Mandalo
Mandalo (el la sanskrita lingvo: मण्डल / maṇḍala) signifas "cirklon" kaj estas nomo por ellaborita desegno kun rondforma aŭ kvadrata aĵo ĉe la centro. Tiuj desegnaĵoj estis tradicie uzita religie kaj festokaze.
Disvastigo[redakti | redakti fonton]
En multaj kulturoj, ĉefe budhismaj kaj hinduismaj, mandaloj estis kaj estas uzitaj kiel simboloj dum religiaj ritoj. Laŭ opinio de Carl Gustav Jung ili bildigas arketipon.
Per budhismo, mandaloj estis disvastigitaj de Hindio kaj Tibeto en la tutan Orientan Azion. La sablaj mandaloj estas artverkoj kunlaborataj kiuj estas tipaj al la tibeta arto.
En Ĉinio aŭ Japanio mandaloj prezentas ofte ideogramojn anstataŭ bildojn.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Laboro pri mandala dum psikoterapio Arkivigite je 2007-06-22 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Helmut Hansen: Die Physik des Mandala. Windpferd-Verlag, Aitrang 2007, ISBN 978-3-89385-525-4