Aleksandra Paĥmutova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandra Nikolajevna Paĥmutova.

Aleksandra Nikolajevna Paĥmutova (ruse Александра Николаевна Пахмутова; 9a de novembro 1929) estis unu el la plej konataj figuroj en soveta kaj poste rusa popola muziko ekde kiam ŝi atingis famon en sia patrolando en la 1960-aj jaroj. Ŝi komencis karieron ludante pianon kaj komponante muzikon je frua aĝo. Ŝi estis akceptita en la prestiĝa Moskva Ĉajkovskij Konservatorio kaj gradiĝis en 1953. En 1956 ŝi kompletigis post-gradan kurson kondukitan de la elstara komponisto Vissarion Ŝebalin.

Ŝia kariero elstaris pro ŝia sukceso en ampleksa gamo de diversaj ĝenroj. Ŝi komponis pecojn por la simfonia orkestro (La Rusa Suito, la koncerto por trumpeto kaj orkestro, La Juna Overturo, la koncerto por orkestro); la baleta Iluminigo; muziko por infanoj (kantatoj, serio de ĥorpecoj, kaj nombraj kantoj); kaj kantoj kaj muziko por ĉirkaŭ dekduo de diversaj filmoj el El tiu mondo en 1958 al Pro Panjo en 2001.

Ŝi estas konata ĉefe pro kelkaj el siaj 400 kantoj, kiaj daŭre popularaj kantoj kiaj La melodio, Rusa valso, Tenereco, Espero, La malnova acero, La kanto de la perturbita junularo, serio de Gagarina Konstelacio (pri Jurij Aleksejeviĉ Gagarin, nome unua kosmonaŭto el la mondo kiu iris en la ekstera spaco), La birdo de feliĉo (el la filmo de 1981 nome Ho Sporto, vi - la mondo!, kies kanto estis sekven tre konata kaj en Rusio kaj en Ĉinio kiam ĝi estis kantita de rusa kantisto Vitas ekde 2003) kaj Adiaŭ Moskvo kiu estis uzata kiel adiaŭa melodio por la 22a Olimpiko en Moskvo en 1980. Nezhnost (Tenereco) estis uzata kun granda efiko en la filmo de Tatjana Lioznova de 1967 nome Tri poploj en Plucĉiĥa. Ŝia edzo, la elstara sovetepoka poeto Nikolai Dobronravov, kontribuis per vortumado al ŝia muziko foje, inklude kantojn uzitajn en tri filmoj.

Ŝia nomo estis uzata por Asteroido # 1889, registrita de la planetaria centro en Cincinnati, Ohio, Usono.