Tourcoing
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tourcoing (stacidomo). |

| Tourcoing · Terkoeje · Toerkonje | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo | |||||
|
la belfrido de la historia komerca ĉambro
| |||||
| komunumo en Francio urbo limurbo | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| Departemento | |||||
| Arondismento | Lille (Rijsel/Rysel) | ||||
| Kantono | Tourcoing-1 kaj -2 | ||||
| Antaŭa regiono | |||||
| Historia pejzaĝo | Franca Flandrio | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 59599 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 59200 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Politiko | |||||
| Urbestro | Didier Droart (aktuale) | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 98 772 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 6 502 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 50° 43′ N, 3° 10′ O (mapo)50.72253.1602777777778Koordinatoj: 50° 43′ N, 3° 10′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 24 m [+] | ||||
| Areo | 15,19 km² (1 519 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Tourcoing - jen france, prononco laŭ sistemo IFA tuʁ.kwɛ̃ (
aŭskulti), origine okcidentflandre Terkoeje kaj nederlandlingve Toerkonje, prononco [tu:rKONje] respektive laŭ sistemo IFA tuːrˈkɔnjə, pikarde Tourco - estas grava komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. La ĉirkaŭurbo de Lilo / Lille situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2023 en la komunumo vivis 98 772 loĝantoj sur areo de 15,19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 502 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel). Ĝi estas la ĉefurbo de du kantonoj, kaj siajn loĝantojn oni kutime nomigas tourquennois(es) en la franca.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Tourcoing havas preskaŭ cent mil loĝantojn, kaj situas ĉe la landlimo inter Francio kaj Belgio. Kune kun siaj du najbaroj, Lilo kaj Roubaix, ĝi konsistigas vastan urbaron, al kiu oni kelkfoje aldonas Mouscron.
La urbo situas sur la granda ebenaĵo de Flandrio.

Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La urbo restas fama pro la escepta ekonomia kresko, kiun ĝi spertis dum la Industria revolucio de la 19-a jarcento, precipe danke al teksaĵoj.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Inter la partneraj urboj estas
la urbodistrikto Mitte de Berlino en Germanio
Biella, Piemonto, Italio
Bottrop, Nordrejn-Vestfalio, Germanio
Jastrzębie-Zdrój (ĝis 1922 germane Bad Königsdorff-Jastrzemb), Pollando
la urbodistrikto Partizanskij (Партызанскі) de Minsko en Belorusio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Komunumoj de Nord
- Listo de urboj de Francio
- Tourcoing (stacidomo)
- Bourgogne (metroo de Lillo)
- Carliers (metroo de Lillo)
- CH Dron (metroo de Lillo)
- Colbert (metroo de Lillo)
- Gare de Tourcoing (metroo de Lillo)
- Mercure (metroo de Lillo)
- Phalempins (metroo de Lillo)
- Pont de Neuville (metroo de Lillo)
- Tourcoing - Centre (metroo de Lillo)





