Matthias Funke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Matthias Funke (naskiĝis la 3-an de oktobro 1969, do nun 49-jara) estas germana esperantisto. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel organizanto de la tema programo de multaj Internaciaj Seminarioj. Komencante sian movadan agadon kiel gimnaziano en Dortmund, li daŭrigis ĝin kiel studento de fiziko en Aachen kaj nun vivas kiel komputilista manaĝero en Munkeno.