Laktigita rizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiribato.

Laktigita rizo (en sinhala: කිරිබත් – kiribath, de කිරි kiri, ‘lakto’ kaj ඛත් bath, ‘rizo’) estas tradicia manĝaĵo de Srilanko. Oni kuiras ĝin el rizo, kiun oni bolas en Kokoslakto.[1] En tamila la plado nomiĝas paacor. La deveno de la kiribath ne klaras, sed ĝi iĝis tradicia plado por preskaŭ ĉiu hejmo en Srilanko.

La kiribato estas grava plado por la kontentigaj momentoj.[2] Ĝi uzatas por matenmanĝo de la unua tago ĉiumonate kaj estas grava parto por srilankanoj ĉe la celebro de la nova jaro. La kiribato uzatas ankaŭ kiel unua manĝo post la mateniĝo de la nova jaro.[3]

Indas distingi la nomon de la plado disde la regno Kiribato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.lankalibrary.com/food.shtml Sri Lanka: Food & Tropical Fruits lankalibrary.com angla, alirita la 13-an de septembro de 2008.
  2. http://www.everyculture.com/Sa-Th/Sri-Lanka.html Culture of SRI LANKA everyculture.com angla, alirita la 13an de septembro de 2008.
  3. http://www.info.lk/srilanka/srilankatravelguide/culture/sinhalanewyear.htm Arkivigite je 2008-07-04 per la retarkivo Wayback Machine Sinhala and Tamil New Year Festival, info.lk angla, Alirita la 13-an de septembro de 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]