34-a IS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
titolpaĝo de la seminaria broŝuro

La 34-a Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo okazis inter la 27-a de decembro 1990 kaj la 3-a de januaro 1991 en la urbo Finnentrop de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio en la centro de Germanio. La kiel dum antaŭaj aranĝoj science altnivelajn prelegojn kaj laborgrupojn dumtage kaj la tutnoktan interkonatigan kaj festan programon partoprenis 377 lernantoj kaj studentoj (plus iuj lastmomentaj aliĝintoj) el dudek sep eŭropaj landoj. La organizan teamon de GEJ konsistigis Christian Nitsche (kunordigado, financoj), Werner Breitung (memzorgantoj), Nicola Buskotte (surloka programo, ekskurso), Simone Fischer (distra programo, loĝigo), Matthias Funke (tema programo), Bianka Jacobsen (kuireja servo), Marko Lins (administrado, sporta programo), Thomas Pusch (presaĵoj, ekstera informado) kaj Heidi Schiller (vespera programo).[1] Kiel dum antaŭaj jaroj, la Federacia ministerio pri familioj, maljunuloj, virinoj kaj junuloj de Germanio subvenciis la aranĝon per preskaŭ 20.000 DEM, tial ke ne nur la kotizoj estis parte pagitaj de la ŝtato, sed ĉiu partoprenanto rericevis procentaĵon de siaj vojaĝkostoj, kio do aparte kuraĝigis partoprenantojn el pli foraj landoj alvojaĝi kaj kundiskuti.

Ĉi-foje la temo de la semajno - kiu laŭ nombro de partoprenantoj kaj komparoj de aliaj Esperanto-aranĝoj estis pli "kongreso" ol "seminario" - estis sociopolitika:
"Mezeŭropo - kien vi iras?"

La titolpaĝo de la seminaria broŝuro aludis al tio, ke la antaŭajn monatojn oni entombigis la politikan fenomenon de Malvarma Milito inter la Okcidenta kaj Orienta blokoj de ŝtatoj, respektive inter Usono kaj Sovetunio - la ŝtato Sovetunio, pri kies transformo temis la tuta antaŭa Internacia Seminario, eĉ ĉesis ekzisti dum la seminaria semajno. Falis la Fera Kurteno, kiu dividis Eŭropon, reunuiĝis la urbo Berlino kaj la ŝtato Germanio, sed ankaŭ por la resto de Mezeŭropo, la ŝtatoj Pollando, Hungario kaj (tiam ankoraŭ) Ĉeĥoslovakio - en pli vasta difino ankoraŭ iom da najbaraj ŝtatoj - la politikaj ŝanĝoj rilate al la malapero de Sovetunio signifis grandajn skuojn. Ne mirige do ke la Internacia Seminario, en kiu cetere la ekse okcidentgermana kaj ekse orientgermana junularaj Esperanto-organizaĵoj unuiĝis al tutŝtata Germana Esperanto-Junularo, tiumomente elektis la traktatan temon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 el la seminaria broŝuro, titolita "Mezeŭropo - kien vi iras?"