Rahulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elekto de artikoloj pri
Budhismo


Lotus-buddha.svg

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa Origino
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

DharmaWheelGIF.gif

Rahulo (en Palio kaj Sanskrito, राहुल ['raːhulǝ]), naskiĝinta ĉ. en la jaro –534, estis la nura filo de la princo Sidarto Gotamo —antaŭ atingi budhecon— kaj lia edzino Jaŝodaro.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La princo Rahulo demandante al la budho Gotamo pri sia heredaĵo post lia rezigno.

Laŭ la unua rakonto,[1] kiam la princo Sidarto estis preparanta sin por forlasi la palacon kaj ricevis la novaĵon de la naskiĝo de sia filo, li respondis "राहु जातो, बन्धनं जातन्ति।"—"Rāhu naskiĝis, kateno ekaperis". Tial, la infano estis nomata Rāhula, kiu signifas katenoobstrukco, rekonante ke la infano ligus lin al lia edzino Jaŝodaro, ligo kiu malhelpus la serĉon de libereco.[2] Aliaj pensas, tamen, ke rāhu ne signifas katenon en ĉi tiu senco.[3]

Laŭ la dua rakonto,[4] Rahulo ricevas sian nomon pro luna eklipso kaŭzita de la serpento Rahuo.[5]

Subtenante la unuan rakonton, en la "Darmapado", la plezuro kaj ĝojo, kiun viro ricevas per siaj edzino kaj filoj, nomiĝas mola kateno, kiu ligas homojn al la vivo kaj al sufero, ne nur tra eventuala perdo kaj disiĝo de amitoj, sed pli profunde kaj subtile, ĝi povus agi kiel ligo al cikla ekzistado —Sansaro—.

En la japana, li estas nomita Ragora (羅睺羅).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Palia kanono, Rahulo estis forlasita de sia patro la tagon de sia naskiĝo[Noto 1] kaj vartita de siaj duonpatrino kaj avo, la raĝo Ŝudodano. Kiam li iĝis sepjaraĝa, li petis vidi sian patron, kiu mankis al li, kaj la budho Gotamo revenis al sia hejmurbo Kapilavastuo. Ĉe la sepa tago de lia reveno, Joŝadaro alportis Rahulon al lia patro kaj diris al li, ke ĉar lia patro rezignis la raĝan vivon kaj li estis la venonta raĝa princo en la vico, li devis peti al sia patro transdoni al li la kronon kaj trezorojn kiel heredaĵon por sia estonteco, kiam sia avo ne plu povu regi la sendependan respublikon.

Post manĝi, Rahulo sekvis la budhon Gotamon dirante “donu al mi mian heredaĵon”. Neniu penis halti lin, nek la budho Gotamo malpermesis lin sekvi lin. Li tiam rigardis sian patron kaj diris “sinjoro, eĉ via ombro estas plaĉa al mi”.

Alvenante al la parko Nigrodo, kie li restis, la budho Gotamo pensis: “Li deziras la heredaĵon de sia patro, sed ĝi estas plenplena je problemoj. Anstataŭ tion, mi devas doni al li la benon de la spirita vekiĝo kaj fari lin posedanto de transcenda heredaĵo.”

La budho Gotamo vokis la arahanton Ŝariputron kaj petis lin monaĥigi la etan Rahulon, tiel iĝianta la unua samanero (novica bikŝuo).

La raĝo Ŝudodano, malkovrante ke nun sia nepo kaj granda nombro de junuloj de la raĝa familio petis monaĥiĝi, petis al la budho Gotamo nur monaĥigi junulojn kun la konsento de iliaj gepatroj aŭ vartistoj, kaj al tio la budho konsentis. La regulo poste inkluzivis la geedzojn de tiuj, kiuj volis gemonaĥiĝi.[6]

Baldaŭ post la monaĥiĝo de Rahulo, la budho Gotamo instruis al li la gravecon de diri la veron per la diskurso konata kiel la "Rāhulovāda Sutta".[7]

Rahulo finfine iĝis unu el la multaj arahantoj post sekvi la instruojn de la budho Gotamo kaj mortis antaŭ ol la budho Gotamo kaj la arahantoj Ŝariputro kaj Maŭdgaljajano.

Aliaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Rahulo en Tibeta arto de la 16-a jarcento.

Laŭ la Mūlasarvāstivāda-vinaya uzita de Tibetaj budhanoj, Rahulo koncipiĝis la vesperon de la rezigno kaj naskiĝis ses jarojn poste, la tagon kiam sia patro atingis la vekiĝon, kiu koincidis kun luna eklipso.

Laŭ la naŭa ĉapitro de la “Lotusa Sutro” de Mahajano, Ŝakjamunio antaŭdiras, ke Rahulo iĝos budho nomita “Tatagato tretanta sur sepjuvelaj lotusoj”.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ rakonto menciita en la komentoj de la Ĝatakoj, i.62, Rahulo estis septagaĝa kiam la budho Gotamo forlasis lian domon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davids, Thomas William Rhys; Fausbøll, Viggo (1880), Buddhist Birth Stories, Or, The Jātaka..., I. Tales: Translation, Volume I, London: Trübner & Co, p. 79, https://books.google.com/books?id=yVgIAAAAQAAJ&pg=PA79 .
  2. "Rāhula", Oxford Dictionary of Buddhism, Answers, http://www.answers.com/topic/rahula .
  3. Thomas, Edward Joseph (1975), The Life of Buddha as Legend and History, Routledge, p. 53, note 1 .
  4. Mūlasarvāstivāda vinaya.
  5. Gnoli, Raniero, ed. (1977), The Gilgit Manuscript of the Samghabhedavastu, 1, Rome: Instituto Italiano per il Medio ed Estremo Oriente, p. 119 .
  6. Wall paintings ·· coming home. Buddha mind. Alirita la 10-an de Decembro de 2010.
  7. Ambalatthika-rahulovada Sutta, Access to insight, http://www.accesstoinsight.org/tipitaka/mn/mn.061.than.html .