Esperanto en Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas artikolo Esperanto-movado en Germanio, kiu grandparte estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto de 1934.

La termino Germanio dum la diversaj periodoj signifis malsamajn terenojn.

Frua periodo[redakti | redakti fonton]

La informo pri Esperanto atingis Germanion, kiam lando estis Kaiserreich (imperiestra reĝlando), en kiu troviĝis ankoraŭ regionoj, kiuj poste apartenis al Francio (Alzaco) aŭ Pollando. En ĉi tiuj regionoj ekestis Esperanto-aktivecoj inter la germanparolanta loĝantaro.

La Esperanto-Movado en la reĝlando Saksio tiam estis sufiĉe forta. La Saksa Esperanto-Instituto poste iĝis la Germana Esperanto-Instituto. Saksio eldonis paralele al Germana Esperantisto la revuon Rund um die Welt, kiu kovris la sudan de Germanio kaj apudaj limregionoj.

Estis aliaj ŝtatoj, kie la germana estis oficiala lingvo. En Aŭstrio kaj Svislando ekzistis sendependa Esperanto-Movado.

Post la Unua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La periodo post la germana fiasko en la Unua Mondmilito nomiĝas Vajmara Respubliko (Weimarer Republik). Laŭ la Traktato de Versajlo Germanio devis cedi kelkajn regionojn al najbaraj ŝtatoj — nome Alzacon al Francio kaj la provincon Posen al Pollando, kiu reaperis sur la mapo kiel sendependa ŝtato. La aliaj regionoj estis tro malgrandaj kaj supozeble tie ne estis Esperantistoj.

La havenurbo Danzig iĝis libera urbo sub la kontrolo de la Ligo de Nacioj. Inter la ĉefa teritorio en la okcidento kaj Orienta Prusio ĉirkaŭ Königsberg estis pola koridoro, kiu ebligis aliri la baltan maron.

La redakcio de Germana Esperantisto revenis al la ĉefurbo Berlin. Redaktoro kaj posedanto de la eldonejo estis Friedrich Ellersiek.

Estis nur tri Prezidantoj de GEA, kiuj estas konataj pro diversaj aktivecoj.

  • 1912-1920: Adolf Reinking (malmulte konata)
  • 1920-1925: d-ro Albert Steche (saksa politikisto, posedanto de kemifabriko kaj aŭtoro de propagandaj tekstoj)
  • 1925-1929: d-ro Ernst Kliemke (advokato kaj Pacifisto, aktiva en la propagando)
  • 1929-1934: Arnold Behrendt (estro de telegrafa stacio en Berlin, subtenis Esperanton en Radio, aktivis en la internacia kunlaboro kaj kunordigo de poŝtaj aferoj).

La Tria Regno[redakti | redakti fonton]

Pro la agresemo de la novaj potenculoj post 1933 la teritorio de Germanio iĝis pli granda. Por Esperanto tio ne plu ludis grandan rolon, ĉar la oficialaj organizoj estis likviditaj ĝis 1936. Negative menciita en la ĉefverko de Adolf Hitler, Esperanto iĝis „danĝera lingvo“ por uzi en Germanio de tiu epoko.

Post la Munkena interkonsento (29-a de septembro 1938) la ĉefe germanlingva parto de Bohemio iĝis parto de Germanio kaj la resto de la eksa Ĉeĥoslovakio estis okupata de Germanio.

Post la Dua Mondmilito[redakti | redakti fonton]

La unua etapo estis centra teritorio, kiu estis okupita de la kvar alianculoj. Precipe la orientaj regionoj ekde nun apartenis al Pollando. Post la fondo de la okcidenta Federacia Respubliko Germanio sur la teritorio de la tri okcidentaj alianculoj, estis fondita en la teritorio okupita de Sovetunio la dua germana ŝtato: Germana Demokrata Respubliko (GDR).

FRG[redakti | redakti fonton]

La fondodato estas la 23-a majo 1949 kaj la nova ŝtato konsistis el la okupitaj regionoj de Britio, Francio kaj Usono. La kvara parto, kiu apartenis al Sovetunio ne partoprenis. Tie poste ekestis la dua germana ŝtato. La ĉefurbo estis Bonn. La eksa ĉefurbo Berlin, kiu troviĝis meze en la soveta parto, estis komune kontrolata de la kvar alianculoj. Ĉi tiu situacio kaŭzis multajn konfliktojn.

la Kongreshalo de Berlino, planita kunvenejo de la nacia kongreso de 1980

La Esperantistoj rapide alkutimiĝis al la nova situacio kaj jam 1947 estis refondita Germana Esperanto-Asocio.

La unua postmilita Universala Esperanto-Kongreso en Germanio okazis 1951 en München kun 2000 mil partoprenantoj. Ekde 1955 GEA denove estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio. Ankaŭ en 1958 (Majenco), 1974 (Hamburgo) kaj 1985 (Aŭgsburgo) la Universala Kongreso okazas en okcidenta Germanio.

Intertempe, la 23-an ĝis 26-an de majo 1980 la Germana Esperanto-Kongreso devis okazi en la moderneca Kongreshalo, kiu tamen kolapsis du tagojn antaŭe, la 21-a de majo, kaj la kongreso rapidege estis translokogita al pli nova kaj pli granda Internacia Kongrescentro en la pli okcidenta urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf - ne imageble, kia dramo estintus por la germana Esperanto-movado se la konstruaĵo kolapsintus tri aŭ kvar tagojn pli poste.

GDR[redakti | redakti fonton]

En la unuaj jaroj Esperanto estis pli aŭ malpli malpermesata, kaj la oficialigo okazis post 1961. La oficialaj aktivecoj estis ligitaj kun la Kulturbund der DDR, kiu havis grupojn en la distriktoj kaj urboj. Okazis internaciaj konferencoj. La revuo estis der esperantist.

Post 1990[redakti | redakti fonton]

La reunuigita ŝtato denove havas unuecajn Esperanto-organizaĵojn:

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Germana Esperanto-Asocio[redakti | redakti fonton]

Ĝi fondiĝis en la jaro 1906. En ĝi funkcias:

En 1999 (Berlino) la Universala Kongreso unuafoje kunvenas en la reunuigita Germanio.

Germana Esperanto-Junularo[redakti | redakti fonton]

La Germana Esperanto-Junularo estas la junulara asocio de la Germana Esperanto-Asocio kaj la landa asocio de TEJO. Ĝi fondiĝis en la jaro 1951 kaj ĝis la fino de 1990 reprezentis la junajn esperantistojn de FRG kaj Okcidenta Berlino, nur ekde tiam ĉiujn junajn esperantistojn de la lando.

"La celo de la Germana Esperanto-Junularo estas komunikado inter la diversaj popoloj, precipe je la nivelo de internacia junulara agado. Kiel ilo por atingi tiun celon, la internacia lingvo Esperanto estas uzata."

Libera Esperanto-Asocio[redakti | redakti fonton]

"La Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj teritorioj volas konatigi la internacian lingvon Esperanto al germanlingva publiko. La Libera Esperanto-Asocio komprenas sin kiel daŭriganton de la tradicio de la Laborista Esperanto-Asocio, kiun la nacisocialistoj disbatis en 1933."

Historio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Esperanto en Germanio.

Gazetoj[redakti | redakti fonton]

Vd. Esperanto-gazetoj en Germanio