Sika Imperio
Sika Imperio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • imperio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
1 500 000
| ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
federacia monarkio • monarkio
| |||||||||
| |||||||||
La Sika Imperio estis grava imperio en la Hinda subkontinento, kiu kreiĝis sub la estreco de Maharaĝo Ranjit Singh kiu establis la imperion sur baze ĉirkaŭ la Panĝabo. La imperio ekzistis el 1799, kiam Ranjit Singh kaptis Lahore, al 1849 kaj estis formita per la fondo de gurua kvinopo nome Ĥalsa el kolekto de aŭtonomaj sikaj ŝtatoj nome misloj.[1][2] Je ties plej granda etendo en la 19a jarcento, la Imperio etendis el la Ĥibera Montopasejo en okcidento al okcidenta Tibeto oriente, kaj el Mithankot en la sudo al Kaŝmiro norde. Ĝi estis la lasta ĉefa regiono de la subkontinento kiu estis konkerita de Britio. La fondado de la Sika Imperio povas esti datita tiom frue kiom ĝis 1707, nome la jaro de la morto de Aŭrangzebo kaj starto de la falo de la Mogola Imperio. Dum la Mogoloj ege malfortiĝis, la sika armeo, konata kiel Dal Ĥalsa, nome rearanĝo de la Ĥalsa inaŭgurita de Gobind Singh, faris ekspediciojn kontraŭ ili kaj kontraŭ la Afganoj okcidente. Tio kondukis al kresko de la armeo, kiu disiĝis en diversajn konfederaciojn aŭ duon-sendependajn mislojn (el la persa vorto, kiu signifas 'simila'). Ĉiu el tiuj komponaj armeoj kontrolis diversajn areojn kaj urbojn. Tamen, en la periodo el 1762–1799, la sihaj komandantoj de la misloj iĝis kvazaŭ sendependaj militosenjoroj.
La formado de la imperio ekis per la kapto de Lahore, fare de Ranjit Singh, el ties afgana reganto, nome Zaman Ŝaho Durani, kaj la sekva kaj iompostioma elpelo de afganoj el Panĝabo kaj la unuigo de la separataj sikaj misloj. Ranjit Singh estis proklamita kiel Maharaĝo de Panĝabo en la 12a de aprilo 1801 (koincide kun Vaisaĥi), kreonte unuigitan politikan ŝtaton. Sahib Singh Bedi, descendanto de Guru Nanak, kondukis la kronigon.[3] Ranjit Singh enpovigis post tre mallonga periodo, el estro de ununura mislo al fine iĝi la Maharaĝo de Panĝabo. Li ekmodernigis sian armeon, uzante la lastajn trejnsistemojn same kiel armoj kaj artilerio. Post la morto de Ranjit Singh, la imperio malfortiĝis pro internaj dividoj kaj politika mismadministrado. Fine, ĉirkaŭ 1849 la ŝtato estis dissolvita post la malvenko en la Sik-anglaj militoj.
La Sika Imperio estis dividita en kvar provincojn: Lahore, Multan, Peŝavaro, kaj Kaŝmiro el 1799-1849.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Encyclopædia Britannica Eleventh Edition, (Edition: Volume V22, Date: 1910-1911), Paĝo 892.
- ↑ Grewal, J. S.. (1990) The Sikhs of the Punjab, Chapter 6: The Sikh empire (1799–1849), The New Cambridge History of India. Cambridge University Press. ISBN 0 521 63764 3.
- ↑ The Encyclopaedia of Sikhism, section Sāhib Siṅgh Bedī, Bābā (1756-1834).
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Volume 2: Evolution of Sikh Confederacies (1708–1769), By Hari Ram Gupta. (Munshiram Manoharlal Publishers. Date:1999, ISBN 81-215-0540-2, Pages: 383 pages, illustrated).
- The Sikh Army (1799–1849) (Men-at-arms), de Ian Heath. (Date:2005, ISBN 1-84176-777-8).
- The Heritage of the Sikhs de Harbans Singh. (Date:1994, ISBN 81-7304-064-8).
- Sikh Domination of the Mughal Empire. (Date:2000, 2a eldono. ISBN 81-215-0213-6).
- The Sikh Commonwealth or Rise and Fall of Sikh Misls. (Date: 2001, reviziita eldono. ISBN 81-215-0165-2).
- Maharaja Ranjit Singh, Lord of the Five Rivers, By Jean-Marie Lafont. (Oxford University Press. Date:2002, ISBN 0-19-566111-7).
- History of Panjab, Dro L. M. Joshi, Dro Fauja Singh.
- Heath, Ian (2005), The Sikh Army 1799-1849, Osprey Publishing (UK), ISBN 1-84176-777-8
- Kalsi, Sewa Singh (2005), Sikhism (Religions of the World), Chelsea House Publications, ISBN 978-0-7910-8098-6
- Markovits, Claude (2004), A history of modern India, 1480-1950, London: Anthem Press, ISBN 978-1-84331-152-2
- Jestice, Phyllis G. (2004), Holy people of the world: a cross-cultural encyclopedia, Volume 3, ABC-CLIO, ISBN 978-1-57607-355-1
- Johar, Surinder Singh (1975), Guru Tegh Bahadur, University of Wisconsin—Madison Center for South Asian Studies, ISBN 81-7017-030-3
- Singh, Pritam (2008), Federalism, Nationalism and Development: India and the Punjab Economy, Routledge, pp. 25–26, ISBN 978-0-415-45666-1
- Nesbitt, Eleanor (2005), Sikhism: A Very Short Introduction, Oxford University Press, USA, p. 61, ISBN 978-0-19-280601-7