Muzeo pri la Kamparana ribelo (Mühlhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La muzeo en eksa franciskana kirko.

La Muzeo pri la Kamparana ribelo (germane: Bauernkriegsmuseum Kornmarktkirche) troviĝas en Mühlhausen, Kornmarkt.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La iama Kirko Sankta Kruco ĉe la grenbazaro konstruitis en la 2-a duono de la 13-a jarcento kun enkorpigo de antaŭula konstruaĵo romanikstila fare de franciskanoj; la turo alkonstruitis je la komenco de la 15-a jarcento en la angulo inter ĉefa navo kaj altarejo. Ekde 1802 la konstruaĵo servis al diversaj profanaj uzoj antaŭ la finfina muzea uzo post profunda restaŭrado (1973-75).

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Dum la Kamparana milito en Germanujo la Franciskana kirko de Mühlhausen estis unu el la ĉefaj agadlokoj. Tie ĉi kolektiĝis la ribeluloj kaj gisis siajn pafilegojn. La hala interno gastigas daŭran ekspozicion pri la Kamparana milito kun fokuso pri la eventoj en Meza Germanio kaj Mühlhausen - pro tio ties titolo "Mühlhausen 1525".

Unue oni prezentas la antaŭhistorion de la ribeloj kaj la socion de ĉ. 1500 je la malkrepusko de la Moderna epoko estantan plena de maltrankvilo. Antaŭkondiĉoj kaj intrigo de la milito kun ĝia kulmino en la batalo de Frankenhausen, la sekvoj kaj la rememorigo ĉe ĉiuj postaj generacioj estas la ĉefaj sekcioj. Kongruas la diversaj sekcioj al kronologia tabelo projekciita sur la muropartoj. Gravas same kiel la prezento de la eventoj la dokumentado pri la konsekvencoj por la tuta socio kaj la evoluo de la ŝtatoj en Moderna epoko.

Ĉiujare okazas kroma speciala ekspozicio kun certa enhava konekto al la Kamparana milito. Simila elmontrado troviĝas en Böblingen. Krome estas ekde 1991 kariljono en la turo de la preĝejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kamparanmilita Rondpentraĵego (Bad Frankenhausen)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 119

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la muzeo. Arkivigite je 2015-04-27 per la retarkivo Wayback Machine