Internacia Akademio de Aeronaŭtiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Internacia Akademio de Aeronaŭtiko
internacia ne-registara organizaĵo
Komenco 16-a de aŭgusto 1960 vd
Sidejo Parizo
Fondinto(j) Theodore von Kármán vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Akademio de Astronaŭtiko, ankaŭ konata kiel la Internacia Akademio por Kosmovojaĝado (angle International Academy of Astronautics, akronime IAA) estas sendependa ne-registara organizaĵo kiu estis fondita en Stokholmo (Svedio) la 16an de aŭgusto, 1960, de d-ro. Theodore von Kármán, unu el la plej gravaj figuroj en raketevoluo kaj la unua prezidanto de la IAA [1]. La organizaĵo ricevis rekonon de la Unuiĝintaj Nacioj en 1996.[2] Ĝia sidejo estas en Parizo.

Ĝi laboras proksime kun la Internacia Astronaŭtika Federacio kaj naciaj kaj internaciaj kosmoagentejoj. La IAA publikigas la Acta Astronautica, ĉiumonatan ĵurnalon publikigitan fare de Elsevier Press , kiu "kovras teknologiajn evoluojn en kosmoscienco ligita al la scienca kaj paca esplorado de ekstertero kaj ĝia ekspluato por homa progreso kaj bonfarto, la koncepto, dezajno, evoluo kaj operacio de sistemoj kaj alkosmaj kaj terbazitaj" [3]. Kelkaj el ĝiaj agadoj inkludas partoprenon en la Internacia Astronaŭtika Kongreso okazigita ĉiujare, same kiel multajn regionajn kaj specialecajn konferencojn [4].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]