Bentley
Bentley | |
---|---|
Dosiero:Bentley-Logo.png | |
Jura formo | akcia kompanio, parto de konzerno Volkswagen AG |
Fondita | 1919 |
Sidejo | Crewe, Cheshire, Anglio |
Estr(ar)o | Wolfgang Dürheimer (ĉefa afergvida oficisto) |
Dungitoj | 4000 (fine de la jaro 2006) |
Agokampo | aŭtomobila industrio |
TTT | www.bentleymotors.com |
Bentley estas tradicia aŭtomobila firmao. Jure temas pri akcia kompanio, kiu estas parto de la konzerno Volkswagen AG. Ĉefa sidejo de la firmao estas la urbo Crewe de Cheshire en Anglio. La nuntempa entrepreno Bentley Motors komence de la 21-a jarcento ekestis el la kompanio pri produktado de luksaj aŭtoj Rolls-Royce Motors, kiu en 1931 estis transpreninta la originan entreprenon Bentley Motors.