Liza Umarova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Liza Umarova
Liza Oumarova.jpg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1965 (1965-03-12) (54-jara)
en Almato
Ŝtataneco SovetunioRusio
Profesio
Profesio kantisto
v  d  r
Information icon.svg

Liza UMAROVA naskiĝinta la 12-an de marto 1965, estas la plej populara ĉeĉena kantistino nuntempe. Malgraŭ tio ŝi estas tiom malriĉa, kiom antaŭ populariĝo, ĉar ĉiuj ŝiaj diskoj estas "piratitaj" — ŝi enspezas neniun tantiemojn, male ŝi ŝparas el ŝiaj magraj enspezoj, por povi pagi la registradon de ŝiaj kanzonoj. Sed ŝi diras, ke ŝi ne volas esti riĉa, ke tio malbone influus ŝian inspiron. Ŝi estas foje nomita la Édith Piaf de Ĉeĉenio.

Ŝi prikantas la suferojn kaj esperojn de la nuntempaj kompatindaj loĝantoj de sia lando. Sed ŝi ne subtenas ajnan flankon de la milito.

Ŝi nun loĝas en Moskvo. Sed ankaŭ tie suferas la rasismon de la ekstremdekstruloj, kaj estis atakita kun ŝia filo en la stratoj de Moskvo.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.