Jakob von Weizsäcker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Jakob von Weizsäcker
Jakob von Weizsäcker.jpg
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1970 (1970-03-04) (50-jara)
en Heidelberg
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater École Normale Supérieure de Lyon • Bonna universitato
Familio
Patro Ernst Ulrich von Weizsäcker
Okupo
Okupo politikistoekonomikisto • universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Jakob von WEIZSÄCKER (naskiĝinta la 4-an de marto 1970 en Heidelberg) estas germana ekonomisto. Li estas estro ekonomia en la Federacia Ministerio pri Financoj post kiam li estis estinta inter 2014 kaj 2019 membro de la Eŭropa Parlamento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la internacia abiturienta ekzameno ĉe Kolegio atlantiko (Kimrio) li studis inter 1989 kaj 1991 matematikon, fizikon kaj informadikon ĉe la Bonna universitato. Lian soldatan anstataŭigservon plenumis li inter 1991 kaj 1992 ĉe Aktion Sühnezeichen Friedensdienste (agoj de repaciĝo internaciaj) en Pollando.

Inter 1992 kaj 1994 li studentis pliprofundigonte denove pri fiziko en Liono (École normale supérieure de Lyon) kaj inter 1994 kaj 1996 pri ekonomio nacia en Parizo (École normale supérieure de Paris). Poste von Weizsäcker estis en 1996 helpanto scienca ĉe Jean-Charles Hourcade en Parizo kaj inter 1997 kaj 2000 ĉe Hans-Werner Sinn ĉe Centro pri ekonomiaj studoj (CES) en Munkeno. Pli malfrue deĵoris li mallonge sur la kampo de risikkapitala financado. En 2001 li estis lernejano vizitanta ĉe Masaĉuseca Instituto de Teknologio en Usono. Inter 2001 kaj 2002 li persona oficisto ĉe Siegmar Mosdorf en la Federacia ministerio pr ekonomio.

Sekve li iris por la Monda Banko al Vaŝingtono kaj Duŝanbeo. Inter 2005 kaj 2010 li laboris ĉe la ekonomika pensadcentro BRUEGEL en Bruselo. Inter 2010 kaj 2014 li estris ekonomirilatajn politikaĵojn kaj turismaĵojn en la landa registaro de Turingio en Erfurto.[1] Tiam li ankaŭ docentis ĉe Willy Brandt School of Public Policy ene de la Universitato de Erfurto.

Okaze de la Eŭropaj balotoj de 2014 li elektitis deputito de la Eŭropa Parlamento.[2] En januaro 2019 rezignis li pri deputiteco forlasante Bruselon por iĝi afergvidanto pri fundamentaj demandoj kaj internacia ekonomipolitiko en la Federacia ministerio pri financoj en Berlino, kia posteno publike ofte nomatas ĉefo naciekonomia. Ekde 1994 li estas membro de Socialdemokratia Partio de Germanio.

Proponoj antaŭenvidantaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • En siaj laboroj pri enmigrado al Eŭropo li klopodis pri unuecaj reguloj por homoj bonege kvalifikiĝintaj kaj elpensis en tiu ĉi kunteksto la nocion Blua kardo EU por laborpermesiglegitimaĵo tuteŭrope bonvena kaj valida.[3]
  • Por krei kaj sekurigi estontan diversecon amaskomunikilan en Eŭropo, von Weizsäcker proponas la kreadon de tuteŭropa radifonio kaj televido de publika juro.[4]

Familio[redakti | redakti fonton]

Jakob von Weizsäcker originas el la palatinata-virtemberga familio de la Weizsäcker-oj. Lia edzino estas la verkistino kaj ĵurnalistino Eva Corino; ili havas kvar infanojn. Gepatroj liaj estas la naturscienculo Ernst Ulrich von Weizsäcker kaj la biologino Christine von Weizsäcker. Avas la fizikisto, filozofo kaj pacesploristo Carl Friedrich von Weizsäcker, dume la iama prezidanto de Germanio Richard von Weizsäcker praonklas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la karieravanco de von Weizsäcker en Berlino post la deĵoroj erfurta kaj brusela, gazetartikolo de 2018
  2. Listo kun la oficialaj rezultoj
  3. Welcome to Europe, Bruegel Policy Brief aprilo 2006
  4. Intervjuo ĉe spiegel-online, de la 13.1.2016