Saltu al enhavo

Sankta Vincento kaj la Grenadinoj

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Vincento kaj Grenadinoj)
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj
Saint Vincent and the Grenadines

Detaloj blazono
Nacia himno: Saint Vincent, Land so beautiful
Komunuma reĝlando
lando
suverena ŝtato (–)
insula lando
insulara lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kingstaŭno
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, Vincentian Creole
Loĝantaro 109 897 (2017)
Horzono UTC-04:00
Interreta domajno .vc
Landokodo VCT
Telefona kodo +1784
Plej alta punkto La Soufrière
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio
Ŝtatestro Reĝo Karlo la 3-a (ekde 2022)
Stanley John (guberniestrino, ekde 2026)
Ĉefministro Godwin Friday (ekde 2025)
Ekonomio
Valuto orientkaribia dolaro

AkvejoKaribio

Koordinatoj13° 0′ 50″ N, 61° 13′ 47″ U (mapo)13.0139-61.2296
Plej alta punktoLa Soufrière [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
- malaltecom [+]
Akvokolektejo389 km² (38 900 ha) [+]
Areo389 km² (38 900 ha) [+]
Loĝantaro109 897 [+] (2017)
HorzonoUTC-04:00, America/St_Vincent [+]

Sankta Vincento kaj la Grenadinoj (Sankta Vincento kaj la Grenadinoj)
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj (Sankta Vincento kaj la Grenadinoj)
DEC
Map
Sankta Vincento kaj la Grenadinoj

Vikimedia Komunejo:  Saint Vincent and the Grenadines [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Sankta Vincento kaj Grenadinoj estas insularo kaj suverena ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, do situas en la Kariba Maro.

Ĝenerala informo

[redakti | redakti fonton]
  • Landkodo: VC.
  • E-nomo: Sankta Vincento kaj Grenadinoj respektive Sankta Vincento kaj la Grenadinoj.[1]
  • Nacia nomo: Saint Vincent and the Grenadines.
  • Areo: 389 kv.km.
  • Ĉefurbo: Kingstaŭno (28 mil).
  • Loĝantaro: 112 mil (1995).
  • Ŝtata lingvo: angla.
  • Pokapa GNP: 2.280 $.
  • Ŝtatiĝo: La ŝtato ekestis la 27-an de oktobro 1979 post epoko de brita koloniado.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
  • La plej granda insulo de la ŝtato nomiĝas Sankta Vincento (d:Q379656) kaj ĝis nun ne havas vikipedian artikolon en Esperanto.
  • Sude de ĝi situas la Grenadinoj, insularo en la suda Karibio, kun
  • Union, la plej granda insulo en la Grenadinoj kaj
  • Bequia, dua plej granda insulo en la Grenadinoj

La politika sistemo estas konstitucia monarkio kaj la ŝtatestro estas la Brita reĝino.

La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Sankta Vincento kaj la Grenadinoj de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, nome la ŝtatestro de Sankta Vincento kaj la Grenadinoj. Ekde 2022 la reĝo de Sankta Vincento kaj la Grenadinoj estas Karlo la 3-a.

La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron.

Ekstera politiko

[redakti | redakti fonton]

Sankta Vincento kaj la Grenadinoj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano. En la momento de sendependiĝo de la antaŭa kolonia Brita Imperio la nova ŝtato en 1979 ankaŭ membriĝis en la Komunumo de Nacioj, forte dominita de Britio. La fakto ke la brita monarko daŭre estas la ŝtatestro de la karibia ŝtato estas nur unu el multaj simboloj pri la forta ligiĝo al la antaŭa kolonia potenco.

Krome la insulara ŝtato membras (laŭ alfabeta ordo) en:

Estas aparta artikolo pri Sankta Vincento kaj la Grenadinoj en la Olimpikoj, sportista teamo de Sankta Vincento kaj la Grenadinoj kreita en 1988.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vidu la diskutpaĝajn notojn.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]