Sarnato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sarnato
Sārnāth
Historia urbo
census town • urbo
Administrado
Lando Barato Barato
Ŝtato Utar-Pradeŝo
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 23′ N, 83° 1′ O (mapo)25.38111111111183.021388888889Koordinatoj: 25° 23′ N, 83° 1′ O (mapo) [+]
Horzono +5:30
Sarnato (Barato)
Sarnato (Barato)
DEC
Sarnato
Sarnato
Situo de Sarnato

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sarnath [+]
vdr


La stupao Dhāmek.

Sarnato estas urbo 13 kilometrojn nordoriente de Varanasio, proksime de la kuniĝo de la riveroj Gango kaj Varuno en Utar-Pradeŝo, Barato. La cervparko en Sarnato estas kie la budho Gotamo unue instruis la darmon per la Sutro de la ekturno de la darmorado post vekiĝi. Ĝi ankaŭ estas kie la samgo ekekzistis post la vekiĝo de Kaŭndinjo. En la Palia kanono, la cervoparko estas konata kiel Isipatano kaj menciita de la budho Gotamo kiel unu el la kvar pilgrimejoj.[1] La budho Gotamo pasigis tie sian unuan pluvrifuĝon.[2] Laŭ la budho Gotamo, ĉiu budho faras sian unuan predikon ĉe la cervoparko en Sarnato.[3] Ĝi estas unu el la kvar neŝanĝiĝeblaj lokoj (avijahitatthanani).[4][5] La budho Kaŝjapo ankaŭ naskiĝis en Sarnato.

Ankaŭ, Singhpur, urbo unu kilometron for, estis la naskiĝloko de la tirtankaro Ŝrejansanato, la dek-unua tirtankaro de ĝajnismo, kaj templo dediĉita al li estas grava ĝajnisma pilgrimejo.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Sarnato estis konata per pluraj nomoj. Inter ili, Mṛgadāva, Migadāya, Ṛṣipatana kaj Isipatana. MṛgadāvaMigadāya signifas cervoparko. Isipatana estas la nomo uzita en la Palia kanono kaj ĝi signifas loko kien surteriĝis la saĝuloj (el Palio isi, en Sanskrito, ṛṣi).[6]

Sārnāth devenas de la nomo en Sanskrito Sāranganātha,[7] kiu signifas sinjoro de la cervoj. Por ekspliki la originon de la nomo Migadāya, cervoparko, la bikŝuo Xuánzàng en la 7-a jarcento citas la Nigrodhamiga Jātaka (J.i.145ff), la naskiĝo kiel Nigrodo, en kiu la bodisatvo Gotamo naskiĝas kiel la cerva reĝo Nigrodo kaj oferas sian vivon al la loka raĝo por savi gravedan cervinon kiun la raĝo celis mortigi.

Historio[redakti | redakti fonton]

La bodisatvo Gotamo en Sarnato[redakti | redakti fonton]

La bodisatvo Gotamo estis en Sarnato kiam li decidis forlasi siajn kvin ŝramanajn kamaradojn, la pañcavaggiya.[8] Sep monatojn poste, post atingi vekiĝon sub la bodiarbo en Bodgajo, li revenis al Sarnato kiel la budho Gotamo kaj rerenkontiĝis kun siaj kvin kamaradoj, sciante ke ili komprenus la darmon. Tiu evento troviĝas en la Sutron de la ekturno de la darmorado, kiu okazis en Darma tago.[9] En tiu momento komenciĝis la samgo, kun kvin membroj, kaj ili pasigis sian unuan pluvrifuĝon tie,[2] en la kabano Mūlagandhakuṭī, la unua bikŝuejo. Tiam Jaŝo renkontiĝis la budhon kaj fariĝis la sesa homi atingi arahantecon.[10] Ankaŭ tie la patro de Jaŝo estis la unua homo rifuĝi en la tri juvelojn.

Grekobudhisma statuo el Gandaro reprezentanta la Sutron de la ekturno de la darmorado.

Sarnato post la budho Gotamo[redakti | redakti fonton]

Kiam la bikŝuo Xuánzàng vojaĝis en Barato en la 7-a jarcento, li trovis 1,500 bikŝuojn studantaj Hinajanon en Sarnato.[11]

La bodisatvo Balo el Sarnato, grava statuo por dati Baratan arton, dediĉita "la 3-an jaron de Kaniŝka" (ĉ. la jaro 123) kaj estis malkovrita en Sarnato.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. D.ii.141
  2. 2,0 2,1 Bua. paĝo 3
  3. Gelongma Karma Migme Chödrön. (2001) Ani Migme (tradukisto): Mahāprajñāpāramitāśāstra.
  4. BuA.247
  5. DA.ii.424
  6. Dr. A. Sen. (2008) Buddhist remains in India, p. 30–34. ISBN 81-87032-78-2.
  7. Schuman, Hans Wolfgang. (2004) The Historical Buddha: The Times, Life, and Teachings of the Founder of Buddhism. Motilal Banarsidass.
  8. J.i.68
  9. Vin.i.10f.
  10. Vin.i.15f
  11. Samuel Beal: Records of the Western World, ii.45ff