Tripitako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palia Kanono)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Elekto de artikoloj pri
Budhismo


Lotus-buddha.svg

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa Origino
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

DharmaWheelGIF.gif

Palia kanono

    Vinajo-pitako    
   
               
Sutta-
vibhango
Khandhako Pari-
varo
               
   
    Sutta-pitako    
   
                                                      
Digho
nikajo
Maĝĝhimo
nikajo
Samjutto
nikajo
                     
   
   
                                                 ;                    
Anguttaro
nikajo
Khuddako
nikajo
                           
   
    Abhidhammo-pitako    
   
                                                           
Dhs. Vbh. Dhk.
Pug.
Kvu. Jamako Patthano
                       
   
         
Vidu la ŝablonon kun komentoj

Tripitako alivorte trikorbo (sanskrite TripiṭakaTipiṭaka) estas la tradicia termino por la budhisma kanona tekstaro. La kanona versio de Teravado estas ĝenerale nomita Palia Kanono. Ankaŭ en Mahajano oni konsideras la Tripitakon kiel aŭtoritatan tekstaron sed, malsame de Teravadanoj, la Mahajana Tripitako inkluzivas aliajn derivitajn tekstojn kaj komentarojn, kiuj estis verkitaj pli poste.

La Tripitako estis verkita inter ĉirkaŭ la jaro 550 antaŭ la Komuna Erao kaj la komenco de la Komuna Erao, probable registrita unuafoje dum la unua jarcento antaŭ la Komuna Erao.[1] La Dipavamsa asertas, ke dum la regado de Valagamba de Anuradhapura (29-17 a.K.E.) la monaĥoj, kiuj antaŭe memorigis la Tripitakon kaj ties komentarojn parole, registris skribe ilin en librojn pro la minaco de malsatego kaj milito. La Mahavamsa ankaŭ raportas mallonge pri la skriba registrado de la kanono kaj la momentaroj dum tiu tempo. Ĉiu budhisma subtradicio havas sian propran Tripitakon por siaj monaĥejoj, skribitaj de siaj sangha (komunumoj), ĉiu kolekto konsistanta el 32 libroj en tri partoj aŭ kestoj de instruoj: Vinaya Piṭaka (“Kesto de Disciplino”), Sūtra Piṭaka (“Kesto de Diskursoj”) kaj Abhidharma Piṭaka (“Kesto de Speciala Doktrino”).[1][2][3] La strukturo, la kondutnormo kaj moralaj virtoj en la Vinaya-Kesto specife havas similecojn kun kelkaj el la postrestantaj Dharmasutra-tekstoj de hinduismo.[4] Multo de la postrestanta Tripitako-literaturo estas en palio, kun kelkaj en sanskrito same kiel en aliaj regionaj aziaj lingvoj.[3]

Versioj[redakti | redakti fonton]

  1. La palia Tripitako (palie Tipitaka), sankta por la theravada skolo,
  2. La sanskrita Tripitako (sanskrite Tripitaka), pli malfrua (la Budho mem evitis uzi la sanskritan lingvon de kleruloj, kaj prefere uzis la lingvojn de la popolo) kaj antaŭ longe malaperintan, sed antaŭ tio bazo de:
  3. La ĉina Tripitako, kaj
  4. La tibeta Tripitako (tibete Kanjur).

La tripitakoj 2-4 estas sanktaj por la mahajana skolo, 4 ankaŭ por la vaĝrajana.

Partoj[redakti | redakti fonton]

La palia Tripitako konsistas el tri korboj (pitaka) aŭ partoj.

  1. Vinaya-pitaka - la korbo de disciplino, kiu enhavas - krom bibliografio pri la Budho - ĉefe la regulojn pri la vivo de bhikŝuoj kaj bhikŝuinoj, tio estas budhismaj gemonaĥoj.
  2. Sutta-pitaka - korbo de la sutroj, kiu enhavas la la paroladojn de la Budho kaj de liaj ĉefaj personaj disĉiploj en la formo de konversacioj, sed ankaŭ kiel aforismoj, poemoj kaj komentoj.
  3. Abhidhamma-pitaka - la korbo de la dharmokomentoj, kiu enhavas detalan analizon de la budhisma psikologio, verkita en seka stilo sen la literaturaj ornamoj de la du unuaj korboj.

La sutrokorbo siavice konsistas el kvin ĉefaj partoj:

  1. La kolekto de longaj sutroj (Dîgha-nikâya), entute 34.
  2. La kolekto de mezlongaj sutroj (Majjhima-nikâya), entute 152.
  3. La kolekto de grupigitaj sutroj (Samyutta-nikâya), entute 2889 malpli longaj tekstoj, laŭteme aranĝitaj en 56 subkolektojn.
  4. La kolekto de numeritaj sutroj (Anguttara-nikâya), entute almenaŭ 2308, aranĝitaj en 11 subkolektojn, el kiuj la unua temas pri aferoj de kiuj ekzistas nur unu en ĉiu kategorio, la dua pri aferoj de kiuj ekzistas du en ĉiu kategorio, kaj tiel plu.
  5. La kolekto de mallongaj sutroj (Khuddaka-nikâya), malpli kohera aro de pli memstaraj tekstoj, el kiuj la plej fama estas la Dharmo-pado (Dhammapada).

La Vinaya-Pitaka[redakti | redakti fonton]

Vinaya Pitaka estas la unua korbo (pitaka) de la Palia Kanono. Ĝi konsistigas la fundamenton de la monaĥa vivo de la Sangha (monaĥa komunumo). Ĝi enhavas la vivregulojn de la monaĥoj (bhikkhu en palio) kaj de la monaĥinoj (bhikkhuni), sed ĝi ankaŭ enhavas la procedojn de kunvivado kaj la konvenciojn de etiketo orientitaj al la atingo de harmonian vivon de la anoj de la monaĥa komunumo inter si, ĉe unu flanko, kaj inter ili kaj la laikaj sekvantoj aliflanke.  

Kiam Budho fondis la Sangha, la vivo en komunumo komence ne prezentis ian ajn malfacilecon ĉar la komunumo estis formita precipe el arahant-oj (vekiĝintaj sanktuloj), kies vivo pasadis en perfekta harmonio sen la bezono de ia ajn regulo aŭ kontrolo. Tamen, ju pli la komunumo de monaĥoj kaj monaĥinoj kreskiĝis, des pli aperis certaj kontrontoj kaj konfliktoj, kiuj estigis siatempe la neceson fiksi certajn regulojn pri konduto. Ĉiufoje, ke aperis iu okazo de maltaŭga aŭ maldeca konduto ene de la Sangha, la Budho donis certan regulon kun ties responda puno aŭ puna korektado. Multfoje tiuj reguloj estis ŝanĝitaj poste, revortigitaj kaj adaptitaj al novaj cirkonstancoj, ĝis ili prenis la formon laŭ kiu ni konas ilin nuntempe. La Vinaya priskribas la historion de ĉiuj tiuj reguloj, en kiu cirkonstanco la regulo estis elparolita de la Budho kaj kiel ĝi aliiĝis tra la tempo.[5]

La graveco de la Vinaya estas tiom alta, ke la Budho nomis Dhamma-Vinaya sian religion aŭ filozofion. Tia estas la originala nomo de tio, kion ni nuntempe nomas budhismo. La termino Dhamma-Vinaya signifas Instruon-kaj-Disciplinon aŭ Instruan Disciplinon: tio donas la ideon, ke la disciplino (la regularoj de la Vinaya) estas ĉefa, fundamenta, neforĵetenda, en la instruo de Budho. En aliaj vortoj, la instruo (Dhamma) kaj la disciplino el reguloj (Vinaya) kompletigas unu la alian. Tiuj reguloj aŭ disciplino estus tute nekompreneblaj sen la teorio kaj klarigado en la diskursoj de la Dhamma (la du aliaj “korboj” de la Tipitaka). Tial, eĉ la laikoj povas trovi en tiuj reguloj de la Vinaya senĉesan inspiron en siaj praktikoj kaj profundaj instruoj. Sen tiuj reguloj kaj la historioj akompananta ilin, oni preskaŭ ne povus kompreni la kuntekston kaj cirkonstancaron de la frua budhisma komunumo.[5]

La Vinaya Pitaka konsistas el kolektoj aŭ volumoj, kaj tiuj siaparte konsistas el unuopaj libroj. La enhavo de la Vinaya Pitaka estas:

I. Suttavibhanga

1. Parajika (Reguloj kaŭzantaj eksigan elpelon disde la Sangha) - 2. Sanghadisesa (Reguloj postulantaj la kuniĝon de la Sangha) - 3. Aniyata (Reguloj nedifinitaj) - 4. Nissaggiya Pacittiya (Reguloj devigantaj la perdon de la objekto kaj la konfeson) - 5. Pacittiya (Reguloj devigantaj la konfeson) - 6. Patidesaniya (Reguloj devigantaj la agnoskon) - 7. Sekhiya (Reguloj de trejnado) - 8. Adhikaranasamatha (Reguloj solvantaj la polemikojn).

II. Khandhaka

A. Mahavagga (granda ĉapitro):

1. Mahakhandhaka (La Granda Kolekto) - 2. Uposathakhandhaka (Kolekto pri Uposatha) - 3. Vassupanayikakhandhaka (Kolekto pri la pluvoj) - 4. Pavaranakakhandhaka (Kolekto pri la invito) - 5. Cammakkhandhaka (Kolekto pri la kaŝlokoj) - 6. Bhesajjakkhandhaka (Kolekto pri la kuraciloj) - 7. Kathinakkhandhaka (Kolekto pri Kathina) - 8. Civarakkhandhaka (Kolekto pri la flavaj monaĥvestoj) - 9. Campeyyakkhandhaka (Kolekto kun la monaĥoj de Campa) - 10. Kosambakakkhandhaka (Kolekto kun la monaĥoj de Kosamba).

B. Culavagga (malgranda ĉapitro):

11. Kammakkhandhaka (Kolekto pri la agoj) - 12. Parivasikakkhandhaka (Kolekto pri la provperiodo) - 13. Samuccayakkhandhaka (Kolekto pri la akumulado) - 14. Samathakkhandhaka (Kolekto pri la solvoj) - 15. Khuddakavatthukkhandhaka (Kolekto pri la malgrandaj aferoj) - 16. Senasanakkhandhaka (Kolekto pri la loĝloko) - 17. Sanghabhedakakkhandhaka (Kolekto pri la skismo) - 18. Vattakkhandhaka (Kolekto pri la devoj) - 19. Patimikkhatthapanakkhandhaka (Kolekto pri la paŭzo de Patimokkha) - 20. Bhikkhunikkhandhaka (Kolekto de la monaĥinoj) - 21. Pancasatikakkhandhaka (Kolekto kun la kvincent) - 22. Sattasatikkhandhaka (Kolekto kun la sepcent).

III. Parivara

Ĉi tiu parto enhavas repriskribadon de la antaŭaj partoj de la Vinaya, kun resumoj de la reguloj klasifikitaj kaj reklasifikitaj, laŭ la diversaj kriterioj, kun celo de memorigado kaj didaktiko.

Deveno kaj historio[redakti | redakti fonton]

La tutaĵo - ampleksa kiel pli-malpli 11 biblioj - originis kiel literaturo buŝa. Laŭ la klasika tradicio, oni recitis, redaktis kaj parkerigis ĝin dum pluraj sinsekvaj koncilioj (palie sangâyana), el kiuj la unua okazis baldaŭ post la morto de la Budho, la dua cent jarojn poste kaj la tria dum la tempo de la imperiestro Aŝoko. Tiuj tri okazis en Hindio, kaj la tria fine aldonis la lastan parton de Abhidhammapitaka. Dum la kvara koncilio, en Cejlono en la unua jarcento antaŭ Kristo, oni fine fiksis la tekston ankaŭ skribe, sur palmfolioj. Du pluaj koncilioj okazis en moderna tempo en Birmo: la kvina en Mandalajo en 1870, kaj la sesa en Ranguno en 1956.

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  1. 1,0 1,1 Barbara Crandall (2012). Gender and Religion, 2nd Edition: The Dark Side of Scripture. Bloomsbury Academic. pp. 56–58. ISBN 978-1-4411-4871-1.
  2. Tipitaka Encyclopædia Britannica (2015)
  3. 3,0 3,1 Richard F. Gombrich (2006). Theravada Buddhism: A Social History from Ancient Benares to Modern Colombo. Routledge. p. 4. ISBN 978-1-134-21718-2.
  4. Oskar von Hinuber (1995), "Buddhist Law according to the Theravada Vinaya: A Survey of Theory and Practice", Journal of International Association of Buddhist Studies, volumo 18, numbero 1, pp 7–46
  5. 5,0 5,1 "Vinaya Pitaka: Canasta de la Disciplina". Hispanlingva enkonduko al la Vinaya-Pitaka en la retejo Bosque Theravada.