Avalokiteŝvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Avalokiteśvara (Sanskrito)
Ligna statuo de Avalokiteŝvaro, Dinastio Liao, Ŝanŝio.
Ligna statuo de Avalokiteŝvaro, Dinastio Liao, Ŝanŝio.
Sanskrite: अवलोकितेश्वर बोधिसत्व
(Avalokiteśvara Bodhisatva)
Sinhale Nāthadeva
Ĉine: 觀自在菩薩 (Guānzìzài-púsà)
觀世音菩薩 (Guānshìyīn-púsà)
觀音菩薩 (Guānyīn-púsà)
Japane: 観自在菩薩 (Kanjizai-bosatsu)
観世音菩薩 (Kanzeon-bosatsu)
観音菩薩 (Kannon-bosatsu)
Koree: 관세음보살 (Gwanseeum-bosal)
Tibete: སྤྱན་རས་གཟིགས་
(spyan ras gzigs, Chenrézik)
Mongole: ᠨᠢᠳᠦ ᠪᠡᠷ
ᠦᠵᠡᠭᠴᠢ
Taje: พระอวโลกิเตศวรโพธิสัตว์
Kmere: អវលោកិតេស្វរៈ (Avalokitesvarak)
អវលោកេស្វរៈ (Avalokesvarak)
លោកេស្វរៈ (Lokesvarak)
Vjetname: Quán Tự Tại Bồ Tát
Informoj
Adorata de: Mahajano, Vaĝrajano, Teravado, Taoismo, Ĉina populara religio
Information icon.svg
vdr

Avalokiteŝvaro[1][2][3] estas bodisatvo, kiu enkorpigas la kompaton de ĉiu budho. Li estas reprezentita aŭ kiel masklo aŭ kiel femalo laŭ la kulturo.[4]

Origino[redakti | redakti fonton]

Pentraĵo de Avalokiteŝvaro en palmfolia manuskripto en Sanskrito, Barato, 12-a jarcento.

La Lotusa sutro estas ĝenerale akceptita kiel la plej antikva verko, kiu instruas pri Avalokiteŝvaro.[5] La ĉapitro 25 (觀世音菩薩普門品) estas dediĉita al li, kaj priskribas lin kiel kompatema bodisatvo, kiu aŭskultas la kriojn de ĉiu estaĵo, kaj strebas helpi ĉiun, kiu elparolas lian nomon.

Laŭ la Kāraṇḍavyūha sūtra, la Suno kaj la Luno naskiĝis el la okuloj de Avalokiteŝvaro, Ŝivo el lia frunto, Brahmao el liaj ŝultroj, Narajano el lia koro, Sarasvatio el liaj dentoj, la vento el lia buŝo, la tero el liaj piedoj, kaj la ĉielo el lia ventro.[6] En tiu ĉi teksto kaj ties longa versio, Avalokiteŝvaro estas servisto de la budho Amitabo.[7]

Kiam la bikŝuo Faŝjiano vojaĝis al Mathurā en antikva Barato ĉ. la jaro 400, li skribis pri bikŝuoj prezentantaj donacojn al Avalokiteŝvaro.[8] Kiam Xuánzàng vojaĝis al Barato en la 7-a jarcento, li skribis pri statuoj de Avalokiteŝvaro kultitaj de reĝoj, bikŝuoj kaj domanoj.[8]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Avalokiteŝvaro venas de Avalokiteśvara (अवलोकितेश्वर), kiu kombinas la verban prefikson ava- (malsupren), lokita (la aktiva pasea participo de la verbo lok [rimarki, rigardi, observi]), kaj īśvara (sinjoro, reganto, suvereno). Laŭ la regulo de sonkombinoj en Sanskrito (sandhi), a+īśvara fariĝas eśvara. Kombine, la nomo signifas malsuprenrigardinta sinjoro. La ideo, ke li rigardas la mondon malsupren estas implica, kvankam la vorto loka (mondo) ne estas inkluzivita.[9] En Sanskrito, Avalokiteśvaro estas ankaŭ nomita Padmapāṇi (Lotustenanto) aŭ Lokeśvara (Suverano de la mondo).

La unua traduko de la nomo en la ĉinan estis farita de la bikŝuo Xuánzàng, kiu tradukis ĝin kiel 觀自在 (Guānzìzài). La plej populara formo de la nomo nun estas 觀音 (Guānyīn), pro la ideo, ke la originala nomo estis Avalokitasvara, tiu, kiu malsuprenrigardas la sonojn.[10] Nun oni opinias, ke tiu estis la originala formo de la nomo[11][12] kaj la origino de la nomo Guānyīn, Sonperceptanto. Tiu ĉi traduko estis favorita de tradukistoj kiel bikŝuo Kumaraĝivo, kiu uzis la formon 觀世音 (Guānshìyīn), tiu, kiu perceptas la lamentojn de la mondo.[10] La originala formo Avalokitasvara aperas en fragmentoj en Sanskrito de la 5-a jarcento[9] kaj ĝin antataŭis la formo Avalokiteśvara post la 7-a jarcento, kredeble pro la reinterpreto kiel īśvara (supera suverena dio) de Viŝnuisma kaj Ŝivisma hinduismoj.[13]

En klasika Tibeta, Avalokiteŝvaro nomiĝas Chenrézik (སྤྱན་རས་གཟིགས་) kaj onidire li manifestiĝas kiel la Dalai-Lamao,[14] la Karmapa[15] kaj aliaj lamaoj. Etimo de la nomo Chenrézik estas spyan (’'okulo), ras (daŭro) kaj gzig (rigardi).[16]

En Teravado[redakti | redakti fonton]

La nura bodisatvo kiu eniris la kultadon de Teravadanoj estas Avalokiteŝvaro, kiu en Srilanko estas konata kiel Nāthadeva, kaj konfuzita de multaj kun la bodisatvo Majtrejo, la venonta budho,[17] sed la bildo de la budho Amitabo sur lia frunto identigas lin kun Avalokiteŝvaro.[18]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Kvarbraka Avalokiteŝvaro el Tibeto
Avalokiteŝvaro ĉe la Aĝanto, Barato
Bronza statuo de Avalokiteŝvaro en Srilanko, ĉ. la jaro 750. 
La 14-a Dalai Lama dum sia surtroniga ceremonio la 22-an de Februaro de 1940 en Lasao, Tibeto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  1. Nohara, Kiuichi. (1933) La samanta-mukha-parivarto, aŭ, Evangelio de avalokiteŝvaro: XXIV-a ĉapitro de la fame konata budhisma sankta skribaĵo saddharma-pundarika-sutro (esperante). Japana Budhana Ligo Esperantista.
  2. La ok versoj kaj Avalokiteŝvaro (esperante).
  3. Inaŭguriĝis Statuo de Avalokiteŝvaro kun Mil Brakoj (esperante).
  4. Leighton, Taigen Dan. (1998) Bodhisattva Archetypes: Classic Buddhist Guides to Awakening and Their Modern Expression (angle). New York: Penguin Arkana, p. 158–205. ISBN 0140195564. OCLC 37211178.
  5. Red Pine. (2004) The Heart Sutra: The Womb of the Buddhas (angle), p. 44–45. ISBN 1-59376-009-4.
  6. Chandra, Lokesh (1984). “The Origin of Avalokitesvara”, Indologica Taurinensia (en) XIII (1985-1986), p. 189–190. 
  7. Mironov, N. D. (1927). “Buddhist Miscellanea”, Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland (angle) 2, p. 241–252. 
  8. From Birth to Exile (angle). The Office of His Holiness the Dalai Lama. Alirita 2007-10-17.
  9. Martin, Michele (2003). His Holiness the 17th Gyalwa Karmapa, Music in the Sky: The Life, Art, and Teachings of the 17th Karmapa (angle). Karma Triyana Dharmachakra. Alirita 2007-10-17.
  10. Bokar Rinpoché. (1991) Chenrezig Lord of Love - Principles and Methods of Deity Meditation (angle). San Francisco, California: Clearpoint Press, p. 15. ISBN 0-9630371-0-2.
  11. Buswell, Robert; Lopez, Donald S.. (2013) The Princeton Dictionary of Buddhism (angle). Princeton University Press. ISBN 978-0-691-15786-3.
  12. Ko Kok Kiang. (2004) Guan Yin: Goddess of Compassion, p. 10.
  13. Ducor, Jérôme. (2010) Le regard de Kannon (france). Gollion: Infolio éditions / Genève: Musée d'ethnographie de Genève, p. 104. ISBN 978-2-88474-187-3.
  14. Getty, Alice. (1914) The gods of northern Buddhism: their history, iconography and progressive evolution through the northern Buddhist countries. Oxford: Clarendon Press.
  15. Holt, John. (1991) Buddha in the Crown: Avalokitesvara in the Buddhist Traditions of Sri Lanka (angle). New York: Oxford University Press. ISBN 0195064186.
  16. McDermott (1999). “Buddha in the Crown: Avalokitesvara in the Buddhist Traditions of Sri Lanka”, Journal of the American Oriental Society (angle) 119 (1), p. 195–196. 
  17. Studholme, Alexander. (2002) The Origins of Om Manipadme Hum (angle). Albany NY: State University of New York Press. ISBN 0-7914-5389-8.
  18. Kubo, Tsugunari; Yuyama, Akira (tr.). (2007) [=https://web.archive.org/web/20150702040734/http://www.bdkamerica.org/digital/dBET_T0262_LotusSutra_2007.pdf The Lotus Sutra], 2‑a eldono (angle), Berkeley, Calif.: Numata Center for Buddhist Translation and Research. ISBN 978-1-886439-39-9.
  19. Yü, Chün-fang. (2001) Kuan-Yin: The Chinese Transformation of Avalokitesvara (angle). Columbia University Press. ISBN 978-0-231-12029-6.
  20. Huntington, John. (2003) The Circle of Bliss: Buddhist Meditational Art (angle), p. 188.
  21. Art & Archaeology - Sri Lanka - Bodhisattva Avalokiteshvara (angle).
  22. Baruah, Bibhuti. (2008) Buddhist Sects and Sectarianism (angle), p. 137.