Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La raporto Pri la kulto de personeco kaj ĝiaj konsekvencoj (ruse О культе личности и его последствиях, ankaŭ ofte nomita "Sekreta Parolo") estas parolado de soveta ŝtatestro Nikita Ĥruŝĉov dum la 20-a kongreso de Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) en 1956. En parolo li oficiale kritikis la stalinisman diktaturon kaj krimojn faritajn dum la regado de Josif Stalin.

La parolo grande influis aliajn socialismajn ŝtatojn kaj markis komencon de la politika degelo en Sovetunio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Josif Stalin en 1953, multaj sovetaj politikistoj konkuris por kapti politikan potencon. Nikita Ĥruŝĉov sukcesis en junio 1953 eksigi de ĉiuj postenoj, organizi areston (kun sekvinta mortkondamno kaj ekzekuto) de la ministro pri internaj aferoj Lavrentij Berija kaj la 7-an de septembro li estis elektita la unua sekretario de CK KPSU.

La 31-an de decembro 1955 Prezidiumo de CK KPSU establis komisionon subestre de Pjotr Pospelov, kies tasko estis esplori kial eblis amasaj reprezalioj kontraŭ plejparto de la anoj kaj kandidatoj de Centra Komitato VKP(b), elektita en la 17-a partia kongreso. La konkludoj de la komisiono estis prezentitaj la 9-an de februaro 1956 dum la kunsido de Prezidiumo de CK KPSU.

La 14-an de februaro 1956, en Moskva Kremlo komenciĝis la 20-a kongreso de KPSU. La 25-an de februaro, en la lasta tago de la kongreso, sovetaj delegatoj estis invititaj al neplanita fermita kunsido. Dum la kunsido, Ĥruŝĉov publikigis testamenton de Vladimir Lenin. Laŭ testamento, Lenin kritikis Stalin kaj proponis anstataŭigi lin. Ankaŭ Ĥruŝĉov parolis pri la viktimoj de la reĝimo, inkluzive Deportado de popoloj, Kazo de kuracistoj, ktp.

Unue la raporto estis publikigita por partiuloj kaj fukciuloj de KPSU, poste estis sendita al funkciuloj de komunistaj partioj en Orienta Bloko. Oficiale, ĝi estis sekreta dokumento, tamen Centra Komitato de KPSU rekomendis prezenti ĝin en partiaj kaj komsomolaj kunvenoj. La unua oficiala publikigo okazis en 1989 en la partia revuo "Izvestija KPSS" (Novaĵoj de KPSU).

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

La parolo kaŭzis signifan ŝangon ne nur en la soveta politiko, sed en tiu de ĉiuj komunismaj ŝtatoj. La soveta registaro unuafoje rekonis politikajn krimojn de siaj antaŭuloj. La parolo estas ofte rekonata kiel komenco de la Poststalina epoko en Sovetunio. Ĝi ankaŭ ebligis kritikon de Stalin, influis la Hungaran revolucion, Pragan Printempon kaj Ĉina-sovetian disiĝon.

Post tio Ĥruŝĉov komencis politikan mildigon en Sovetunio, inkluzive senstalinigon. Estis publikigitaj antaŭe malpermesitaj verkoj kiel ekzemple rakonto Unu tago de Ivan Denisoviĉ de Aleksandr Solĵenicin (1962), romano La Majstro kaj Margarita de Miĥail Bulgakov (1967) kaj aliaj. Multaj viktimoj de la reprezalioj estis rehabilititaj.

La negativa pritakso de la rolo de Stalin iĝis parto de la oficiala ideologio de KPSU. Eĉ post eksigo de Nikita Ĥruŝĉov en 1964, KPSU ne ŝanĝis sian pozicion tiurilate ĝis fino de Sovetunio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]