Brauhaus zum Löwen (Mühlhausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brauhaus zum Löwen
bierfarejogastejo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Germanio
vdr

Brauhaus zum Löwen situas en la eksa Apoteko ĉe la leono (germane: Löwenapotheke am Kornmarkt) en Mühlhausen (Turingio), Germanujo (Feichtaer Straße 2-4) kiu konstruiĝis inter 1707 kaj 1713. La antaŭula konstruaĵo fajrege detruiĝis originante el la dua duono de la 16-a jarcento. Ĝi longegan tempon estis apoteko. Sed nuntempe temas pri la ununura aktiva bierfarejo en tuta Mühlhausen; apudas hotelo.

Doma historio[redakti | redakti fonton]

Estis en la 12-a jarcento Mühlhausen ankoraŭ dumvojaĝa rezidejo por la imperiestroj. La interna korto kaj frugotika volbokelo ja havas eĉ hodiaŭ spurojn el tiu epoko. Alia parto doma datumas el la komenco de la 16-a jarcento. Dum la incendio de ĉe Kornmarkt (greno-foirejo) en majo 1707 ĉio estis ege damaĝita. La nuna domo kun la kurbitaj andreaj krucoj sur malnovaj fundamentoj nove naskiĝis inter 1707 kaj 1712; ĝi servu kiel farma bieno. Ĝis 1780 tenadis ĝin diversaj altrangaj familioj. La munkenano Johann Christian Klauer akiris ĝin en 1780 kaj aranĝis apotekon ene. Tra multaj generacioj la domo apotekis. Ĝis la 1975-a jaro kiam malfermiĝis surloke fakvendejo pri medicinteknikaĵoj.

Novpretigo bierfarada[redakti | redakti fonton]

En 1992/93 estis restaŭradoj profundaj kaj alidediĉo je bierfarejo kun hotelo ene de nur 150 tagoj. Sume tio kostis 10 milionojn da markoj. En la festotago de ĉieliro 1993 estis inaŭguro de la nova gastejo-bierfarejo. En la antaŭan domon dek tunojn da ŝtalo oni metis. Tiel malnova bierfara tradicio revivigeblis ĉar ĉ. la 1700-a jaro ekzistis jam kvar entreprenoj produktis hordeajn malvaziojn. Bieranoncisto antaŭ Mario-kirko konatigis al oni la vendo- kaj elverŝlokojn.

Gamo produkta[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]