Kingstaŭno
Aspekto
| Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kingstono. |

| Kingstaŭno | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | VC0100 | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 24 518 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 5 004 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 13° 10′ N, 61° 14′ U (mapo)13.166666666667-61.233333333333Koordinatoj: 13° 10′ N, 61° 14′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 1 m [+] | ||||
| Areo | 4,9 km² ( 490 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||


Kingstaŭno (angle Kingstown) estas ĉefurbo kaj havenurbo de Sankta Vincento kaj Grenadinoj. La loknomo signifas: reĝo-urbo.
Situo kaj klimato
[redakti | redakti fonton]La ĉefurbo situas inter maro kaj vulkanaj montetoj 182 m-ojn altaj. Kingstaŭno apartenas al la tropika zono, la averaĝa temperaturo estas 24.5 Celsiusa, la pluvo estas jare po 1100 mm (precipe inter majo kaj novembro.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kolombo malkovris la insulon en 1493. La urbo fondiĝis en la 18-a jarcento. La insulo apartenis al la britoj inter 1783-1979. Nuntempe loĝas en Kingstaŭno 24500 homoj.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La plej grava estas la haveno, kie oni eksportas bananon, kokoson, sukeron, kotonon kaj similajn. La flughaveno povas akcepti nur lokajn malgrandajn maŝinojn. La montoj baras konstruadon de bonaj vojoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Botanika ĝardeno de 1763
- fortikaĵo nomata Charlotte de 1873
- katedralo omaĝe al Sankta Georgo el la 19-a jarcento
- katedralo omaĝe al Dipatrino (Maria) de 1935
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj franca Vikipedioj




