Budho Vipaŝjino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vipassī Buddha (Palio)
La budho Vipaŝjino kaj la arbo pāṭalī de la stupao Barhuto ĉe la Hinda Muzeo, Kolkato.
La budho Vipaŝjino kaj la arbo pāṭalī de la stupao Barhuto ĉe la Hinda Muzeo, Kolkato.
Sanskrite: विपश्यिन् बुद्ध
(Vipaśyin Buddha)
Palie विपस्सी बुद्ध
(Vipassī Buddha)
Japane: 毘婆尸仏
(Bibashi-butsu)
Birme: ဝိပဿီဘုရား
Taje: พระวิปัสสีพุทธเจ้า
(Phra Wipatsi Phutthachao)
Informoj
Adorata de: Teravado, Mahajano, Vaĝrajano
Antaŭita de: Budho Puŝjo
Sekvata de: Budho Ŝikino
vdr

La budho Vipaŝjino estas la dudek-dua el la budhoj priskribitaj en la ĉapitro 27 de la Budavanso.[1] Li estas la tria lasta budho de la almkarakalpo.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto en Palio Vipassī havas la formon en Sanskrito Vipaśyin.[3] Vi (bone) kaj passī (vidis) kune iĝas tiu, kiu klare vidis. La vorto venas de la sama familio kiel la termino vipaŝjano (kontemplado).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Budavanso kaj la tradicia budhisma legendo, la budho Vipaŝjino vivis antaŭ naŭdek eonojn[4][5] kaj en sia tempo la vivdaŭro de homoj estis 84,000 jarojn.

Li naskiĝis en Bandumatio en la parko Kemo, en nuntempa Barato.[6] Lia familio apartenis al la varno de la kŝatrijoj. Lia patro estis la milita ĉefo Bandumo kaj lia patrino estis Bandumatio. Lia edzino estis Sutanuo, kiu donis lin filon nomita Samavartaskando (Samavattakkhandha en Palio).[6]

Vipaŝjino vivis kiel domano dum 8,000 jaroj en la palacoj Nando, Sunando kaj Sirimo. Kiam li rezignis sian socian vivon, li forlasis la palacon per ĉaro[6] kaj praktikis asketismon dum ok monatoj antaŭ atingi budhecon sub banjano.[5] Ĝuste antaŭ atingi budhecon, li akceptis bovlon de kiribato (laktigita rizo) kiel manĝaĵon de la filino de Sudassana-seṭṭhi kaj greson kiel sidkusenon de plantejvatisto nomita Suĝato.

Li loĝis en la parko Sumito kiam li aĝis aŭ 80,000[6] aŭ 100,000 jaraĝa.[5] kaj siaj relikvoj restis en stupao, kiu estis sep joĝanojn alta, kiu estas proksimume 56 km.[6]

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

La budho Vipaŝjino estis 80 ulnojn alta (proksimume 121 m) kaj sia korpo brilis distancon de sep joĝanoj.[6]

Instruoj[redakti | redakti fonton]

La budho Vipaŝjino donis sian unuan predikon en Kamamigadajo al 6,800,000 disĉiploj, sian duan predikon al 100,000 disĉiploj, kaj sian trian al 80,000 disĉiploj.[5]

Liaj du ĉefaj disĉiploj estis la bikŝuoj Kando kaj Tiŝjo, kaj la bikŝuinoj Ĉando kaj Ĉandamitro. Lia helpanto estis Aŝoko. Liaj ĉefaj patronoj estis la viroj Punarvasumitro kaj Nago, kaj la virinoj Sirimo kaj Utaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1882) “XXVII: List of the Buddhas”, The Buddhavamsa. Londono: Pali Text Society, p. 66–7.
  2. Buddhist Text Translation Society (2007) The Sixth Patriarchs Dharma Jewel Platform Sutra. The Collected Lectures of Tripitaka Master Hsuan Hua. Dharma Realm Buddhist Association. Alirita 2013-03-25.
  3. Sanskrita Vortaro Monier-Williams
  4. Beal, Samuel. (1875) “Chapter III: Exciting to religious sentiment”, The romantic legend of Sâkya Buddha: from the Chinese-Sanscrit. Londono: Trubner & Company, Ludgate Hill, p. 10–17.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Davids, TWR. (1878) “The successive bodhisats in the times of the previous Buddhas”, Buddhist birth-stories; Jataka tales. The commentarial introduction entitled Nidana-Katha; the story of the lineage. Londono: George Routledge & Sons, p. 115–44.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Horner, IB. (1975) “The nineteenth chronicle: that of the Lord Vipassin”, The Minor Anthologies Of The Pali Canon: Part III: Chronicle of Buddhas (Buddhavamsa) and Basket Of Conduct (Cariyapitaka). Oxford: Pali Text Society, p. 74–7. ISBN 086013072X.