Preĝejo Sankta Jakobo (Mühlhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
urba biblioteko de Mühlhausen en la Jakoba preĝejo
panoramo de la interno

Preĝejo Sankta Jakobo (germane: Jakobikirche) estas gotika kirko ŝanĝita je biblioteko en la 2000-a jaroj. Ĝi situas en la urbocentro de Mühlhausen en Turingio, Germanujo, proksime de Lentze-placo, ankoraŭ ene de la urbomurara ĉirkaŭfortikaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kirko iĝis paroĥa en 1296 estante filia al la centra Maria kirko. Dum restaŭradoj en la 1990-a jaroj evidentiĝis ke samloke en la 11-a jarcento estis estanta jam antaŭula halo-kirketo okcidente pligrandigita per turo en la 12-a jarcento. Ĉirkaŭ ĝi troviĝis tombejo: tio kredigas onin ke komence temis pri memstara paroĥujo perdonta la sendependecon en la 13-a jarcento.[1]

Paŝo post paŝo la malnova konstruaĵo estis modernigata. La ĥorejo kun du flankoj pli internen enŝovitaj ricevis volbon post 1250 kaj la longa centra navo kun tri navoj konstruiĝis ekde 1307. Ankaŭ ĉi tiu parto ricevis volbon, en 1335. Enskribo ĝis nun fiere anoncas la finfaro en la 1386-a jaro.[2] En 1418 estis finita ankaŭ la turo-paro. Kiam inter 1523 kaj 1525 la eksa cisterciano kaj ribelestro Heinrich Pfeiffer kun Thomas Müntzer incitis la enloĝantaron la Jakoba urbokvartalo centris ĉar ĉi tie loĝis multaj neriĉuloj. Dum ikonoklasmo reformacia la kirko de Jakobo servis kiel stokejo de artaĵoj kaj liturgiaĵoj barbare forigitaj el aliaj kirkoj de Mühlhausen. El ili oni deponis la plej valorojn en la turaj ĉambroj dume multaj lignaj kaj sanktaj statuoj de sanktuloj suferis demoliĝon antaŭkirke.[3] Dum la batalo de Frankenhausen la sonoriloj sturme sonoris. La tiam nekorekte uzita sonorilo poste estis transportita je Mario-kirko kaj fandita en 1568 por produkti aliajn sonorilojn. En 1698 ĝia materialo estis fajrege damaĝita.[4]

Post la incendio de 1559 uzo liturgia maloftis kaj en 1592 terenfalis pilastrego kaj volbaĵo. Rekonstruo venis en 1596/97, nun en formo de platplafona halokirko. Inter 1732 kaj 1735 la longa navo regajnis la iaman altecon kaj la meblaro iĝis baroka kun ambona altaro.[5] Tamen diserva utiligo raris ĉiutempe post Reformacio. En aŭgusto 1813 la tuto servis al romkatolikaj soldatoj francaj kaj germanlingvaj katolikoj kiel kunvenejo. Tio post la neniiĝo de la Reĝlando Vestfalio samjare ne plu validis.[6] En 1826 aŭ 1831 venis la profanado. Sed la urbaj politikistoj eĉ tiam ne konsentis ke ĝi estu uzata fare de katolikoj. Nur anoj la nacikatoliko Johannes Ronge rajtis kolektiĝi por edifaj momentoj.[7] Restauradlaboroj estis ĉ. 1860 kio ebligis la okazigon de neĉefaj diversoj protestantismaj.[8] En 1937 la nazioj intencis ŝanĝi la kirkon je nacisocialisma konsekrohalo. Kvankam ties nerealiĝo oni forigis la benkaron kaj ŝanĝis la tuton je deponejo. Ankaŭ dum GDR-tempoj tiu ĉi funkcio restis kun intertempa penso uzi ĝin kiel kulturan okazigejon. La pensoj ne sekvigis konkretajn sekuriglaborojn. Post longa kaduko, kiu danĝerigis la turo-statikon, realiĝis en 1992 (norda turo) kaj inter 1994 kaj 1995 (suda turo) la necesaj savo-laboroj. Oni ja forigis la galeriojn kun la orgenfasado kaj la ambonaltaron kaj interesiĝis pri dokumentado de arkeologiaj spuroj. Poste oni faris ŝtalskeletaĵon kun betone fortikigitaj plafonoj por povi enmeti la multe pezantan libraron de la urba biblioteko. Ĝia inaŭguro eblis en la 2004-a jaro.

Sonoriloj[redakti | redakti fonton]

Nordture troviĝas ankoraŭ tri sonoriloj; de ili la plej malgranda datumas de la 13-a jarcento. Inter 1980 kaj 2000 ĝi estis je la eksa kaj nun muzea Franciskana preĝejo. La dua sonorilo mezepoka (14-a jarcento) estis destinita je fandiĝo por armilfarado dum la Dua mondmilito. Ĝi revenis netuŝita kaj troviĝis ekde 1962 je Mario-kirko. De 1988 ĝi admireblis en la transepto de Blazio-kirko antaŭ ol povi reveni hejmen en la 2000-a jaro. Por kompletigi ilin oni muldis en 2001 en Lauchhammer trian sonorilon financitan de la ĝemelurbo Münster.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. informoj prikirkaj sur la urba paĝaro
  2. pri la kirko sur la paĝaro de la amikara societo de Jakobo-kirko
  3. Thomas T. Müller: Geköpfte Heilige – Ikonoklasmus im Kontext des Bauernkriegs (=Quellen und Forschungen zu Thüringen im Zeitalter der Reformation, 12), Göttingen 2019, p. 91–114, konkrete p. 101–102
  4. historio de la iamaj sonoriloj de Jakobo-preĝejo ĉe Jutubo
  5. Collin Klostermeier: "Gotische Bücherstube – Umnutzung der Jakobikirche in Mühlhausen zur Bibliothek."
  6. J. M. Claessen, Andreas Räß, Nikolaus von Weis: Beiträge zur Kirchengeschichte des 19. Jahrhunderts in Deutschland oder über die neuesten kirchlichen Verhältnisse daselbst, Kollmann, Augsburg 1835, p. 46–47
  7. "Der katholische Hausfreund" (eldonis Anton Westermayer), volumo 4, numero 6/1849, p. 96
  8. Heinrich Otte: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Kreise Zeitz, Langensalza, Weißenfels, Mühlhausen und Sangerhausen, 1/1883, p. 84

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.20773055555610.452972222222