Mahakaŝjapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri disĉiplo de la budho Gotamo. Pri la budho kun la sama nomo, vidu la artikolon budho Kaŝjapo.
Dharma wheel.svg Mahakaŝjapo Dharma wheel.svg (Esperanto)
Tradicia ĉina gravuraĵo de Mahakaŝjapo
Tradicia ĉina gravuraĵo de Mahakaŝjapo
Titoloj: Mahāthera (granda plejaĝulo), Tatiyasāvaka (tria ĉefdisĉiplo), Saṅgharāja (patriarĥo de la samgo)
Sanskrite: महाकाश्यप
(Mahākāśyapa)
Palie महाकस्सप
(Mahākassapa)
Ĉine: 摩訶迦葉
(Móhējiāshè)
Japane: 摩訶迦葉, 大迦葉
(Makakashō, Daikashō)
Koree: 마하가섭
(Mahakasŏp)
Informoj
Filo de: Kapila Kaśyapa aŭ Kosiyagotta (patro) kaj Sumanadevi (patrino)
Varno: Brahmano
Information icon.svg
vdr

Elekto de artikoloj pri
Budhismo


Lotus-buddha.svg

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa Origino
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

DharmaWheelGIF.gif

Mahakaŝjapo estis unu el la dek ĉefaj disĉiploj de la budho Gotamo kaj partoprenis kaj gvidis la unuan budhisman koncilion. Laŭ la budho Gotamo, li estis la suprema en asketaj praktikoj el la bikŝuoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Kaverno de Pippali en Raĝagriho, kie laŭ tradicio Mahakaŝjapo restis.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Mahakaŝjapo naskiĝis en la vilaĝo Mahātittha en la Magada raĝlando, kiel filo de la brahmano Kapila Kāśyapa, kiu estis mastro de bieno el ses dek vilaĝoj, kaj lia edzino Sumanadevi.[2] Li estis nomita Pippali Kāśyapa,[3][4][noto 1] kaj oni hodiaŭ nomas lin Mahākāśyapa, la granda Kāśyapa, por distingi lin de la aliaj famaj membroj de la klano Kāśyapa. Same kiel la disĉiploj Ŝariputro kaj Maŭdgaljajano, li neskiĝis en la varno de la brahmanoj kaj estis pli maljuna ol la budho Gotamo.

Kiam li estis dudek jarojn aĝa liaj gepatroj edzigis lin kun Bhadda Kapilani, kiu estis dek ses jarojn aĝa kaj ankaŭ el la varno de la brahmanoj, el Sagala en la raĝlando de Madda. Ambaŭ Pippali kaj Bhadda ne volis geedziĝi kaj celis fariĝi asketoj, do eĉ post la nupto ili decidis resti kastaj kaj post rimarki, ke la laboro de iliaj servutuloj en la kamparo kaŭzis suferon al miloj da estaĵoj en la grundo, ili finfine decidis forlasi sian hejmon kaj fariĝi asketoj, liberigante ĉiujn siajn servutulojn. Bhadda Kapilani sekvis Mahakaŝjapon ĝis ili atingis vojon kiu disiĝis en du direktojn, kie ili decidis disiĝi, por ke aliaj ne kredu, ke ili estis amantoj.[5]

Renkontiĝo kun la budho Gotamo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicia rakonto, post la disiĝo de Mahakaŝjapo kaj Bhadda Kapilani, tertremis pro la forto de la granda virto de ilia abnegacio, kaj tiel la budho Gotamo eksciis, ke elstara disĉiplo estis en la vojo al li. Li do marŝis kvin kilometrojn por renkonti sian novan lernanton kaj sidis sub figujo ĉe la vojo inter Raĝagriho kaj Nalando por atendi lin.[6] Tie Mahakaŝjapo vidis lin sidantan kaj tuj rekonis lin kiel sian majstron. Sub la figujo la budho Gotamo instruis al li kiel trejni kaj ambaŭ kune marŝis al Raĝagriho. Dum la vojo la budho Gotamo haltis por ripozi kaj Mahakaŝjapo donis al li la supran parton de sia robo por ke li sidu sur ĝi. La budho Gotamo akceptis lian novan kaj molan robon kaj dankas lin donante al li sian propran robon, malnovan ĉifonon. Ĉi tiu interŝanĝo de roboj estas konsiderita kiel grava honoro, kiun inter ĉiu disĉiplo nur Mahakaŝjapo ricevis. Nur sep tagojn post sia bikŝuiĝo, li atingis sian celon atingi arahantecon.[7] La budho Gotamo taksis lin kiel la plej bona en la asketaj praktikoj inter ĉiu bikŝuo[1] kaj liaj lernantoj ankaŭ speciale dediĉis sin al tiu ĉi praktiko.

Mahakaŝjapo vivis kiel tre severa asketo en kaverno en la montoj de Raĝagriho, meze de arbaro. La budho Gotamo iam memorigis lin, ke li jam estas tro maljuna por ankoraŭ surhavi nur ĉifonaĵojn, loĝi en la arbaro en tiel severa asketa maniero kaj marŝi plurajn kilometrojn ĉiutage tien kaj reen por almozi. Li sugestis, ke li surhavu novajn robojn oferitajn de la laikaj domanoj, ke li akceptu iliajn invitojn por ricevi almozon kaj ke li loĝu proksime al li, sed Mahakaŝjapo respondis, ke li vivas tiel en arbaro delonge kaj kontente, kaj delonge ankaŭ admonas al aliaj vivi tiel. La budho Gotamo do demandis al li kial li vivas tiel, kaj li respondis, ke unue, pro sia propra bonfarto, kaj due, pro kompato al estontaj generacioj, kiuj aŭdante pri vivo tia, volos ĝin imiti. La budho Gotamo laŭdis lin, kaj admonis lin daŭri sian vivon tiel, kun ĉifonaĵoj kaj en la arbaro, por la feliĉo de aliaj.[8]

Post la elestingiĝo de la budho Gotamo[redakti | redakti fonton]

Ĉar Ŝariputro kaj Maŭdgaljajano forpasis antaŭ ol la budho Gotamo, Mahakaŝjapo estis la plej respektinda kaj plejaĝa disĉiplo kiam la budho Gotamo eniris la elestingiĝon. Kiam tio okazis, Mahakaŝjapo estis vaganta kun grupo de bikŝuoj en la vojo inter Pavao kaj Kuŝinagaro. Post ricevi la novaĵon, li tuj revenis al Kuŝinagaro kaj, post li omaĝis la korpon de la budho, la kremacio komenciĝis. La brahmano Dona dividis la restaĵojn en ok partojn kaj donis kiel relikvon po unu al la ok petantoj. Mahakaŝjapo mem portis al la raĝo de Magado, Ajātaśatru, la parton de la relikvoj kiuj apartenis al li. Antaŭ ol la budho Gotamo eniris la elestingiĝon, Anando, kiu kune kun sia frato Anirudo estis apud li kiam tio okazis, demandis al li kiun oni elektu kiel majstron post lia foriro, kaj li respondis, ke kiel majstron oni prenu liajn instruojn kaj disciplinon (Darmon kaj Vinajon). Kelkaj bikŝuoj, inter ili la bikŝuo Subhadda, komencis diri, ke nun ke la budho Gotamo finfine ne plu estas inter ili, jam neniu restus por admoni ilin pri kion fari kaj kion ne, tial en Raĝagriho Mahakaŝjapo proponis la ideon havi la unuan budhisman koncilion por sekure konservi tiujn instruojn kaj disciplinon. La komunumo de bikŝuoj konsentis en la propono kaj Mahakaŝjapo elektis kvin cent membrojn el kiuj ĉiuj estis arahantoj, krom Anando, kiu estis tiu, kiu ĉiam estis apud la budho Gotamo kaj plej bone memoris ĉiun paroladon. La cetero de la bikŝuoj forlasis Raĝagrihon dum la daŭro de la koncilio. La disĉiplo Upalio recitis la Vinajon, kiun li parkere konis, kaj la disĉiplo Anando recitis la paroladojn kiujn li memoris. Tiuj ĉi kompilo da memoroj estis parkerita de la bikŝuoj kaj konservita kiel parola tradicio, transdirita centojn da jaroj ĝis ĝi estis skribe kompilita en la Kvin Kolektojn (Nikāya) de la Suttapitaka. Ananda ankaŭ menciis, ke antaŭ sia forpaso la budho Gotamo diris al li, ke iaj malgravaj reguloj povis esti forigitaj, sed kiam la koncilianoj demandis al li, kiujn regulojn li celis, Anando konfesis, ke li ne demandis al li. Tial Mahakaŝjapo sugestis, ke la reguloj restu tiel, kiel ili estis, por ke oni ne pensu, ke tuj post la forpaso de la majstro, la komunumo decidis malseveriĝi, kaj la koncilio konsentis.[9] Mahakaŝjapo restis kiel la plej respektinda disĉiplo ĝis sia forpaso, sed ne kiel la ĉefa majstro, laŭ la volo de la budho Gotamo. Li, kiu havis la robon de la budho, ankaŭ heredis lian almozbovlon post lia forpaso. Jarojn poste, Mahakaŝjapo transdonis lian almozbovlon al Anando. En la Palia Kanono ne ekzistas raporto pri kiam aŭ kiel li forpasis. Laŭ parola tradicio, li vivis pli ol cent jarojn.

En la "Lotusa sutro"[redakti | redakti fonton]

En la "Lotusa sutro", ĉapitro 6, la budho Gotamo profetas pri la atingo de budheco de la disĉiploj Mahakaŝjapo, Subutio, Katjajano kaj Maŭdgaljajano.

En zena budhismo[redakti | redakti fonton]

Bodidarmo, la iniciatinto de zena budhismo, estis la 28-a patriarĥo en linio kiu devenis de Mahakaŝjapo.[10][11][12]

Laŭ la zena tradicio, Mahakaŝjapo estis la unua ricevi la darman transdiron de la budho Gotamo.[13][14]

La celo de zena budhismo estas, ke la praktikantoj atingu la saĝecon menciitan en la Prediko de la Floro, en kiu la budho Gotamo prenis blankan floron kaj silente admiris ĝin en sia mano.[noto 2] Ĉiu disĉiplo nur rigardis, sen scii kiel reagi, sed Mahakaŝjapo subtile ridetis, kaj do la budho Gotamo menciis lin kiel tiun, kiu vere komprenis lin kaj meritis esti lia sukcedanto.[15][16]

En Palio[redakti | redakti fonton]

Statuo de Mahakaŝjapo antaŭ la kadavro de la budho Gotamo en Wat Intharam, Bankoko, Tajlando.

La tuta korpo de Mahakaŝjapo estis ŝirmita kiel relikvo sub la monto Kukkutapada, kie oni diras ke ĝi restos ĝis la alveno se Majtrejo.[17]

La tekstoj en Palio diras, ke la estaĵoj en la tempo de Majtrejo estos pli grandaj ol en la tempo de Gotamo. En profetaĵo, la disĉiploj de Majtreja malestimas Mahakaŝjapon, kies kapo ne estas pli granda ol tiu de insekto por ili. La robo de la budho Gotamo kiun li surhavas nur kovras du el iliaj fingroj.[18]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Pippali" (पिप्पलि) signifas longan pipron en Sanskrito.
  2. Laŭ parola tradicio, ĝi estis la rara floro Udumbaro (la floro de Ficus racemosa) menciita en la Lotusa sutro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 La "Aṅguttara Nikāya", la "Libro de Unu".
  2. Komentarioj en la Saṃyutta Nikāya.
  3. Illustrated History of Buddhism.
  4. Buddha Tooth Relic Temple & Museum.
  5. Hellmuth Hecker, traduko el la germana de Nyanaponika Thera (30-a Novembro 2013). Maha Kassapa: Father of the Sangha (angle). Access to Insight (BCBS Edition).
  6. Ĝatakoj 469.
  7. Saṃyutta Nikāya 16:11.
  8. Saṃyutta Nikāya, 16.5.
  9. Khuddakanikāya, Suttanipāta, Culavagga, XI.
  10. La "Kanto de Vekiĝo" (證道歌 Zhèngdào gē) de Yongjia Xuanjue (665-713)
  11. "Ch'an Buddhism: Logical and Illogical".
  12. Daisetz Teitaro Suzuki (1948). Manual Of Zen Buddhism, 50.
  13. Dharma Transmission. Sweeping Zen. Alirita June 7, 2012.
  14. SUZUKI, Daisetz. (1961) Essays in Zen Buddhism. Grove Press. ISBN 0802151183.
  15. Great religions of the world. Center for Distance Learning. Tarrant County College District
  16. Heinrich Dumoulin, tradukita de James W. Heisig, Paul F. Knitter. (2005.) Zen Buddhism: A History (India & China) (angle), p. 9. ISBN 0-941532-89-5.
  17. John S. Strong. (2007) Relics of the Buddha (angle), p. 45–46.
  18. John S. Strong, p. 220.