Teritoria komunumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Teritoria komunumo estas ĉiu administracia partigaĵo sub la nivelo de la Ŝtato (Ŝtato-nacio kiel Francio, aŭ Ŝtato-multnacio kaj Federacia Ŝtato kiel Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Germanio) kondiĉe ke tiu administracia partigaĵo estu regata de balotita pridiskuta asembleo aparta de la Ŝtato : municipoj, urbaj komunumoj, distriktoj, , francaj departementoj, belgaj provincoj, regionoj.

Ĝenerale, la subŝtatoj kaj la konsistigaj nacioj (en Unuiĝinta Reĝlando), aŭ la hispanaj aŭtonomaj komunumoj ne estas konsiderataj kiel teritoriaj komunumoj, sed oni povus kvalifiki ilin per komunumo sui generis ; en Francio, nur Nov-Kaledonio estas komparebla al federacia Ŝtato (aŭ al konsistiga nacio) : tiel, la teritoriaj komunumoj kaj la komunumo sui generis de Nov-Kaledonio konsistigas la francan respublikon (t.e. la landon).

La usonanglaj landoj parolas pri la teritoriaj komunumoj per la termino « local government » se temas pri teritoria aŭtoritato (eĉ se temas pri loka asembleo aparta de la nacia aŭ federacia registaro) kaj pri « local government area » se temas pri la teritorio mem.