Ŝariputro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝariputro

Titoloj: Dakkhinasāvaka, Paṭhamasāvaka
Sanskrite: शारिपुत्र (Śāriputra)
Palie सारिपुत्त (Sāriputta)
Sinhale සාරිපුත්ත (Sāriputta)
Ĉine: 舎利弗 (Shèlìfú)
舎利子 (Shèlìzi)
Japane: 舎利弗 (Sharihotsu)
舎利子 (Sharishi)
Koree: 사리불 (Saripul)
Tibete: ཤཱ་རིའི་བུ་ (shA ri'i bu)
Birme: ရှင်သာရိပုတ္တရာ (Shin Sāriputtarā)
Taje: สารีบุตร (Saribut)
Kmere: សារីបុត្រ (Sareibŏt)
Vjetname: Xá Lợi Phất
Xá Lợi Tử
Informoj
Instruisto: budho Gotamo
Disĉiploj: Rahulo
Filo de: Tiṣya kaj Śāri
Varno: Bramano
Naskiĝo: ĉ. –568, Nālaka, Magado
Morto: ĉ. –484, (84 jarojn aĝa) plenluna tago de la monato Kartiko, Nālaka, Magado
vdr

Ŝariputro estis unu el la du ĉefaj viraj disĉiploj de la Budho kune kun Maŭdgaljajano.[noto 1] Ŝariputro iĝis la plej saĝa arahanto, agnoskata pro sia instruado kaj priskribita en la tradicio Teravado kiel unu el plej gravaj disĉiploj de la Budho.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo Śāriputra venas de la nomo de lia patrino, Śāri[1] kaj vorto putra, kiu signifas knabofilo. Lia persona nomo estas Upatiṣya, el la nomo de sia patro, Tiṣya. En la Sutro de la ĉarĉeno, en Palio, kiam la plejaĝa bikŝuo Purno demandis sian nomon, li respondis ke sia nomo estas Upatissa, sed ke li estas konata inter la bikŝuoj kiel Sāriputta.[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝariputro naskiĝis en la vilaĝo Nālaka, proksime de Raĝagaho, en Magado, en bramana familio[3] kiel la plej aĝa filo[noto 2] de la bramano Tiṣya kaj la bramanino Śāri.[4] Ŝariputro havis proksiman amikon, Maŭdgaljajanon, kun kiu li ŝramaniĝis la saman tagon por fariĝi disĉiploj de la skeptika Sañjaya Belaṭṭhiputta antaŭ ol ili renkontiĝis kun la budho Gotamo. Post aŭdi pri la instruoj de la budho Gotamo de la bikŝuo Aŝvaĝito, unu el la kvin bikŝuoj, Ŝariputro serĉis la Budhon kaj decidis bikŝuiĝi kune kun Maŭdgaljajano. Ambaŭ estas kune pentritaj apud la Budho, kaj pluraj sutroj temas pri interago inter Ŝariputro kaj Maŭdgaljajano.[noto 3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La ĉefaj virinaj disĉiploj estis bikŝuinoj Kema kaj Upalavana
  2. Fratoj de Ŝariputro: Upasēna, Mahā Cunda kaj Rēvata; fratinoj de Ŝariputro: Chāla, Upachālā kaj Sīsupachālā
  3. Kiu fariĝis konata inter la disĉiploj pro sia majstriĝo pri supernaturaj povoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Śāri estas sanskrita vorto por birdo granda egretardeo.
  2. Thanissaro Bhikkhu (2013-11-30). Ratha-vinita Sutta: Relay Chariots (MN 24). Access to Insight (BCBS Edition).
  3. Ray, Reginald A.. (1999) Buddhist Saints in India: A Study in Buddhist Values and Orientations. Oxford University Press, p. 132. ISBN 9780195350616.
  4. Pali Kanon - Rūpasārī