Bodio (budhismo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vekiĝo (budhismo))
Bodio (budhismo)
Tradukoj de
बोधि bodhi
Esperante bodio
Palie 𑀩𑁄𑀥𑀺 bodhi
Sanskrite बोधि bodhi
Sinhale බොධි bodhi
Ĉine 菩提 pútí
Japane () (だい) bodai
Kmere ពោធិ poothiʾ
Koree 보리 bori
Vjetname bồ-đề
Tamile போதி pōti
Terminaro de Budhismo
vdr

Elekto de artikoloj pri
Budhismo



Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa ekesto
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

En budhismo, bodio[1] (palie 𑀩𑁄𑀥𑀺, bodhi, sanskrite बोधि) estas kompreneco de budho pri la vera naturo de aferoj. Ĝi estas ofte tradukita kiel vekiĝokleriĝo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto bodhi estas abstrakta substantivo kreita el la verba radiko √budh-, kiu signifas “vekiĝi, rimarki, scii, kompreni”; tial, la vorto laŭetimologie signifas “vekiĝinteco, rimarkinteco” ktp.

La termino estis transliterita al aliaj lingvoj, ekzemple, japane  () (だい), bodai.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekzakta signifo de bodio dependas de la kunteksto kaj religia tradicio.

Citaĵo
 It is not at all clear what gaining bodhi means. We are accustomed to the translation “enlightenment” for bodhi, but this is misleading […] It is not clear what the buddha was awakened to, or at what particular point the awakening came.   Ne estas klara tio, kion akiri bodion signifas. Ni kutimas la tradukon “vekiĝo” por bodio, sed tio estas miskomprenigema […] Ne estas klara tio, je kio la budho vekiĝas, aŭ tie, kie la vekiĝo okazis. 
— K. R. Norman, [2]:25

Laŭ Norman, bodio probable originale signifis la scion ke oni atingis nirvanon.[2]:30 Laŭ Gombrich, la emfazo pri kompreno estis posta disvolviĝo.[3]

En teravado, bodio signifas la ekscion de la kvar etaĝoj de vekiĝo kaj arahantiĝo: bodio estas la plej supra kompreno, kio kaŭzas nirvanon. La identigo de bodio kaj la kvar noblaj veroj estas posta doktrina evoluo en teravado.

En mahajano, bodio signifas la komprenon de la budho-naturo, aŭ la nedualeco de la absoluto kaj la relativo, aŭ la malpleneco de ĉio (sanskrite शून्यता), aŭ tieco (sanskrite तथाता).[4]

Rilataj uzoj[redakti | redakti fonton]

La vorto bodio okazas en diversaj budhismaj terminoj. Ekzemple, la bodiarbo estas la arbo, kie la Budho atingins bodion. En mahajano, la termino bodisatvo laŭetimologie signifas “bodi-estaĵon”. Simile, la bikŝuo Bodidarmo estis nomita laŭ bodio kaj darmo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: bodi/o
  2. 2,0 2,1 Norman, K. R.. (2005) Buddhist Forum Volume Ⅴ. Philological Approach to Buddhism (angle). Routledge. ISBN 978-1-135-75154-8.
  3. Gombrich, Richard F. (1997), How Buddhism Began. The Conditioned Genesis of the Early Teachings. Nov-Delhio: Munshiram Manoharlal Publishers Pvt. Ltd.
  4. Fischer-Schreiber, Ingrid; Franz-Karl Ehrhard, Michael S. Diener. (2010) A Concise Dictionary of Buddhism and Zen (angle).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]