Kaŭkazo-Centro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La retejo Кавказ-центр (ruse, laŭvorte Kaŭkazo-Centro, mallongigo KC) estas private funkciigata retejo kiu laŭ propra deklaro celas esti "ĉeĉena interreta agentejo kiu estas sendependa, internacia kaj islama". La deklarita misio de la ejo estas raporti pri okazaĵoj rilate al Ĉeĉenio kaj ankaŭ "provizi internaciajn novaĵagentejojn kun cirkuleroj, fonaj informoj kaj helpo al starigo de sendependa ĵurnala laboro en Kaŭkazio".[1]

Ekde sia komenco la retejo forte subtenis sendependecon de la ĉeĉena respubliko gvide de la memproklamita separista estraro Iĉkerio kaj poste de la Kaŭkaza Emirlando, kaj deklaris subtenon de la islamismaj muĝahedinaj batalantoj tutmonde. La retejo dumtempe publikiĝis en kvin lingvoj: la angla, araba, ukraina, rusa kaj turka, poste la ukraina forfalis, kaj laŭ la stato de februaro 2016 nur la ruslingva branĉo funkcias.

Fondita en marto 1999 en la ĉefurbo Grozno de Ĉeĉenio, la retejo estis organizita kaj ekgvidita fare de Movladi Udugov (ruse Мовлади Удугов), tiama estro de la "nacia informa servo" de la separista estraro Iĉkerio. La retejo estas malpermesita en Rusio. Laŭ Greg Simons de la sveda Nacia Defenda Kolegio, "ne ĉiuj enhavoj de la retejo klasifikeblas kiel ekstremismaj kaj danĝeraj. Tamen, parto de la retejo klare apartenas al ekstremisma kaj terorismaj materialo."[2] Aliflanke, David McDuff, eldonisto de la retejo Prague Watchdog,[3] specialiĝinta je raportoj pri la konflikto en Norda Kaŭkazio, skribis ke la Kaŭkazo-Centro "laŭ iuj observantoj povus esti misinformada centro funkciigata helpe de rusiaj specialaj servoj."[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]