Hindua juro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hindua juro laŭ nuntempa uzado referencas la sistemon de personaj leĝoj (pri edzeco, adopto, heredaĵo, ktp.) aplikata al hinduoj, aparte en Barato.

Moderna hindua juro do estas ero de la barata juro, establita per la Konstitucio de Barato (1950). Antaŭ la sendependigo de Barato je 1947, hindua juro estis ero de la Brituja kolonia jurosistemo kaj establiĝis tiel formale je 1772 de Regul-Generalo Warren Hastings, kiu deklaris en sia Plano por la Administrado de Justeco: “En ĉiuj procesoj pri heredaĵo, edzeco, kasto, kaj aliaj religiaj kutimoj aŭ institucioj la leĝoj de la Korano je Mohamedanoj kaj tiuj de la Shastro je la Gentooj obeiĝu nevarie.”

La enhavo de la hindua juro efektivigita de la Britoj devenis el tradukoj de tekstoj sanskritaj, kiuj nomiĝas Dharmaśāstra, la traktaĵoj (śāstra) pri religiaj kaj jura devoj (dharma). La britoj, tamen, fuŝkomprenis Dharmaśāstra-jn kvazaŭ jurajn kodeksojn kaj ankaŭ malsukcesis rekoni, ke tiuj sanskritaj tekstoj neniam uziĝis kvazaŭ deklaroj de leĝo pozitiva ĝis ili mem tiel ekfaris. Anstataŭe, Dharmaśāstra enhavas preferdirante jurisprudencon, t.e. teoria konsidero pri praktika juro, sed ne deklaro de landa leĝo mem. Alia signifo de hindua juro, do, estas la jura sistemo, priskribita kaj imagita je Dharmaśāstraj tekstoj.

Laste, alia difino de hindua juro, aŭ klasika hindua juro, kombinas la areon de leĝa praktiko kun la skolastika tradicio de Dharmaśāstra, difinante hinduan juron kiel uzeblan etikedon por la miriado da lokaj jurosistemoj de klasika kaj mezepoka Hindio, kiuj estis influitaj de la Dharmaśāstra tradicio kaj ankaŭ ĝin influis. Tiaj lokaj leĝoj neniam komplete konformiĝis al la idealreguloj de Dharmaśāstra, sed kaj substantiva kaj adjektiva leĝoj de la tradicio influis la praktikan leĝon, kvankam primare nedirekte. Emfazinda estas, ke la sanskrita malhavas vorton, kiu korespondas precize al juro aŭ religio, kaj tial la etikedo “Hindua juro” estas moderna oportunaĵo, uzata priskribi ĉi tiun tradicion.

Darmo kaj Juro[redakti | redakti fonton]

Darmo (dharma) kaj juro malsamas. Darmo signifas pli grandan amplekson de homaktivecoj ol leĝo laŭ normala senco kaj konsistas el ritaj purigadoj, personaj higienaj reĝimoj, kaj stiloj de vestado, sed ankaŭ kortumaj procesoj, kontrakta juro, heredaĵo, kaj aliaj plikonataj “juraj” aferoj. Tial hindua juro posedas pli apudajn rilataĵojn al aliaj religiaj jurosistemoj kiel islama juro kaj juda juro. Darmo koncernas kaj religiaj kaj leĝaj devoj; akademiaj klopodoj apartigi ĉi tiujn du koncernojn je la hindua tradicio estas tute kritikita (vidu Rangaswami Aiyangar 1941, Rocher 1972, Lariviere 1996).

Fontoj de Darmo laŭ la Darmaj Traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas normale tre principaj fontoj de darmo laŭ la Dharmaśāstraj tekstoj: 1) śruti, “tio, kio estis aŭdita,” signifante la Vedojn aŭ la Veda literaturo, liturgiaj kaj laŭdaj himnoj el la prahindua tradicio, 2) smŗti, “tio, kio estis memorita,” signifante la Dharmaśāstrajn tekstojn kaj ankaŭ aliajn sanskritajn tekstojn, ekzemple la Purāņoj kaj la epooj Mahābhārata kaj Rāmāyaņa, kaj 3) ācāra, “bona konduto,” signifante la normojn kaj kutimojn establita de edukitaj personaj, kiuj scias kaj obeas la unuajn du fontojn de darmo.

Tamen, laŭ la Leĝoj de Manu (Mānava-Dharmaśāstra) 2.6, la plej fama kaj grava teksto ĉitradicie:

La radiko de darmo estas la tuta Vedo, la tradicio kaj konduto de tiuj, kiuj ĝinscias, la moro de bonuloj, kaj tio, kio plaĉas al si.

Do, laŭ iuj tekstoj (precize ĉi tio kaj Yājñavalkyasmŗti 1.7 kaj Vyāsasmŗti), ankaŭ unu alia fonto de darmo ekzistas – ātmatuşţi, “tio, kio plaĉas al si,” sed ĉi tiu fonto ne estas ofte diskutita kaj neniam konsiderita grava fonto de darmo (vidu Dharmakośa, Varņāśramadharmakāņḍa, Vol. 1, sekcio pri dharmapramāņa).

La smŗti tekstoj verkiĝis per metraj versoj. Estas centoj, eble miloj, da tekstoj, kiuj falis en ĉi tiun kategorion. Rimarkinda estas la sameco inter la temoj kaj raciado uzitaj je la darmotekstoj. Kvankam la smŗti tekstoj agnoskas variecon je regionaj religiaj kaj juraj praktikoj, ilia principa koncerno estas klarigi darmon. La uneco de celo ununormigis la diskuteblajn temojn en la tekstoj, kvankam ili ankoraŭ montras diferencojn inter ili mem. Ĉu la tekstaj diferencoj atribuebliĝas al diferencoj de regiono aŭ tempoperiodo, ĉu al ideologia aŭ ia ajn disputoj inter verkistoj, ĉu al alia faktoro estas demando debatebla.

La antaŭmencita Leĝoj de Manu datiĝas ĉirkaŭ de la unua jarcento p.K. Lastatempe Patrick Olivelle kritike redaktis kaj tradukis la tekston (2004, 2005). Lia enkonduko kaj traduko eble estas la plej bona komenca punkto por kompreni la econ de Dharmaśāstra kaj ĝia enhavoj. Tamen, tre grava parto de la tradicio ne estas reprezentita en la centro de tiu ĉi traduko, sed anstataŭ en ĝiaj notoj – nome, la komenta kaj skolastika tradicio kiu vivas ĝis almenaŭ la Brituja periodo. Simile al alia skolastikaj tradicioj de religia juro, la unua celo de la komentantoj de Dharmaśāstra estis klarigi la sanktajn jurajn radikotekstojn precize, kun zorgema atento al vortsignifoj, gramatikaj strukturoj, kaj principoj de hermeneŭtiko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Lariviere, Richard W. 1996. "Law and Religion in India." Law, Morality, and Religion: Global Perspectives. ed. Alan Watson. Berkeley: University of California, 75-94.
  • Lingat, Robert. 1973. The Classical Law of India. trans. J.D.M. Derrett. Berkeley: Univ of California Press.
  • Olivelle, Patrick. 2005. Manu's Code of Law. New York: Oxford UP.
  • Olivelle, Patrick. 2004. The Law Code of Manu. New York: Oxford UP.
  • Olivelle, Patrick. 2000. Dharmasūtras: The Law Codes of Āpastamba, Gautama, Baudhāyana, and Vasistha. Delhi: Motilal Banarsidass.
  • Rangaswami Aiyangar, K.V. 1941. Rājadharma. Adyar: Adyar Library.
  • Rocher, Ludo. 1978. “Hindu Conceptions of Law.” Hastings Law Journal 29:6, 1283-1305.
  • Rocher, Ludo. 1972. "Indian Response to Anglo-Hindu Law." Journal of the American Oriental Society 92:3, 419-424.
  • Rocher, Ludo. 1972. "Hindu Law and Religion: Where to draw the line?" Malik Ram Felicitation Volume. ed. S.A.J. Zaidi. New Delhi, 167-194.