Urbodomo de Mühlhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Mühlhausen
urbodomo
Rathaus [+]

LandoGermanio
RegionoTuringio
SituoMühlhausen
- koordinatoj51° 12′ 32″ N, 10° 27′ 22″ O (mapo)51.208910.4561Koordinatoj: 51° 12′ 32″ N, 10° 27′ 22″ O (mapo)

Urbodomo de Mühlhausen (Turingio)
Urbodomo de Mühlhausen (Turingio)
DEC
Urbodomo de Mühlhausen
Urbodomo de Mühlhausen
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Urbodomo de Mühlhausen
Vikimedia Komunejo:  Rathaus Mühlhausen/Thüringen [+]
vdr

La Urbodomo de Mühlhausen (germane Mühlhäuser Rathaus) troviĝas inter Malsupra kaj Supra foirejo en Mühlhausen (Turingio), Germanujo, parte supre de la roja ujo de Schwemmnotte. Korte ankoraŭ estas restaĵoj de la mezepoka ĉevalejo. La plej malnova ero de ĝi rekoneblas ĉe la gotika orgiva arko ĉe strato Ratsstraße.

Suda alo, renesance
Ponto domerunuiga
Salonego fotita ĉ. 1930

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej malnovaj urbaj sigeloj datumas de 1260 kaj 1278. La urbodomo mem menciitis unuafoje dokuemnte den 1310. Ekde 1250 la urbo havis propran justicprivilegion. La domo unue servis kiel monfarejo kaj arĥivejo de la regna urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa gotika kerno, kies konstruiĝo ekis post la sturmpreno de la reĝa vojaĝsidejo en 1256, servis ĝis la fino de la gildodevigo kiel bazarejo (kp. por pano Brotlaube kaj por viando Fleischhalle ĉe Supra foirejo). En la malsupra etaĝo de la gotika domo estis kapelo kiu nuntempe estas civila registrejo. Komence de la 14-a jarcento estiĝis ĉe la uesta flanko gotika alkonstruitaĵo. La urbodoma halo en la supra etaĝo pilongigitis kaj apude estiĝis la ĉambrego Große Ratsstube. Tiu ĉi estas riĉe ornamita. La ligna septovando en la direkto de la salonego havas malfrugotikan pentradon dume la aliajn murojn plibeligas renesancaj pentraĵoj. La okcidenta flanko montras bildigon de sociaj klasoj de la Sankta Romia Imperio. Tie legeblas la jardato 1572. Ĉe la ligna pordo estas pluraj enskribaĵoj kun la jardato 1571. La salonego havas pentritan barelvolbon el la 17-a jarcento tie ankaŭ estas relikto de GDR-historia falsado: la bildo de 1960 Thomas Müntzer setzt den Ewigen Rat ein de la artisto Wilhelm Otto Pitthan montras scenon de radikdemokratia t.n. Porĉiama konsilio. Thomas Müntzer fondis ĝin en la 17.3.1525 en la Mario-kirko.

Ĉ. la mezo de la 16-a jarcento la kernkonstruitaĵero eosten plilongigitis. Krom la salonego instalitis kancelario (ĉ. 1570) kaj la Arĝenta ĉambro. Je la fino de la 16-a jarcento estiĝis la alo suda. La portalo renesanca (1596) de la suda alo servas hodiaŭ kiel ĉefenirejo. Ekde 1614 estas en la suda alo la Arĥivo regno-urba. Kelkajn jarojn pli malfrue starigitis norde de la centro memstara dometo. Ankaŭ la trietaĝa norda alo havas renesancportalon dekoraciitan (1606). Je la krepusko de la 17-a jarcento konstruitis ueste alia muraĵo (uesta alo).

La lasta pligrandigo estis je la komenco de la 18-a jarcento ĉe la norda flanko de la kerno. Tiu ĉi domo gastigas la urbodoman kelon. En 1874 la norda alo unuigitis per promenejo en la dua etaĝo kun la kerno. En 1912/13 aranĝitis sudale nova ŝtuparo.

Arĥivo[redakti | redakti fonton]

La arĥivo en la intera etaĝo de la suda alo disponas pri tre bone konserviĝinta komplekso el la komenco de la 17-a jarcento. Ĝi dokumentas relative komplete la administradon urban kaj ties rilatojn al germanaj reĝoj ekde la 14-a jarcento. Itner la dokumentaro estas ankaŭ la fama Mühlhäusen-a leĝarlibro laŭ la jura stato enregna de ĉ. 1220.

Similaj domoj[redakti | redakti fonton]

Simile al la trans torento konstruita urbodomo de Mŭhlhausen ankaŭ la supre de iama urbopordego starigita urbodomo de Warburg kaj la ponta urbodomo de Bamberg kompromisrolludis politike inter du juraj teritoria komunumoj. En Mühlhausen tiel peritis inter du diversaj foiryonoj, en Bamberg inter la sekulara kaj la eklezia kvartaloj kaj en Warburg inter du iam memstaraj urboj Warburg-Altstadt kiu Warburg-Neustadt, kiuj ne antaŭ 1436 kunfandiĝis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Badstübner: Das alte Mühlhausen. Kunstgeschichte einer mittelalterlichen Stadt, Koehler & Amelang, Lepsiok 1989, ISBN 3-7338-0055-9, p. 58 ss.
  • Das Rathaus zu Mühlhausen in Thüringen. Beiträge zur Bau- und Kunstgeschichte, eldonis Mühlhäuser Geschichts- und Denkmalpflegeverein, 2000

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]