Diskuto:Sikismo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se oni rigardas la origina vorto la plej bona luterumado estu Sikhismo, ĉar la sono kh en la hindiaj lingvoj ne estas elparolita kiel ĥ, sed k plus spiro, do "kh" bonas kaj estas la ununura ĝusta transkibo.

Do, siko estas PIV-a vorto. Se vi kreas novan, ĉiam indiku la oficialan! RK

Panĝaba kh kiel ĥ[redakti fonton]

La panĝaba vorto Sikkh (ਸਿੱਖ [sɪkkʰ]) uzas aspiritan k, homofono de Esperanta k. Kvankam PIV iam elektis aldoni la radikon √Siĥ- kune kun √Sik-, tio ĉi okazis pro miskompreno de la elparolo de la panĝaba surogata digrafo kh [kʰ]. La uzo de ĥ en Esperanto por vorto sikkh transdonas tiun eraron al aliaj vortoj el panĝaba fonto kaj ekas grava konfuzo. En ĉi tiu artikolo mi trovis kelkajn vortojn erare esperantigitaj pro tiu kialo:

  • Khalistān kiel Ĥalistano anstataŭ Kalistano,
  • Visākhī kiel Vajsaĥi anstataŭ Vajsakio aŭ Visakio.

Malsamo okazas kun la vorto Ḫālsā (ਖ਼ਾਲਸਾ, [xaːlsaː]), kelkfoje angle nur transkribita kiel Khalsa, kiu ja en Esperanto estus Ĥalsa. La simileco inter literoj ਖ kaj ਖ਼ helpas la konfuzon.

De nun, oni bonvolu uzi la formon sikismo kaj en ĉi tiu kaj en aliaj artikoloj ĉe Vikipedio, por ne daŭrigi tiun ĉi problemon.

Koran dankon,
Nosmetana (diskuto)

Mankas sektoj kaj referencoj en granda parto de la artikolo.