Sumgaito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sumgait)
Sumgaito

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo AZ5000 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 341 200  (2018) [+]
Loĝdenso 2 386 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 36′ N, 49° 38′ O (mapo)40.59166666666749.639722222222Koordinatoj: 40° 36′ N, 49° 38′ O (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 143 km² (14 300 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Sumgaito (Azerbajĝano)
Sumgaito (Azerbajĝano)
DEC
Sumgaito
Sumgaito
Situo de Sumgaito

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sumqayıt [+]
vdr

SumgaitoSumqayıt, Sumgajt estas urbo en orienta parto de Azerbajĝano. Ĝi situas en riverdelto de la samnoma rivero, apud la Kaspia maro, sur norda parto de la Abseron-duoninsulo. La urbo havas ĉirkaŭ 265.000 loĝantojn (2004).

Oni fondis ĝin en 1944 kiel antaŭurbo de Bakuo. Ĝi ricevis urban rangon en 1949. Ĝi rapide evoluis danke al la kemia industrio kaj metalurgio. Oni produktas en la urbo aluminion, naftoindustrian ŝtaltubojn, sintezan gumon, kemisterkon, lavpulvoron kaj petrolkemiajn artiklojn.

La urbo apartenas al la 10 plej poluataj lokoj de la mondo, laŭ Blacksmith Institute (2007).

En la kontraŭarmena pogromo en februaro de 1988 mortis pli ol 30 personoj, vundiĝis ĉirkaŭ 200, forfuĝis plurmil armenoj.