Doku Umarov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Doku Umarov
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1964 (1964-04-13)
en Kharsenoi,  Sovetunio
Morto 7-an de septembro 2013 (2013-09-07) (49-jaraĝa)
en Kaŭkazio
Mortokialo pafvundo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusioIĉkerioKaŭkaza Emirlando
Alma mater Grozny State Oil Technical University
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Doku Umvarov aŭ laŭ la rusa oficiala formo Doku Ĥamatoviĉ Umarov, ankaŭ Dokka UmarovDoka Umarov; ĉeĉene Умаран Хамади кант Докка [Umaran Ĥamadi kant Dokka], ruse cirile Доку Хаматович Умаров aŭ Докка Умаров respektive Дока Умаров; estas ĉeĉena gerila batalisto kaj teroristo. Li naskiĝis la 13-an de aprilo 1964 en Ĥarsenoj (ruse Харсеной, ĉeĉene Хьорсана [Ĥorsana]), distrikto Ŝatoj (ruse Шатой, ĉeĉene Шуьйта [Ŝu'jta]) de Ĉeĉenio.

Umarov estis prezidanto de la internacie ne agnoskita "Ĉeĉena Respubliko Iĉkerio" (ruse Чеченская Республика Ичкерия, ĉeĉene Нохчийн Республика Нохчийчоь), la kaŝa registaro de la ĉeĉenaj separatistoj, ĝis li la 31-an de oktobro 2007 deklaris sin "emiro de la Kaŭkaza Emirlando". Kiel vicprezidanto li post la morto de la antaŭa prezidanto Abdul Halim Sadulajev la 17-an de junio 2006 aŭtomate transprenis ties postenon. Umarov en la lastaj 10 aktive plubatalis kontraŭ la armeo de la Rusia Federacio kaj laŭ iuj informoj komandas plurcent ĉeĉenajn batalistojn.

La 24-an de majo 2011 la registaro de Usono deklarigis, ke informo pri li estos pagata je 5 milionoj da usonaj dolaroj. Internacie en bankoj stokata kapitalo de li kaj de la Kaŭkaza Emirlando devas esti frostigitaj.