Jakovlev Jak-18

El Vikipedio, la libera enciklopedio
specimeno de Jakovlev Jak-18 en Pollando dum fluga prezentado de 2008

La Jakovlev Jak-18 (ruse Яковлев Як-18, NATO raportnomo: Max) estis Sovetia trejnada aviadilo, kun seĝoj por du aviadistoj, unu malantaŭ la alia, kiu vaste uziĝis por trejnado de armeaj aviadilistoj.

Produktado[redakti | redakti fonton]

Ĝi ekproduktiĝis en 1945 laŭ konstruaj planoj de la inĝeniero Aleksander Sergejeviĉ Jakovlev, kiu en 1932 en Moskvo fondis la Eksperimentan Konstruan Buroon Jakovlev (OKB-115) - sovetunian produktejon de aviadiloj kaj helikopteroj, kiu produktis vastan gamon da aviadilaj markoj kaj krome po unu marko de helikoptero kaj de senhoma aviadilo. Ĝi estis malproksima disvolvo de la konstruo de soveta edukaviadilo UT-2L.

La unua testoflugo sekvis komence de 1946, kaj seria produktado en 1947 en aviadaj laborejoj en Ĥarkovo. En la pola aviado la unuaj Jakoj-18 aperis en 1949 en aviadilista lernejo en Dęblin, kaj en 1952 trafis al Radom, kie estis uzataj ĝis fino de la 50-aj jaroj (en aerokluboj la unua Jak-18 aperis novembre 1951). En 1953 ĝia produktado ekfunkciis en Popola Respubliko de Ĉinio je la nomo Nanĉang CJ-5 kaj post tri jaroj en Hungario.

La aviadilo montriĝis simpla dum ekspluato kaj relative facila en pilotado, pro tio en diversaj versioj estis produktitaj pli ol 7 000 ekzempleroj. Krom Sovetunio, Pollando, Ĉinio kaj Hungario ili estis uzataj en aviado de Albanio, Afganio, Aŭstrio, Bulgario, GDR, Nord-Koreio kaj Rumanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinz A. F. Schmidt, Sowjetische Flugzeuge, Transpress, Berlin 1971, p. 164–166

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • ruse Jakovlev Jak-18