Darmoŝastro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Darmoŝastro (sanskrite, dharmaśāstra aŭ धर्मशास्त्र) estas la klera tradicio (ŝastro) pri religiaj kaj juraj devoj (darmo) en la hinduismo. Ofte, oni intencas per la vorto la tekstojn de tiu ĉi tradicio, la plej fama el kiuj estas la Leĝoj de Manu. La teksta historio de tiu ĉi tradicio, tamen, komencis ĉ. la 3a aŭ 2a jarcento a.K. kun la Darmosutroj, kiuj konsistas el mallongaj, interligitaj prozdeklaroj.[1] La kvar Darmosutroj fokusas al ritoj kaj aliaj religiaj devoj de ortodoksa bramano, t.e. bramano, kiu observas la vedajn ritojn. Ĉirkaŭ la 1a aŭ 2a jarcento p.K., la sutra tekstformo cedis al versformo, kiu nomiĝas ŝloko (śloka).[2] Samtempe, la amplekso de la tradicio pligrandiĝis per la enkadrigo de rilata klera tradicio, Arthoŝastro (arthaśāstra), ene de la Darmoŝastro, aparte en la verko de Manu.[3]. Multe da ĉi tiaj versaj Darmoŝastroj poste aperis, ekz. Yājñavalkya, Nārada, Bṛhaspati, Viṣṇu, Kātyāyana, ktp. Al tiuj radiko-tekstoj venis ankaŭ klarigaj komentarioj (bhāṣya, ṭikā) en prozo. Komentariojn havis ankaŭ la Darmosutroj. La plej frua komentario kiu nun haveblas estas tiu de Bhāruci al Manu aŭ eble tiu de Asahāya al Nārada, iam dum la 7a aŭ 8a jarcento. Fine, dum la 12a jarcento oni komencis verki kompendiojn (nibandha) de Darmoŝastro. Ili kunigis detalojn el multaj radiko-tekstoj laŭteme, anstataŭ sekvi la organizo de la fontaj tekstoj. Fakte, kompendioj baze similas komentariojn, kvankam la fokuso de ĉiu malsimilas iomete.[4]

Darmoŝastro kaj Hindua Juro[redakti | redakti fonton]

Pro tio, ke la tekstoj enhavas abundajn detalojn pri la juro, la britaj kolonistoj en Hindujo decidis uzi Darmoŝastron kiel bazo de ilia nova jura sistemo. Je 1772 anoncis Warren Hastings, Regestro Ĝenerala, “en ĉiu proceso pri heredaĵo, geedziĝo, kasto, kaj aliaj religiaj uzadoj aŭ institucioj, la leĝoj de la Korano rilate al Mohamedanoj kaj tiuj de la Ŝastro rilate al Gentooj estos nevarie obeataj.”[5] Oni nomas tiun juran sistemon Hindua juro. Tamen, la kunligo inter Darmoŝastro kaj Hindua juro (pli precize Anglo-Hindua juro) grade malfortis favore de la juraj precedentoj faritaj en britaj kortumoj.[6]

Gravaj Tradukoj[redakti | redakti fonton]

ĉiuj en la angla; ankoraŭ mankas Esperanta traduko

Novaj[redakti | redakti fonton]

  • Olivelle, Patrick. 2004. The Law Code of Manu. New York: Oxford UP.
  • Olivelle, Patrick. 1999. Dharmasūtras: The Law Codes of Āpastamba, Gautama, Baudhāyana, and Vāsiṣṭha. New York: Oxford UP.
  • Lariviere, Richard W. 2003. The Nāradasmṛti. 2nd rev. ed. Delhi: Motilal Banarsidass.

Malnovaj, sed retalireblaj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olivelle 1999: xxiii.
  2. Olivelle 1999: xxv.
  3. Olivelle 2004: xix-xx.
  4. Pri la baza historio de tiuj tekstformoj, vidu aŭ Kane 1962-75 aŭ Lingat 1973.
  5. Vidu Sect. 27 de la Administration of Justice Regulation de 11 aprilo 1780. Kompreneble, "Gentoo" signifas ĉi tie hinduon.
  6. Derrett 1963: 6.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Derrett, J.D.M. 1963. Introduction to Modern Hindu Law. Oxford: Bombay.
Kane, P.V. 1962-75. History of Dharmśāstra. Poona: Bhandarkar Oriental Research Institute.
Lingat, Robert. 1973. The Classical Law of India. Berkeley: Univ. de Kalifornio.

Externaj Ligiloj[redakti | redakti fonton]