Diskuto:Kingkongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mi ne povas diri kingkongo. Tio estas tro ridinda. Mi nepre preferus la anglan vorton ol tiun strangaĵon. Verŝajne eĉ kosa vorto estus pli belflua! :-) Lingvano 19:01, 5. Maj 2005 (UTC)

Strange. Do kiel vi dirus ke "Kingkongon oni mortigas"? Ĉu: "King Kong is killed" aŭ simile? Strange, ke oni ja kapablas diri "dekkvara", "lingvo", "ŝvabri", "longkrura", "strangkiale" ktp sed tamen ne la nomon de kompatinda Kingkongo. Ĉu ion li mem kulpas? Kial tro ridinda? Kial eĉ simple ridinda? Mi timas, ke vi rigardas esperanton per anglosaksaj (aŭ, pli terure, per lingvistaj!) okulvitroj. Ke vi nepre preferus uzi la "anglan" nomon ol esperantigon - jen mirindaĵo (se ne ankaŭ ridinda)! - jc

Strangege, Georgo Kamaĉo! Do kiel vi dirus ke "Georgon Kamaĉon oni mortigas?" Ĉu: "Se mata a Jorge Camacho" aŭ simile?
Estas multege da nomoj kiujn oni ne esperantigis. Se vi volas argumenti, bv. minimume uzi koherajn argumentojn.
Krome, pro via ŝajna amo al ortografia fidelo en esperantigado vi forgesis gravan aferon pri ĉi nomo: La originala (Angla) prononco ne estas [ 'kʰɪng 'kʰʌng ] sed ['kʰɪŋ 'kʰʌŋ]. La Angla kaj preskaŭ ĉiuj latinliteraj lingvoj havantaj la fonemon [ŋ] (velara nazalo) skribas ĝin kiel ng. Esperanto ne havas tiun fonemon (ĝi aperas nur fojfoje kiel alofono de [n] en vortoj kiel dankon). Do la "g" en King Kong estas nure ortografia truko, simila al niaj ĉapeloj (kvazaŭ oni skribus "nb" por [m]). "ng" en vorto kiel "ringo" havas sencon ne ĉar ĝi respegulas la fontolingvan prononcon (kion ĝi ne precipe faras), sed ĉar ĝi ebligas distingi la vorton disde *"rino", *"rinko" ktp. Tamen en Kingkongo ĝi tute ne havas sencon - ĉu vi iam vidis la vorton "dankon" kiel "dangkon", jc? (Vidu, jen mi lanĉis al vi ideon por zorga ortografia reformo! ;->)
Bab 15:05, 6. Maj 2005 (UTC)
PS. Denove: "longkrura" estas kunmetaĵo, kaj en kunmetaĵoj aperas sonkombinoj kiuj normale mankas en radikoj.

Mi preferus esperantigi per Kinkongo, simile kiel Honkongo, ne Hongkongo. Lingvano 08:51, 6. Maj 2005 (UTC)

Tute aparte de tiu ĉi diskuto: mi nepre preferas "longagamba" kaj "strangakiale". --Mo

Preferoj estas preferoj, ne leĝoj. Ekzistas kaj Hongkongo kaj Honkongo, kaj NPIV enhavas multajn duoblajn skribojn. Cetere, "Kinkongo" povus pensigi pri "kino" + "kongo"... - jc

Miaopinie "Hongkongo" estas monstra formo enigita nialingven far personoj kiuj esperantigas simple per aldonado de -o, sen pripensi la fonologiajn propraĵojn de Esperanto. Cetere, "Makgufino" povus pensigi pri "maka gufino"... Bab 15:05, 6. Maj 2005 (UTC)

Verŝajne neniu neos, ke preferoj estas preferos. Ĉu tio signifas, ke vi pravas, kaj tial triumfis en la debato? Nu, mi aldonu, ke tomatoj estas tomatoj, tiel ke ankaŭ mi pravas, kaj ni povas fini. Lingvano 11:31, 6. Maj 2005 (UTC)

Almenaŭ ŝajnas ke ĉi tie estas unu ulo kontraŭ pluraj. Tiel oni ne faras demokratiajn decidojn, do jen mi starigas NOMELEKTAN BALOTADON:

Provizore mi voĉdonas por Kinkongo, sed mi ĵus konstatis, ke laŭ diversaj fontoj en la reto almenaŭ en la unua filmo la gorilo nomiĝas nur Kong. Tamen, ne estas klare, ĉu King aldoniĝis en la filmo mem, kiam oni reklamis la beston en Nov-Jorko, aŭ nur en la titolo de la filmo. Eble oni povus argumenti por Reĝo Kongo, almenaŭ se oni rajtus ignori ĉiujn postajn filmojn, alilingvajn tradukojn kaj la popularan komprenon, kion oni evidente ne povas fari. Lingvano 16:20, 6. Maj 2005 (UTC)

Pri lingvoj kiuj havas la sonon /ŋ/ mi conas la hispanan (ñ), la portugalan (nh), la ockitanan (nh), la katalunan (nh), italan (gn), la francan (gn), la eŭkaran (in)... Mi kaj Jorge (Ĥorĥe), aŭdas niaj samlingvanoj diri King-kong kaj eĉ, en Brazilo, Kingj Kongj, neniam Kiŋ Koŋ, pro tio, kinkogonko estas tute fremda al niaj oreloj, sed, kiel oni diris, King Kong estas tute angla vorto, mi sekvos mian orelojn en mia voĉdono, sed mi tute komprenas alilingvanoj.Roberto 16:43, 6. Maj 2005 (UTC)

Kara Roberto - la sonoj de vi menciitaj ne estas /ŋ/, sed /ɲ/. Vidu la artikolon pri IFA. La sonon /ŋ/ aŭdeblas kiel variaĵo de /n/ en vortoj kiel la Hispana blanco, Eŭska bankua ktp. La sono de la Angla "King Kong" estas tia. Vere, la nomo "kinkogonko" sonas fremda - ankaŭ al miaj oreloj! :-) Bab 14:24, 7. Maj 2005 (UTC)

MAJA VOĈDONADO: ĈU "KINGKONGO" AŬ "KINKONGO" KIEL ĈEFTITOLO?[redakti fonton]

Aldonu vian baloton sube!

  • Mi preferas ke la ĉefa titolo de l' artikolo estu Kingkongo

Le Hibou 21:46, 6. Maj 2005 (UTC)

  • Mi preferas ke la ĉefa titolo de l' artikolo estu Kinkongo

Bab 15:05, 6. Maj 2005 (UTC)
Lingvano 16:20, 6. Maj 2005 (UTC)
Gunnar Gällmo 19:26, 6. Maj 2005 (UTC)

  • Mi preferas Kingkongo!Roberto 16:43, 6. Maj 2005 (UTC) (Mi deklaras ĉi tiun baloton nevalida, ĉar ĝi aperas en malĝusta loko.)

Kial vi volas denove forpeli jc-on? Mi ĝojas, ke li denove aktivas! Ĉu ni devas, rajtas baloti pri similaĵoj? Narvalo 17:02, 6. Maj 2005 (UTC)

Mi ne voĉdonos. Des malpli, ke nur pri ĉi tio vi emas voĉdoni. Kiel mi diris, ambaŭ formoj povas ekzisti. Mi deziras esperantigi, kaj fari tion pli fidele al la grafika aspekto, ol al la (mis)prononcado fare de certaj personoj. Cetere, ni estas nur kvar ranoj en marĉo... kaj tion vi nomas voĉdonado! Kio ja pensigas min pri la Senato de la Civito kaj similaj fantomaĵoj. Demando de la semajno: kiel vi prononcas la -g- de "Lingvano"? Kingkonge kaj pingponge via, jc (Parenteze: neniu rajtas aserti, ke "Kong" estas angla nomo; ankaŭ ne, ke la antaŭmetita "King" nepre estas la angla vorto por "reĝo", kaj ne simpla nom-eĥo) (Reparenteze: en "Konciza Etimologia Vortaro", de André CHERPILLOD, vi trovos pingpongo, kun referenco al 5 aliaj vortaroj)(Pluparenteze: mi proponas, ke oni voĉdonu, ĉu de nun la vorto "pingveno" estu "pinveno").
Do, kion vi emas? Ĉu nur decidi pri la "ĝustaj" titoloj laŭ viaj personaj preferoj? Oni kritikis vian titolelekton, kaj vi devas akcepti tion. Vikipedio estas komuna projekto.
[kinkongo] vi ne povas nomi "misprononcado" - ĝi fakte estas pli proksima al la originala prononco ol [kingkongo]. Mi recitas kion mi skribis supre:
"La originala (Angla) prononco ne estas [ 'kʰɪng 'kʰʌng ] sed ['kʰɪŋ 'kʰʌŋ]. La Angla kaj preskaŭ ĉiuj latinliteraj lingvoj havantaj la fonemon [ŋ] (velara nazalo) skribas ĝin kiel ng. Esperanto ne havas tiun fonemon (ĝi aperas nur fojfoje kiel alofono de [n] en vortoj kiel dankon). Do la "g" en King Kong estas nure ortografia truko, simila al niaj ĉapeloj (kvazaŭ oni skribus "nb" por [m])."
La litero "g" en aliaj lingvoj povas havi aliajn funkciojn ol ĝi havas en Esperanto. Fideleco al la grafika aspekto povas esti bona, sed oni ĉiam devas memori tion! La "g" de "Lingvano", kiel ĉiuj aliaj "g", (o)ni kompreneble prononcu [g], do [linGVANo]. (Kaj se iu dirus [liŋGVANo], tio estus tute akceptebla.)
Eksterparenteze: denove vi uzas ekzemplojn kiuj ne rekte rilatas al nia diskuto. La problemo pri "Kingkongo" ne estas la prononcado de "g" post "n", sed la prononcado de "g" antaŭ "k", kio eĉ pli malfaciliĝas ol ĉe "makgufino" pro la "n" (kiu antaŭ velaro nature alofonas kiel [ŋ]). Eble ĉi tio pli klariĝas se mi ekzemple labialigas ĉiujn velarojn de la vorto: "Pinbponbo" kompare kun "Pinponbo".
Finfine, mi volas diri, ke mi tute ne provas forpeli jc, kies literaturaĵojn mi tre ŝatas! Sed tio ne donas al li la rajton esti "prilingva dikatoro". Vi bonvenas en la [diskuto pri esperantigado], JC!
Demokratie (4 homoj estas pli ol 1!) kaj kontraŭlaŭnacilingvortografiaĉismece, Bab 14:24, 7. Maj 2005 (UTC)

Mia baloto (aŭ sistema kaj resuma prezento de la argumentoj favore al Kingkongo[redakti fonton]

Mia baloto (aŭ sistema kaj resuma prezento de la argumentoj favore al Kingkongo[redakti fonton]

Ĉar mi neniel intencas iĝi lingva papo aŭ diktatoro aŭ ŝlejero, permesu ke mi prezentu sisteme kaj resume miajn argumentojn. Sed antaŭ tio mi respondu al la aserto ke "la g en King Kong estas nure ortografia truko, simila al niaj ĉapeloj": tiam vi devus forigi ankaŭ tiun de Kong kaj esperantigi "*Kinkono", kio kolizias kun kinkono kaj kun... kin-kono! Nu, ek:

Duoblaj konsonantoj en esperanto aperas ne nur en kunmetitaj vortoj, sed ankaŭ ene de radikoj (ankaŭ zamenhofaj kaj fundamentaj). Temas pri malofta fenomeno, tamen neniel malpermesita. Simile, sed pli ofte, okazas pri duoblaj vokaloj. Jen NPIVaj ekzemploj de nova duobla konsonanto: Gujjango, Tajjŭano.

Ekzistas neniu regulo malpermesanta ene de radikoj konsonantkombinojn egalajn al tiuj okazantaj kaze de kunmetoj (kiel la tute normalaj "dekkvara", "ekguti", "longkrura", "pagkarto" aŭ "strangkaraktera"). Tre oftas tiaj konsonantkombinoj en esperanto: katguto, kokcigo, koktelo, Mahatmo, magmo, orstedo, rentgeno, "ŝvabri". Ankaŭ de similaj aŭ proksimaj konsonantoj: amnestio, amnezio, amnio, hurlo, Irlando, Karlo, lirlo, perlo. Ankaŭ komence de radikoj: Dnepro, Dnestro, Dvino, Ftio, ftalo, Gdansko, ktenoforo, Lvovo, Nĝameno, Mbabano, pterodaktilo, Tbiliso, tmezo... Des malpli do ekzistus eventuala sub- aŭ krom-regulo, ke ne eblus kombini konsonantojn kun la sama artikulacia punkto.

Oni bonvolu legi en PMEG, en la ĉapitro pri elparolo, pri la fenomeno konsonanta variado, t.e. la diversaj manieroj prononci, ekzemple, la vorton "ekzemplo". Kaj oni ne forgesu, ke malofteco ne egalas al malĝusteco aŭ evitindo.

Aparte de tiuj jam okazantaj en la radikaro de la Fundamento, novaj kombinoj povas aperi kaj daŭre aperas en la lingvo: Bharato, ĥmero, Lhaso ktp. Eble kelkaj parolantoj bezonas fari paŭzon aŭ paŭzeton (kun diversaj longecoj) por prononci tiajn vortojn; ĉiel ajn, la samo validas koncerne aliajn aŭ la samajn parolantojn, se temas pri prononcado de fundamentaĵoj kiel "knabo" aŭ "scienco".

Por kelkaj formoj ekzistas varianto, en kiu forestas aŭ malaperas unu konsonanto de tia literkombino: Barato, Honkongo. Cetere, ĉi tiaj kaj aliaj duoblaj formoj havas sian lokon en vortaroj: Donjuano = Donĵuano, Lacedemono = Lakedemono, Lasao = Lasso = Lhaso, Sivao = Ŝivo = Ŝivao

La literkombinon ng de la angla kingvo (transskribantan la fonemon [ŋ] (velara nazalo)) oni kutime transkribas, ne laŭsone sed grafike, per la esperantaj literoj ng. Tio okazas radikfine, ankaŭ ĉe radikoj, kies formoj, manke de g, ne kolizius kun ajna homonimo. Jen ekzemploj finiĝantaj per ing (cetere, multaj radikoj de esperanto finiĝas je nesufiksa in): dumpingo, pudingo, mitingo, ringo, smokingo, sterlingo, svingi, ŝilingo, Vajomingo, vringi. La samo validas por ang.

La samo okazas ene de radiko: Kingstaŭno, Kingstono.

La literkombinon ng de pinjino (kaj de pli fruaj transskribaj sitemoj de la ĉina lingvo) (transskribantan la fonemon [ŋ] (velara nazalo)) oni kutime transskribas, ne laŭsone sed grafike, per la esperantaj literoj ng (vidu ankaŭ ekzemplojn en la subaj alineoj): jango, kungfuo, Kuomintango, Nanĉango, Ŝinĝjango, Ŝjiĝjango, Ŝjiningo k.m.a. Simila vorto, kvankam ne ĉina: gongo.

Tiu kombino aperas antaŭ plia konsonanto ene de jamaj komun-uzaj radikoj kaj de multaj loknomoj (ne nur ĉindevenaj): Ĉangĉuno, Ĉangŝao (en NPIV sub Hunano), Ĉingdaŭo, Ĉinghajo, Ĉomolungmo°°, fengŝuo°°°, Gangtoko (en NPIV sub Sikimo),Gŭangdongo, Gŭangŝjio, Ĝengĝoŭo, Ĝjangsuo, Ĝjangŝjio, Hangĝoŭo, Hejlongĝjango, ingveno, Jangzio, Kjongĵuo, Langvedoko, langvoro, lingvo, pingpongo°, pingveno, Pjongjango, Tangŝano, Varingjeno, Vaŝingtono, Velingtono

Jen kial EVPN nomas la NPIVan formon Ŝanhajo erara, kaj anstataŭe prezentas la pli konsekvencan Ŝanghajo. Tamen, kiel vidite, ambaŭ formoj povas kunekzisti.

La sama literkombino aperas ankaŭ antaŭ la konsonanto k (temas do pri du sinsekvaj plozivoj, kun sama artiklulacia punkto): Angkor(o)°° (angkora en Vikipedio), Bangkoko, Ĉongkingo, Hongkongo, klingklangi (ne en NPIV; uzita de Karolo PIĈ en "La litomiŝla tombejo", probable la plej bona originala romano verkita en esperanto), Kingkongo°°°.

Konklude, la formo Kingkongo estas tute konforma al la ĝisnuna asimilado de loknomoj (konkrete el aziaj lingvoj) tia kia ĝi aperas sur NPIV kaj aliaj vortaroj. La alternativan formon Kinkongo oni povas aldoni kun resendo al la unua formo.

° = ne en NPIV, sed jes en KEV

°° = ne en NPIV, sed jes en EVPN

°°° = nova vorto

Amike, jc

reŝanĝo[redakti fonton]

En la artikolo iu ŝanĝis "Kingkongon" al "Kongon". Krom tio, ke mi jam detale argumentis la konformecon de la esperantigo al amaso da vortoj jam sidantaj en NPIV, la ŝanĝinto forgesis du faktojn: ke la gorilo nomiĝis "Kong" nur komence de la filmproduktado, tamen fine oni decidis ŝanĝi la nomon al "King Kong" kaj ĉi tiel la filmo estis prezentita ĉie, kaj per tiu nomo la filmo disvastiĝis tutmonde; ke Kongo jam signifas ion tute alian! Cetere, "Kong" ne estas angla nomo, sed imito de azieska nomo. jc

Neniu neas, ke la filmo nomiĝas King Kong, sed kiel nomiĝas la gorilo en la filmo? Bonvolu adresi tiun demandon. Diversaj fontoj en la reto asertas, ke la gorilo nomiĝas nur Kong. Se vi ne prezentos efektivan argumenton, mi rereŝanĝos. Lingvano 09:10, 8. Maj 2005 (UTC)

Mi konsultis Zamenhof[redakti fonton]

Al mi vere nenio gravas pri "King Kong", "MacGuffin", aŭ ceteraj. Tiuj estas substantivoj kaj substantivoj eniras kaj eliras lingvojn preskaŭ sen tuŝi ilin. Tio estas tute malsama ol antaŭaj diskutoj pri ri kaj -iĉ- kiuj estas novaj gramtikaj elementoj kiu povas sanĝi la lingvon. Mi argumentis en la lastaj semajnoj pro la plezuro koni ideojn de miaj amikoj kaj lerni ion, vere multaj duboj klarigas al mi kaj aliaj aperis, sed mi restos pace se oni skribos kinkongo, kinkono, kinggkonggo, aŭ alie. Mi, ne kiel spiritisto, sed kiel leganto, konsultis Zamenhof, kaj mi legis en iu de liaj respondoj al gramatikaj demandoj:

Ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia tolermo ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn (ekzemple: "evolucio" kaj "evoluo"); sed ŝajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo la "embarason de riĉeco", ol malutili al si per ia ne sufiĉe natura dekreto, elĵetante el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ por ni tute certa.

Sekve, ni povas havi kingkongon kaj kinkongon kaj reĝon kongon la uzantoj elektos en la estonto. Pri vikipedio, ni povas havi duobla enirejo, aŭ simple komenci la artikolo per la vortoj: "Kingkongo, Kinkongo, aŭ reĝo kongo (el la angla King Kong)..." Roberto 22:42, 7. Maj 2005 (UTC)

Mi konsultis Edgar WALLACE[redakti fonton]

Edgar Wallace, kreinto de King Kong, mi diris spirite, ke la kialo por la nomo "King Kong" estis la belsoneco de la du vortoj. Ĉiu vorto komencas samlitere, K.... K....; Ĉiu vorto finis samlitere, ...ng ...ng; do li donis la nomon King Kong al sia gorilego.

Tiale, mi proponas samprincipe, anstataŭ Reĝo Kongo, ni havu Reĝo Ronĝo - la gorilego kiu ronĝis Nov-Jorkon!, (eble la unua esperantlingva filmo, kiu enhavas grandan gorilegon, kiu, erm, ronĝas Nov-Jorkon.) (ĉi tiu ideo © --Le Hibou 03:10, 8. Maj 2005 (UTC))

Bona Spritaĵo! Mi proponas Reĝo Rongo- la Rorilego kiu ronĝis Rov-Rorkon!Roberto 03:37, 8. Maj 2005 (UTC)

Roberto, ri rajtas! --Le Hibou 11:12, 8. Maj 2005 (UTC)

Mi konsultis André CHERPILLOD kaj la kapkusenon[redakti fonton]

Kiam ĉi-supre mi parolis pri transskribado de la fonemo [ŋ] (velara nazalo), pli precize aŭ ĝuste estus paroli rekte pri esperantigo, ĉar la produkto aŭ rezulto ne estas vorto senfinaĵa kursive inter citiloj, sed plia esperanta o-vorto (kiel dirus Bertilo WENNERGREN).

Do, kiam mi skribis, ke oni transskribis ne laŭsone sed grafike, mi celis, ke oni esperantigas fonem(ar)on ne ekzistantan en esperanto per esperanta fonem(ar)o, kiu ne identas kun ĝi, tamen ebligas konservi distingon. Nome, oni esperantigas du fonem(ar)ojn de la angla (la samo validas por pinjino), [n] kaj [ŋ] (kiam skribatan 'ng), per du esperantaj, respektive [n] kaj [ng].

Precize okazas en vortoj prenitaj, ekzemple, el mia lingvo, la hispanuja hispana. La literon c (prononcatan [θ] antaŭ e kaj i, sed [k] antaŭ a, o kaj u) oni redonas respektive per la esperantaj c [ts] kaj k. En la unua kazo, fonemo ne ekzistanta en la hispana ([ts]) respondas al fonemo ne ekzistanta en esperanto ([θ]), kio konservas la distingon.

Kaj nun mi citu el la nur 32-paĝa (t.e. ĉipa kaj facile legebla) broŝureto de André CHERPILLOD "La zamenhofa radikfarado", kiun mi varme rekomendas al ĉiuj:

"Rilate la esperantan radikfaradon, oni povas konstati, ke du skoloj ekzistas jam de longe. / La unuan skolon oni povas nomi grafisma skolo. Ĝi montras plej grandan respekton al la grafismo de la vortoj, kaj al ilia internacia prononco, ne nur enlanda. [...] Male, la dua skolo estas la fonetisma skolo. Ĝia sola regulo estas la plej granda emo al la respekto de la nacia fonetismo, sen konsidero de la ortografio, nek de la diferencoj, kiuj povas ekzisti ene de unu ŝtato inter la anoj de diversaj provincoj, aŭ inter individuoj. [...] Bedaŭrinde, Zamenhof neniam donis precizajn regulojn por esperantigi etnolingvajn vortojn. Oni vidis, ke la ĉi-supra 15a regulo de la Fundamento estas tre malpreciza kaj malfermas la pordon al ĉiuj fantaziaĵoj. Reguloj pli-malpli precizaj estis eble en la menso de Zamenhof, kaj li aplikis ilin nekonscie, sed li ne skribis ilin en leĝofara formo. Ĝuste ilin mi volas retrovi, eĉ parte, esplorante la zamenhofan leksikon. La PIV skribas <<Esperanto praktike kombinas en siaj vortoj la grafismon kun la fonetismo>> (p. 302). Jes, sed bedaŭrinde ne tre regule. Kiel oni vidos, la esperantaj zamenhofaj vortoj respeguligas pli ofte la grafismon de la nacilingva etimo, ol ĝian fonetismon."

La libreto enhavas amasojn da ekzemploj. Amike, jc

Eble estu King-Kongo[redakti fonton]

En la angla kaj en la originala filmo la simiego1 nomiĝas Kong. Certe ĝi nomiĝas ankaŭ King Kong, sed la King estas aldonaĵo. Tial verŝajne ankaŭ en Esperanto oni apartigu la du partojn de la nomo, do oni uzu dividstrekon: King-Kongo aŭ nur Kongo. Ial la grupo -ngk- malpli ĝenas min, kiam oni intermetas dividstrekon. Lingvano 07:45, 9. Maj 2005 (UTC)

1 Ĝi pli similas al gorilo ol al ĉimpanzo, certe, sed ĉu ĝi efektive estas gorilo? Ĝi ne havas la dentojn de gorilo, ekzemple. Ĉu oni nomas ĝin gorilla en la originala filmo, aŭ nur ape?

Skribu laŭplaĉe. Oni ja rajtas skribi "Los-Anĝeleso" k.s. Sed min, kiun ne ĝenas la unuvorta skribo, bv permesi skribi ĝin tiel. Simile al "Novjorko" = "Nov-Jorko" (kvankam nov estas signifhava esperantero, malkiel *king). Kingkonge via, jc

Tamen, ĉu oni kelkfoje ellasas la unuan parton de tiuj nomoj kaj nomas la urbojn nur Anĝeleso kaj Jorko? Mi pensas, ke ne, do la komparo ne estas tute rekta. (Cetere, aliaj ekzemploj estas Sri-LankoSrilanko, kaj Sent-Heleno, se oni ne preferas Sankta-Heleno. Mi pensas, ke mi emas preferi dividstrekon en tiaj vortoj. Ekzemple, Sansalvadoro ne estus tre bela, laŭ mia gusto.) Cirkulis onidiroj, ke la nova filmo havos la unuvortan titolon Kong kun la subtitolo The 8th Wonder of the World. Se tio realiĝus, ĉu vi plu insistus pri Kingkongo en Esperanto? (Pli novaj priskriboj tamen nomas la filmon King Kong, sed anglalingvaj priskriboj de la filmo ĝenerale nomas la simiegon Kong.) Lingvano 16:22, 9. Maj 2005 (UTC)

Pri la nova filmo mi fajfas. Kingkongo por mi estas jam reale ekzistanta mito. Cetere, ne diru, ke vi preferas skribi "Hong-Kongo" kaj "Bang-Koko". Kial do? - jc

Mi ja ne diras tion. Mi diras, ke la simiego nomiĝas Kong, kaj estas strange esperantigi tion per Kingkongo. Mi klopodos korekti la artikolon ... Lingvano 09:04, 10. Maj 2005 (UTC)

[[ginkgo] jam iĝis ginko Narvalo 09:25, 10. Maj 2005 (UTC)

Mi esperantigas ne "Kong" (kio cetere donus homoniman "Kongo"), sed "King Kong", ĉar tiel oni konas kaj nomas ĉie la simiegon. Mi neniam aŭdis diri nur "Kong"; ĉi-rilate apenaŭ gravas, kion diras la dialogoj mem de la unua versio de la filmo, ĉar intertempe Kingkongo sendependiĝis de ĝi kaj plene vivas kiel nova mito de la 20a jarcento, simile al Tarzano, DrakuloFrankenŝtejno. Ĝuste en ĉi lasta kazo, "Frankenŝtejno" estis la nomo de la kreinto, kaj la monstro, el la romano, estis ja "la monstro de Frankenŝtejno", tamen poste ĉi tiu nomo transiris al la monstro mem (samkiel la zamenhofa pseŭdonomo Esperanto iĝis poste la nomo de la lingvo). Kaj jen du hajkoj pri nia kara amiko:

"Heroeco"

Pasie, longe

kaj ĝis la fin' rezisti:

morti kingkonge.


"Ami kinon"

Kingkonga amo

kaj ĉarmo frankenŝtejna:

perfekta dramo.


Amike, jc

Dankon pro la hajkoj, kaj mi konsentas plejparte kun tio, kion vi ĵus skribis. Kiam oni parolas en kunteksto ekster la originala filmo, oni verŝajne ne dirus nur Kong. Pri Frankenŝtejno, nu, malkleraj homoj, speciale infanoj, kiuj malfacile komprenas la esencon de la mito, kiu rilatas al timo pri gravedeco kaj akuŝado, aplikas tiun vorton senpense al la monstro, sed la kreinto de la monstro estas esenca parto de la mito, eĉ se oni pensas pri modifitaj versioj, en kiuj la kreado estas pli teknika kaj malpli biologia, do oni bezonas nomon por la kreinto. Ĉu iu, kiu konas la miton, parolus pri 'Frankenŝtejno' kaj la 'la kreinto de Frankenŝtejno'? Mi supozas, ke ne. Kompreneble, estas logike, ke la monstro, kiel filo de sia kreinto, havu la saman familian nomon, sed la nomo apartenas unuavice al la sciencisto, kiu entreprenas teruran/tabuan agon de kreado. Lingvano 16:14, 10. Maj 2005 (UTC)

Gingko, Bankoko, Hongkongo kaj King Kong[redakti fonton]

Mi pensas ke ekzemplo de ginko el gingko, Bankoko el Bangkok kaj Honkongo el Hongkongo ne taŭgas al King Kong, ĉar tiuj vortoj devenas de lingvoj kiuj ne uzas latinan alfabeton kaj, ekzemple ginko estas transkribo de nekonata vorto al mi same kiel gingko. Sed King Kong estas angla vorto, kaj la angla uzas (strange kaj siamaniere) la latinan alfabeton! Roberto 16:20, 10. Maj 2005 (UTC)

Victor kaj Monster Frankenstein[redakti fonton]

Estas vere ke Mary Shelley ne mencias iun nomon de la monstro de F.; aliflanke, en la originalaj eldonoj ŝi eĉ ne menciis sian propran nomon (kvankam ŝia edzo ja menciis sian, kiel verkinto de la antaŭparolo); kaj kiun familian nomon la monstro fakte havus? Lia sola patro, aŭ io simila, ja fakte estis la diabla Victor Frankenstein (kiu, laŭ mia impreso de la libro, estas aliflanke la vera monstro, kvankam ne tiel nomita...) Gunnar Gällmo 17:53, 10. Maj 2005 (UTC)

ne angla[redakti fonton]

"King Kong" ne estas angla nomo, sed neanglaĵo imitanta orientazian nomon ene de anglalingva filmo. Tial mi de la komenco dubis, ĉu vere ĉi-kaze "King" egalas al "king" (reĝo), aŭ ĉu temas plene aŭ parte pri koincido. Tutsame kiel "Frankenstein" ne estas angla nomo, kvankam ĝi aperas en anglalingva romano; simile, klingonaj nomoj ne estas anglalingvaj, eĉ se ili devenas de anglalingva filmo (ili estas same inventitaj kiel la nomo de la simiego).

Koncerne Frankenŝtejnon, eble oni movu tien tiun parton de la diskuto. En Hispanujo, se vi parolas pri Frankenŝtejno, oni tuj pensas pri la monstro, ne pri Viktor. Nur legintoj de la romano pensus alie, ĉar la usonaj filmoj bedaŭrinde perfortis kaj distordis la miton. Mi ŝatus scii, kio okazas en aliaj landoj. - jc

Kial? Ĉiuokaze, mi bedaŭrinde ne povas helpi vin. Mi legis la romanon, sed mi neniam spektis filmon pri Frankenŝtejno, kvankam mi legis iom da kritikoj pri la pli bonaj filmoj en tiu ĝenro. Mi ĝenerale ne konversacias kun malkleruloj, do mi ne scias, kion ili pensas. Kial mi interesiĝu pri tio? En Vikipedio oni supozeble volas skribi pri la romano kaj ne pri ies malĝustaj ideoj pro malbonaj filmoj, ĉu ne? Ekzistas aliaj retaj projektoj por dokumenti popolajn ideojn, ekzemple, en la angla, http://www.urbandictionary.com/, kiu donas mirindan fenestron en la popolan pensadon, se oni volas okupiĝi pri tio. Tamen, tiaj temoj ne taŭgas por Vikipedio, laŭ mi. Lingvano 08:33, 11. Maj 2005 (UTC)

Tamen Frankenŝtejno ne estas nur la romana rolulo. Ankaŭ la filmoj kunkreis lin, aŭ almenaŭ alian Frankenŝtejnon. Same pri Drakulo. Kiel dirite, ili ja estas modernaj mitoj. - jc

Kaj pro influo el Drakulo, Holivudo translokigis Frankenŝtejnon al Transilvanio - regiono eĉ ne menciita en la libro; ĉu oni devis reuzi la kulizojn? Lokon en mia koro tamen havas "Young Frankenstein" de Mel Brook, kiu parodias la tutan kaĉon - kaj fakte legis la libron, ŝajnas.

Sed ekde hodiaŭ F. jam havas propran artikolon, kaj la diskuto povas kontinui tie. Gunnar Gällmo 13:47, 11. Maj 2005 (UTC)

Mi esperas, ke ĝi ne devas 'kontinui' por ĉiuj partoprenantoj, ĉar eble iuj el ili havas ion pli gravan por fari. Lingvano 14:07, 11. Maj 2005 (UTC)