Karoline Bauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karoline Bauer
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1807 (1807-03-29)
en Heidelberg
Morto 18-an de oktobro 1877 (1877-10-18) (70-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana
Ŝtataneco Grandduklando Badeno
Familio
Edz(in)o Władysław Plater
Okupo
Okupo teatra aktoro • aktoroverkisto
vdr

Karoline Philippine Auguste BAUER (naskiĝinta la 29-an de marto 1807 en Heidelberg, mortinta la 18-an de oktobro 1878 en Kilchberg ZH) estis germana aktorino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la patro (kiu falis kiel kavaleria kapitano en la batalo de Aspern), ŝi venis en 1814 al Karlsruhe kie en 1822 ŝi spekteblis en la Kortega teatrejo en la rolo de Margarete de la iffland-a »Die Hagestolzen«  Ŝiaj amindeco, neartefariteco kaj speciala talento igis la homojn volonte vidi ŝin. En 1824 ŝi vokiĝis Berlinon al Königsstädtisches Theater kaj duonan jarojn poste ŝi estis dungita ĉe la Kortega teatro.

En 1829 ŝi retiriĝis kaj havis amrilaton (ŝi nomiĝis grafino Montgomery) kun princo Leopoldo de Koburgo: tio neniiĝis post ties ekregado en Belgujo. Reveninte scenejen ŝi iris en 1831 al Sankt-Peterburgo kaj gastis sukcesege en 1834 i.a. en Vieno, Peŝto, Lepsiko, Hamburgo, Berlino kaj Lubeko.

Ŝiaj plej bonaj roloj estis de Preziosa, Donna Diana, Julia je »Romeo und Julia«, Maria Stuart, princino je »Tasso«. Ĝenerale taŭgis ŝi pli bone por gajaj roloj ol por tragikaj.

En 1844 ŝi edzigis la polan elmigrinton kaj grafon Władysław Plater. Ili ne havis infanojn. Interesaj estas ŝiaj rememoroj: »Aus meinem Bühnenleben« (dua eldono, Berlino 1876) kaj »Komödiantenfahrten« (Berlino 1875). Sed ĉagrenigis la postmorte eldonitaj leterinterŝanĝoj kaj la libroj »Aus dem Leben einer Verstorbenen« (Berlino 1878–80) kaj »Verschollene Herzensgeschichten«. Eĉ jurproceso inter la eldonisto A. Wellmer kaj grafo Plater fariĝis pri kelkaj partoj de ĉi-lastaj membiografiaĵoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol. 2. Leipzig 1905, p. 459-460 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]