Ludgero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Ludgero

Ludgero (n. ĉ. 742 ĉe Utreĥto; m. 26-an de marto 809 ĉe Billerbeck) estis misiisto, fondinto de la monaĥejo Werden samkiel de la monaĥejo S-ta Ludgero en Helmstedt, abato en Werden kaj unua episkopo de Monastero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Statuo ĉe Haltern kun S-ta Ludgero kaj la akompana ansero

Pri la frisa misiisto kaj monaĵejo-fondinto raportas unue la vivopriskriboj pri Ludgero (frise: Liudger, latine: Ludgerus) (Liudgervita Altfrids, Vita Liudgeri secunda, Vita tertia k.a.), poste la fruaj dokumentoj de Werden, finfine mezepokaj kaj frunovepokaj historiistoj, kiuj tamen kompare kun la supre nomitaj fonoj alportas nenion novan. El la tradiciita rezultas:

La friso Ludgero naskiĝis ĉ. 742 ĉe Utreĥto. Li estis la filo de kristanaj gepatroj (Thiadgrim kaj Liafburg) kaj membro de renoma kaj vaste disbranĉita frisa nobelargento. Jam frue destinita por klerika kariero Ludgero troviĝas inter 756 kaj 767 kiel lernanto ĉe la katedralolernejo de Utreĥto (Martino-Kolegiato). Ĉi tie la misiisto Gregoro de Utreĥto († 775) instruis al li kiel teologia baza edukaĵo la fakojn de la artes liberales, la „sep liberaj artoj“. Por kompletigo de siaj studoj Ludgero vojaĝis en 767 al York al la katedralolernejo de la erudito Alkuino (730–804). Tie ĉefepiskopo Etelberto de York ankoraŭ samjare ordinis Ludgeron diakono. Interrompate de stacio en Utreĥto (768/769) Ludgero restis ĝis meze de 772 en Anglio. Konfliktoj inter angloj kaj frisoj devigis lin reveni al la Martino-Kolegiato en Utreĥto, kiun li denove forlasis nur post la morto de Gregoro (775). Memore al sia Utreĥta tempo Ludgero verkis baldaŭ post la morto de sia instruisto vivopriskribon pri Gregoro, la Vita Gregorii.

Unua misio irigis Ludgeron al Deventer, kie li 775/776 starigis sur la tombejon de la frisomisiisto Lebuin († 773) novan preĝejon. En 776 li komencis misii la frisojn. En la frisa Ostergau Ludgero misiis post sia ordinado en Kolonjo (7-a de julio 777), tamen interrrompite per la ribelo de la saksoj sub Widukind (784). Ludgero tiam pilgrimis al Romo (784) kaj Montecassino (784/785–787). Post lia reveno al Frislando la reĝo de la frankoj Karolo la Granda (768–814) nomumis Ludgeron misiestro por meza Frisio (787), krome li komisiis lin per la estrado kaj posedado de la Petro-Monaĥejo en Lothusa (Leuze). La frisomisio samtempas kun la vojaĝo de Ludgero al Helgoland (ĉ. 791). Eble la ribelo de skasoj kaj frisoj en 792 instigis Karolon la Grandan, transdoni a Ludgero la mieiestron en la okcidenta Saksio. Sekvatempe proksime de Monastero kaj la tie en 793 de Ludgero fondita kanonika kolegiato ekestis misio-episkopejo kun vasta sistemo de parokoj. En Nottuln konstruigis preĝejon kaj eble prosperigus tie komunumon de monaĥinoj.

Ludgero-Baziliko en Essen-Werden. La tombejo de Ludgero estas en la kripto en la malfono

Tiutempe verŝajne maturiĝis la planoj de Ludgero, mem fondi klerikan komunumon monaĥan. El Romo li eble ricevus por tio relikvojn Salvatoran, Marian kaj apostolajn. Sed la unuaj klopodoj fondi monaĥejon (en Wierum, en Wichmond, ĉe la Erft) fiaskis. Sed la monaĥeja fondado en Werden ĉe la malsupra Ruhr sukcesis. Ludgero, kiu tie ekde 796 sisteme akiris bienojn, longe kaj zorgeme planis ĝin. Ĉ. 800 finfine la friso fondis sur grundo akirita en 799 sian propramonaĥejo en Werden. Samtempe li daŭrigis la elkonstruadon de la ontan episkopejon Monastero: la 30-an de marto 805 la ĉefepiskopo de Kolonjo Hildebold (787–818) ordinis Ludgeron episkopo de Monastero, tiel evidente aneksante la episkopon al la kolonja ekleziprovinco. La lastajn jarojn antaŭ sia morto la episkopo plurfoje travojaĝis sian episkopejon. Dum tia vojaĝo Ludgero mortis la 26-an de marto 809 en Billerbeck. Li venis de Coesfeld , kie li lastan fojon predikis. Survoje inter Coesfeld kaj Billerbeck li lastan fojon benis la Monasterlandon. Tiu loko hodiaŭ nomiĝas Ludgerirast (haltejo de Ludgero). Pasiondimanche 809 li celebris en Billerbeck sian lastan meson. Sekvanokte li mortis en Billerbeck en la rondode siaj fratoj. Sur lia mortejo nun elstaras la prepostopreĝejo St. Ludgerus, ankaŭ nomata Ludgerus-Katedralo. Post lia ekmalvivo en Billerbeck la kadavro estis transigita en la episkopurbon Monastero, kie ĝi estis eksponata. Sekve la deziron de Ludgero oni portis ĝin al Werden, kie oni entombigis en la kripton de la monaĥejo Werden (26. April 809).

Kompare kun la kutima devigmisiigo, parte per fajro kaj glavo, kiun ekz. Karolo la Granda sukcese aplikis, la Ludgera misio estis laŭstile pacema. Alie la teritorioj, kiujn misiigis Karolo la Granda kaj en kiuj sufiĉis plejofte konvinki la regantan princon, Ludero misiis en okcidenta Saksio (la hodiaŭa Vestfalio), teritorio en kiu ekzistis multegaj gentoj sendependaj unu de la alia. Per konvinko kaj predikoj li pligrandigis la kristanan teritorion sen apliki devigajn rimedojn. Dum tio Ludgero kontraŭe al aliaj misiistoj neniam rifuzis perfortajn rimedojn, li kunlaboris. Li elŝteliĝis ja el militagoj, tamen revenis post la konkero de novaj teritorioj. Je la fino de la saksomilitoj li akompanis en 798 Karolon la grandan ankaŭ rekte dum militiro en Minden.

Adorado[redakti | redakti fonton]

Ludgero-Kesto

Adorado de Ludgero en Werden[redakti | redakti fonton]

Ekde 1128 la ostaro de Ludgero unufojon jare estas portata tra Werden. Tiu ĉi solena procesio okazas ĉiufoje la 1-an semajnfinon en septembro. La tombejo de la sanktulo ekde la mezepoko estas celo de pilgrimado.

La Monastera libreto pri la mirakloj de la sankta Ludgero[redakti | redakti fonton]

La adorado de Ludgeroestis multspeca kaj tamen ne tre elstara. La miraklo atribuita al li estas parte kolektitaj en la Vita Liudgeri, sed ankaŭ en la Monastera libreto. Ekz. blinda knabino el Balve en la jaro 864 ĉe la tombejo de Ludgero en la kripto de la monaĥejo Werden laŭdire ricevis sian vidon.

Krom la katedralo kaj kapelo en la Maria-Preĝejo (Ludger-Turo) la Ludgero-Preĝejo en la sudo de la urbo, konstruita de la episkopoj Ludviko la 1-a de Wippra (1169–1173) kaj Hermano la 2-a de Katzenelnbogen (1174–1203), estis centro de Monastera adoro de Ludgero. Verŝajne de la unua pastro de tiu ĉi preĝejo en 1170 verkita ĉ. 1170 Libellus Monasteriensis de miraculis sancti Liudgeri („Monastera libreto pri la mirakloj de la Sankta Ludgero“) priskribas la kulton pri miraklofara kruco kun relikvoj de Ludgero, kiu faris miraklon en la Ludgero-Preĝejo.

La Renkontiĝo de Ludgero kaj Bernlef, Lochem, Gelderlando, Nederlando

La Libellus, verkita en simpla, kelkfoje iomete nekomprenebla latina lingvo intermiksita per germanismoj kaj sekvanta la tradicion laŭ la Vita Liudgeri tertia, priskribas en 17 ĉapitroj cefe la miraklojn kaŭzatajn de Ludgero, kiuj ekskluzive rilatas nur al la kuracado de malsanoj. Precipe temas pri okulmalsanoj, duarangas gambaj malsanoj, sed ankaŭ pri kuracado de frenezo. Eĉ malaperinta knabo povas esti retrovita dank’al Dia kaj Ludgera helpo. La normotipo de la kuracadoj je toi ĉiam samas: La kuracado sekvas post alvoko al Ludgero kaj la promeso iri la Monastero kaj alporti tien, do al la preĝejo kaj mirakliga krucifikso, oferaĵojn. Kuracado do ne sen kompensa servo. (Preskaŭ) ĉiam oni emfazas la veron de la plenumitaj kuracadoj citanta atestanojn, kiuj atente observis la kuracadon. Same oni elstarigas la ateston de Dia farad‘.

Sekvatempe aa „Monastera libreto pri la mirakloj de la sankta Ludgero“ disvolvis preskaŭ neniun efikon. Ankaŭ la Ludgerokulto ne trotaksendas, ĉar jam tiam, fine de la 12-a jarcento, en Monastero kaj ĉirkaŭaĵo pli gravaj pilgrimado, ekz. al Santiago de Compostela, ombrumis ĝin. La konstatebla malpliiĝode la Ludgera adorado en Monastero de la malfrua mezepoko korespondas kun la fakto, ke en la Ludgero-Preĝejo ne estas el tiu ĉi tempo postlasitaj atestoj pri la adorado de la sankta misiisto. Precipe mankas ĉiaj indikoj pri la krucifikso kun la Ludgeraj relikvoj mit den Liudgerreliquien.

Konstruaĵoj nomitaj laŭ Ludgero[redakti | redakti fonton]

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj domoj[redakti | redakti fonton]

  • Ludgeri-Hauptschule (dugrada elementlernejo) en Altenberge
  • Kath. Ludgeri-Grundschule (baza lernejo) en Billerbeck
  • Kath. Ludgerus-Grundschule en Bocholt
  • Ludgerus-Grundschule en Buldern
  • Ludgeri-Grundschule en Coesfeld
  • Liudger-Realschule (reallernejo) en Emsbüren
  • Ludgerusschule, Grundschule en Essen-Werden
  • St. Ludgeri-Schule Realschule Löningen
  • Kath. Ludgerigrundschule en Lüdinghausen
  • Katholischer Kindergarten (infanĝardeno) St. Ludger Lüdinghausen
  • Ludgerischule, Grundschule en Selm

Festotago[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Angenendt, Arnold: Liudger. Missionar, Abt, Bischof im frühen Mittelalter. Münster, Aschendorff 2005. ISBN 3-402-03417-4.
  • Börsting, Heinrich, Borger, Hugo, Elbern, Victor H.: Sankt Liudger 809–1959. Gedenkschrift zum 1150. Todestage des Heiligen, Essen-Werden 1959
  • Bötefür, Markus, Buchholz, Gereon, Buhlmann, Michael: Bildchronik Werden. 1200 Jahre. Essen 1999, S. 15f
  • Buhlmann, Michael: Liudger an der Ruhr. In: Ich verkünde euch Christus. St. Liudger, Zeuge des Glaubens 742–809. 1998, S. 22–42
  • Buhlmann, Michael: Liudger und Karl der Große. In: Ich verkünde euch Christus. St. Liudger, Zeuge des Glaubens 742–809. 2001, S. 5–48
  • Börsting, Heinrich − Schröer, Alois,(Hrsg.): Liudger und sein Erbe. 2 Bände (= Westfalia Sacra, Bd.1-2). Münster 1948–1950
  • Buhlmann, Michael: Liudger in den Münsteraner Chroniken des Mittelalters und der frühen Neuzeit. In: Ich verkünde euch Christus. St. Liudger, Zeuge des Glaubens 742–809. 2002, S. 76–100.
  • Buhlmann, Michael: Liudger und sein bischöfliches Wirken in der Zeit. Sächsischer Missionsbezirk und Münsteraner Bistum Liudgers in der Kirchenorganisation des karolingischen Frankenreichs. In: Seid Zeugen des Glaubens. 2005, S. 55–89.
  • Diekamp, Wilhelm (Hg.): Die Vitae sancti Liudgeri . Die Geschichtsquellen des Bistums Münster. Bd. 4, Münster 1881.
  • Dohmen, Heinz, Rabeneck, Günter, Schütz, Rudolf Ludger: Die Grablege St. Liudgers und der Liudgeriden. Die sechs Bischofsgräber in der Krypta der Propsteikirche in Essen-Werden. In: Kunstführerreihe zu Kirchen, Kryptenanlage und Schatzkammer in Essen-Werden. Heft 2. 2. Auflage. Essen-Werden 1990
  • Elbern, Viktor H.: Die Propsteikirche St. Ludgerus und ihre Filialkirche St. Lucius zu Essen-Werden. In: Kunstführerreihe zu Kirchen, Kryptenanlage und Schatzkammer in Essen-Werden. Heft 1. 7. Auflage. Essen-Werden 1989.
  • Elbern, Viktor H.: Die Schatzkammer der Propsteikirche St. Ludgerus in Werden. In: Kunstführerreihe zu Kirchen, Kryptenanlage und Schatzkammer in Essen-Werden. Heft 3. Essen-Werden 1984.
  • Ficker, Julius (Hg.): Die Münsterischen Chroniken des Mittelalters. Die Geschichtsquellen des Bistums Münster. Bd. 1, Münster 1859
  • Freise, Eckhard, Vom vorchristlichen Mimigernaford zum „honestum monasterium“ Liudgers. In: Franz-Josef Jakobi (Hrsg.): Geschichte der Stadt Münster. Bd.1: Von den Anfängen bis zum Ende des Fürstbistums. 3. Auflsge. Münster 1994, S. 1–51.
  • Freise, Eckhard: Liudger. In: LexMA. Bd.5, Sp.2038
  • Gerchow, Jan (Hrsg.): Das Jahrtausend der Mönche. KlosterWelt – Werden 799–1803. Ausstellungskatalog, Essen-Köln 1999.
  • Kaus, Eberhard: Zu den Liudger-Viten des 9. JahrhundertsIn: WZ. Bd. 142, 1992, S. 9–55.
  • Löwe, Heinz: Liudger als Zeitkritiker, in: HJb 74 (1955), S. 79–91

Mallongigoj:

  • HJb = Historisches Jahrbuch
  • LexMA = Lexikon des Mittelalters
  • WZ = Westfälische Zeitschrift

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]