Budho Kaŝjapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la budho Kaŝjapo, la praa budho. Pri la hindua saĝulo, vidu la artikolon Kaŝjapo. Pri la disĉiplo de la budho Gotamo, vidu Mahakaŝjapo.
Kassapa Buddha (Palio)
Statuo de la budho Kaŝjapo en la templo Anando.
Statuo de la budho Kaŝjapo en la templo Anando.
Sanskrite: कश्यप बुद्ध (Kaśyapa Buddha)
Palie कस्सप बुद्ध (Kassapa Buddha)
Ĉine: 迦葉佛
(Jiāyè-fó)
Japane: 迦葉仏
(Kashō-butsu)
Koree: 가섭불
(Kaseop-bul)
Tibete: འོད་སྲུང་ཆེན་པོ
(Ösung Chenpo)
Mongole: ᠭᠡᠷᠡᠯ ᠰᠠᠬᠢᠭᠴᠢ, Гашив,
(Geshib)
Birme: ကဿပ
[Ikaʔθəpa̰]
Taje: พระกัสสปพุทธเจ้า
(Phra Kassapa Phutthachao)
Kmere: ព្រះពុទ្ធកស្សបោ
(Preah Puth Kassapao)
Vjetname: Phật Ca-Diếp
Informoj
Adorata de: Teravado, Mahajano, Vaĝrajano
Antaŭita de: Budho Konagamano
Sekvata de: Budho Gotamo
v  d  r
Information icon.svg

La budho Kaŝjapo (palie Kassapa Buddha; sanskrite Kaśyapa Buddha) estas unu el la praaj budhoj kies biografio estas kronikita en la ĉapitro 24[1] de la Budavamso, unu el la libroj de la Palia Kanono.

Laŭ teravada budhismo, la budho Kaŝjapo estas la dudek-sepa el la dudek ok budhoj, la sesa el la sep prabudhoj kaj la tria el la kvin budhoj de la nuna eono.[2]

La kvin budhoj de la nuna eono, kiu en Sanskrito nomiĝas bhadrakalpa (aŭspicia eono), estas la jenaj:[3][4]

  1. Budho Krakuĉando
  2. Budho Konagamano
  3. Budho Kaŝjapo
  4. Budho Gotamo
  5. Budho Majtrejo (la kvina kaj estonta budho de la aŭspicia eono)

Vivo[redakti | redakti fonton]

La budho Kaśjapo naskiĝis en la cerva parko Isipatano, kiu troviĝis en Varanasio, urbo en la nuntempa ŝtato Utar-Pradeŝo en norda Barato. Liaj gepatroj estis brahmanoj de la gotro Kaŝjapo, Brahmadato kaj Danavatio.[1]

Laŭ la legendo, lia korpo estis dudek ulnojn alta kaj li vivis du mil jarojn en tri malsamaj lokoj, Hamso, Jaso kaj Sirinando.[1][Noto 1] Lia ĉefa edzino estis Sunando, kiu donis al li filon nomita Viĝitaseno.

La budho Kaŝjapo rezignis sian socian vivon kaj praktikis severan asketismon dum nur sep tagoj. Ĝuste antaŭ atingi budhecon, li akceptis kiribaton (laktigitan rizon) kiel manĝaĵon de sia edzino kaj greson kiel sidkusenon de hordefarmanto nomita Somo.

Lia bodiarbo (la arbo sub kiu li atingis budhecon) estis banjano kaj li donis sian unuan instruon en Isapatano al aro de bikŝuoj, kiuj rezignis la mondon kune kun li.

La budho Kaŝjapo faris la ĝemelan miraklon ĉe la piedoj de pterokarpo ekster Sundar-Nagaro. Li kunsidis nur unufojon kun siaj disĉiploj, inter kiuj unu el liaj plej konataj prozelitoj esitis la jakŝo Naradevo.

Liaj ĉefaj disĉiploj estis la bikŝuoj Tiŝjo kaj Baradvajo, kaj la bikŝuinoj Anulo kaj Uruvelo. Lia helpanto estis Sarvamitro kaj, el liaj patronoj, la plej eminentaj estis Sumangalo, Gatikaro, Viĝitaseno kaj Badro.

La budho Kaŝjapo forpasis kiam li estis kvardek-mil-jaraĝa en Kaŝio.[Noto 2] Sur liajn relikvojn estis konstruita stupao unu leŭgon alta, ĉiun brikon valoranta dek miljonoj de rupioj.

Laŭ la komentarioj de la Angutaranikajo, la kaŭzo de la ora haŭtkoloro de Mahakaŝjapo estis lia donacado de ora briko por la konstruado de la stupao de la budho Kaŝjapo.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La BuA.217 nomas la du unuajn lokojn Hamsavo kaj Jasavo.
  2. Nuntempe konata kiel Varanasio, en la nuntempa nordbarata ŝtato Utar-Pradeŝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 VICITTASARABIVAMSA, U. (1992) “Chapter 24: Kassapa Buddhavamsa”, The great chronicle of Buddhas, Volume One, Part Two, 1‑a eldono, Yangon, Myanmar: Ti=Ni Publishing Center, p. 285–92.
  2. GÄRTNER, Uta. (1994) Tradition and modernity in Myanmar. LIT Verlag. ISBN 978-3-8258-2186-9.
  3. BUSWELL JR., RE. (2014) The Princeton Dictionary of Buddhism, 1‑a eldono, Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 106. ISBN 978-0-691-15786-3.
  4. Chapter 36: The Buddhas in the three periods of time. Buddhism in a Nutshell Archives. Buddhistdoor International. Alirita 2014-12-21.
  5. Komentarioj de la Angutaranikajo, paĝo i.116.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]