Dua Ĉeĉenia milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dua ĉeĉenia milito)
Saltu al: navigado, serĉo

La dua Ĉeĉenia milito, en malfruaj fazoj konata kiel Nord-Kaŭkazia milito[1] estas lanĉita fare de Rusa Federacio kontraŭ defakte sendependa respubliko de Iĉkerio en 26-a de aŭgusto 1999. Per ĝi la Rusia registaro de Putin penis rekontroli la regionon de Ĉeĉenio.

Formala kialo de komenco de la milito estis invado al Dagestano fare de Islama Internacia Brigado, kiu reagis al subpremo de ribelo en du vilaĝoj de Dagestano. Ankaŭ la Rusia registaro akuzis la ĉeĉenoj je teroreksplodoj en kelkaj urboj de Rusio, kvankam ekzistas neniu pruvo de konekto inter tiuj eksplodoj kaj la ĉeĉenaj separistoj.

La kampanjo plejparte nuligis la rezultojn de unua Ĉeĉenia milito, post kiu Iĉkerio gajnis liberecon kaj sendependecon. Kvankam Rusia armeo sukcesis repreni kontrolon super la teritorio de Ĉeĉenio, la ĉeĉenoj daŭre luktas por sendependeco kaj la milito ĝis nun ne estas efektive finita. Plimulto de internaciaj ĵurnalistoj rigardas la konflikton kiel interna konflikto de Rusio, kaj pro tio ne multaj informoj venas en Eŭropaj kaj Usonaj informiloj. Tamen, multaj muĝahidoj el la Islama mondo venis por helpi al la luktanta ĉeĉena popolo.

Dum komenca kampanjo la Rusia armeo kaj pro-Rusiaj kunlaborantoj de Ĉeĉenio atakis la separistojn en malkaŝita batalo kaj okupis la ĉefurbon Groznon post vintra sieĝo kiu daŭris ekde malfrua 1999 ĝis februaro 2000. Rusio establis rektan regon super Ĉeĉenio, dum Ĉeĉenaj rezistgrupoj tra tuta Norda Kaŭkazio komencis longan gerilon kaj mortigis multajn okupantojn dum multaj jaroj. Ankaŭ kelkaj grupoj kiujn oni opinias konektaj kun la Ĉeĉenia rezista movado okazigis kelkajn teroratakojn kontraŭ Rusio, inkluzive kontraŭ pacaj civitanoj. La terorismo kaj rompoj de homaj rajtoj, farataj de ambaŭ Rusio kaj la Rezista movado, alvokis protestojn de multaj internaciaj humanistaj organizaĵoj.

Nun Rusio estas plejparte detruinta la Ĉeĉenian ribelulan movadon, kvankam apartaj etaj grupoj, organize kaj ideologie sendependaj unu de la aliaj, daŭre aktivas en diferaj regionoj de Norda Kaŭkazio[2]. Anstataŭ malfermitaj atakoj la partizanoj uzas gerilon kaj organizas eksplodojn, celante okupantajn trupojn kaj federacian registaron de la regiono. Oni ne scias precizan nombron de mortintoj pro tiu ĉi konflikto. Neoficiaj informoj deklaras ĉ. 50000 mortis, plimulto el kiuj estis ĉeĉenaj pacaj civitanoj[3]. La datumoj pri perdoj de Rusia armeo estas neatingeblaj.

Historia bazo de la konflikto[redakti | redakti fonton]

Rusia Imperio[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉenio en la Kaŭkaza regiono

Ĉeĉenio estas regiono en Norda Kaŭkazo, kiu konstante defendas sian sendependecon ekde antikvaj tempoj. En 15-a jarcento ĝi kontraŭstaris invadon de Otomana Imperio. Ĉ. 1577 komunumo de kozakoj estas establita en ebena Ĉeĉenio apud rivero Terek. En 1983 Rusio kaj Kartvelia reĝejo Kartli-Kaĥeti signis Traktaton de Georgijevsk, laŭ kiu Kartvelio iĝis protektorato de Rusio. Por pli sekuraj konektoj kaj transportado inter Rusio kaj Kartvelio, samkiel al Transkaŭkaziaj regionoj, la Rusia Imperio komencis disvastigi sian influon al la regiono de Kaŭkazo, kaj tiel en 1817 komencis la Rusia invado al Kaŭkazo. Rusiaj trupoj unue eniris al montara Ĉeĉenio en 1830 kaj la milito en tiu areo daŭris ĝis 1830, kiam armeo de ĉ. 250000 soldatoj sub gvido de generalo Aleksandr Barjatinskij subpremis reziston de la montaranoj. Tamen, la lukto por libero ne finis post la anekso de Kaŭkazo, kaj multaj trupoj de Kaŭkazanoj luktis kontraŭ Rusio dum Rusia-Turkia milito de 1877-1878.

Sovetunio[redakti | redakti fonton]

Post la Rusia revolucio de 1917 la Ĉeĉenoj rekreis la Kaŭkazan Imamaton (t.n. kvara Imamato), kiu inkludis partojn de Ĉeĉenio, Inguŝio kaj Dagestano. La Imamato ekzistis nur dum kelkaj monatoj kaj estis detruita fare de bolŝevikoj. Alia post-revolucia Kaŭkaza ŝtato, la sekulara Montara respubliko de Norda Kaŭkazio ekzistis pli longe - ekde 1917 ĝis 1921[4]. La sendependaj Ĉeĉenaj landoj estis malapogitaj fare de ambaŭ flankoj de Rusia enlanda milito kaj plejparto de rezisto estis subpremita fare de bolŝevikoj antaŭ 1922. Kelkajn monatojn antaŭ deklaro de kreo de Sovetunio, Ĉeĉenio estis agnoskita kiel Aŭtonoma oblasto de RSFSR. Pro reprezalioj de bolŝevika registaro kontraŭ kozakoj (t.n. raskazaĉivanie расказачивание), al la oblasto estas donita parto de teritorio de Terekaj kozakoj. Ĉeĉenio kaj najbara Inguŝio formis na Ĉeĉenia-Inguŝia Aŭtonoma Soveta Socialista Respubliko en 1936. La respubliko ĝuis relativan sendependecon de centra Soveta registaro.

En 1941, dum Dua mondmilito en Ĉeĉenio okazis la ribelo sub gvido de Ĥasan Israilov. Pro tio Stalin akuzis la ĉeĉenojn je helpo al nazioj kaj perfido. En februaro 1944 Stalina persekutisto Lavrentij Berija okazigis la Operacion Lentil, dum kiu preskaŭ ĉiuj la ĉeĉenoj kaj inguŝoj estis deportitaj el Ĉeĉenio al Kazaĥio, Kirgizio kaj Siberio. Multaj deportitoj estis mortigitaj dum komencaj etapoj de "transloĝigo", aliaj mortis dum la vojo aŭ en kolonioj pro malsato kaj malbonaj kondiĉoj. Laŭ reporto de Lavrentij Berija al Josif Stalin, ĉ. 150000 el 478479 (do, 31,3%) deportitoj mortis dum unuaj kvar jaroj de "transloĝigo".[5]. Alia esploristo ekspektas la mortokvanto de ĉ. 22.7%: laŭ reportoj de NKVD,ĉ. 113000 inguŝoj kaj ĉeĉenoj mortis (3000 mortigitaj antaŭ transporto, 10000 dum transporto kaj 100000 dum unuaj tri jaroj post transloĝigo el tuta kvanto de 496460 deportitoj[6]. Alia fonto statas ke ĉ. kvarono el tuta kvanto de ĉ. 650000 deportitaj ĉeĉenoj, inguĉoj, karaĉajoj kaj kalmikoj mortis dum unuaj kvar jaroj de translokigo[7]. La nombro de deportitoj, tamen, diferencas en diferaj fontoj. Almenaŭ du esploristoj asertas ke entute estis deportitaj ĉ. 700000 ĉeĉenoj kaj inguŝoj, kvarono el kiuj mortis[8][9]. La Eŭropa Parlamento agnoskis la deporton kiel genocidon laŭ decido de 26-a de februaro 2004[10]. Nur en 1953, post morto de Stalin, Ĥruŝĉov permesis al kelkaj ĉeĉenoj reveni al ilia hejmlando. Malgraŭ granda reprezalio kontraŭ la ĉeĉenoj, aŭtoritato de Soveta registaro inter ili, neniam tre alta, eventuale malkreskis.

Unua Ĉeĉenia milito[redakti | redakti fonton]

Rusia helikoptero, kaptita fare de Ĉeĉenaj militantoj apud Grozno dum unua Ĉeĉenia Milito
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Unua Ĉeĉenia milito.

Post disfalo de Sovetunio en 1991, la Ĉeĉenia-Inguŝia Respubliko deklaris sendependecon. En 1992, estroj de Ĉeĉenio kaj Inguŝio signis pakton, laŭ kiu Ĉeĉenio kaj Inguŝio disigis unu de la alia. Poste Inguŝio revenis en Rusa Federacio kaj Ĉeĉenio restis sendependa. Ĉar Rusia registaro de Jelcin ne volis agnoski sendependan respublikon de Iĉkerio kaj la debato kondukis al malgranda enlanda milito ekde 1992, kiu komencis post kiam Rusio subtenis la opozicion kontraŭ tiama Iĉkeria prezidento Ĝoĥar Dudajev. En 1994 komenciĝis plenskala invado de Rusia federacia armeo en Ĉeĉenio kaj dujara milito ene de resspubliko. Pro konfliktoj mortis almenaŭ 100000 homoj, kaj ĉeĉenoj, kaj rusoj, kaj anoj de aliaj Kaŭkazaj popoloj. En 1996 oni signis Pactraktaton de Ĥasav-Jurt, laŭ kiu Rusiaj trupoj estu eltenita el respubliko. La lando iĝis defakte sendependa, kvankam ĝian sendependecon oficie agnoskis nur unu ŝtato - Kartvelio de Zviad Gamsaĥurdia.

Preludo por la Dua milito[redakti | redakti fonton]

Kaoso en Ĉeĉenio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Iĉkerio inter 1996 kaj 1999.

Post la unua milito, granda parto de infrastukturo de Ĉeĉenio estis ruinigita. La regpovo de sendependa registaro estis malforta, aparte ekster Grozno, en kiu ĝi sidis. Multaj vastaj areoj estis kontrolataj fare de politike diferaj ekstremistaj grupoj, aparte de diferaj branĉoj de radikala Islamo, kiel Vahabismo[11].

Manko de iu funkcianta industrio kaj ekonomia blokado, instigita el Rusio kondutis al situacio ke multaj armitaj kaj bataltrejnitaj grupoj de eksaj gerilistoj ne havis iun alian laboron krom krimo kaj perforto. Krimoj, aparte kidnapoj, iĝis unu el plej gravaj fontoj de enspezo por multaj eksaj partizanoj. Dum tri jaroj de sendependeco, pri ol 200 milionoj dadolaroj estis atingitaj per kidnapoj fare de diferaj grupoj[12]. Entute kidnapitaj inter 1996 kaj 1999 iĝis pli ol 1300 da homoj.

En 1998 registaro de Aslan Masĥadov deklaris krizostaton kaj rektan ŝarian juĝon. Post tio ĝi komencis grandan kampanjon kontraŭ kidnapoj kaj ostaĝoprenoj. La registaraj trupoj kaj anoj de krimaj grupoj ofte okazigis grandajn batalojn. Ekzemple, en julio de 1998 pli ol 50 homoj mortis en unu el tiaj bataloj inter anoj de Ĉeĉenia Nacia Gvardio kaj Vahabistaj militantoj en Gudermes.

Rusiaj-Ĉeĉeniaj interrilatoj dum sendependeco[redakti | redakti fonton]

En 1997 okazis prezidenta baloto en Ĉeĉenio, kiun gajnis Aslan Masĥadov. Li celis krei ekonomie sendependan ŝtaton surbaze de ideoj de demokratio. En Rusia registaro estis kutima opinio, ke se tiu projekto realiĝos, la sukcesa separiĝo de Ĉeĉenio povus instigi separismon en aliaj regionoj. Do, Rusio uzis sian diplomatan potencon por eviti agnoskon de Ĉeĉenia sendependeco fare de UN kaj apartaj ŝtatoj. La sendependa respubliko iĝis efektive en ekonomia blokado. Ekde 1998 ĝis 1999 Rusiaj registaraj agentoj okazigis kelkajn atencojn kontraŭ Masĥadov[13]. Ankaŭ Masĥadov multfoje asertis, ke granda parto de kidnapoj, ostaĝoprenoj kaj aliaj krimoj, kiuj kaŭzis kaoson en Ĉeĉenio estis inspiritaj el Moskvo kaj plenumitaj fare de pro-Rusiaj trupoj[14]. Efektive, la kulpitaj grupoj aliĝis al Rusio dum la Dua milito kaj iĝis gravaj pro-rusaj aktivistoj[15]

Poste, en januaro 2000 unu el eksaj ĉefministroj de Rusio Sergej Stepaŝin deklaris, ke la Rusia invado en Ĉeĉenio kaj la Dua milito estis planitaj ekde marto 1999. "Pri Ĉeĉenio mi povas diri jenon. Plano de aktivaj operacioj estas disvolvata ekde marto. Kaj ni planis atingi Terekon en aŭgusto aŭ septembro. Do, tio okazus eĉ se ne estus eksplodoj en Moskvo", diris li[16].

Teroratakoj kaj bataloj ĉe landlimoj[redakti | redakti fonton]

En 16-a de novembro en Kaspijsk (Dagestano) bombo detruis apartamenton de Rusiaj limgardistoj; en tiu eksplodo mortis 68 homoj. La kaŭzo de la eksplodo ne estas planita, sed en Rusio oni emis akuzi je ĝi la Ĉeĉeniajn ribelulojn[17]. Krom tiu, aliaj versioj estas ke la eksplodon performis lokaj naciistoj aŭ membroj de Dagestana mafio, kiu kontrabandis kaviaron tra Ĉeĉenio. Ankaŭ grava versio estas ke tiu ĉi eksplodo estas unu el serio de kvazaŭ-teroratakoj, performitaj fare de Rusia registaro kaj FSB por krei popolan malamon kontraŭ Ĉeĉenio. En 23-a de aprilo 1997 okazis eksplodo en fervoja stacidomo de Armavir (Krasnodara regiono) pro kiu mortis tri homoj, kaj en 28-a de majo de sama jaro du homoj pereis pro eksplodo en stacidomo de Pjatigorsk (Stavropola regiono).

Dum tuta daŭro de Ĉeĉenia sendependeco, anoj de Rusiaj ĉelimaj trupoj performis ronĝatakojn al teritorio de Ĉeĉenio, prirabante kaj mortigante lokajn civitanojn. Responde, Ĉeĉenaj partizanoj el grupoj, kiuj ne obeis al Aslan Masĥadov, atakis Rusiajn armeajn punktojn. En 22-a de decembro 1997 grupo de Dagestanaj militantoj kuniĝis kun trupo de Ĉeĉenia arabdevena komandanto Ibn al-Ĥattab atakis bazon de la 136-a Motora Fusilista Brigado de Rusia armeo, kiu jam estis fama pro krimoj en Ĉeĉenio dum la Unua Ĉeĉenia milito, en Dagestana urbo Bujnaksk, kaj kaŭzis grandajn perdojn[18]. La 16-an de aprilo Inguŝiaj partizanoj embuskis Rusian trupon apud Inguŝia-Ĉeĉenia landlimo. Inter la mortigitaj estis Rusia generalo kaj du koloneloj. En 7-a de aprilo 1999 kvar Rusiaj policistoj estis mortitaj ĉe parto de landlimo proksima al Stavropol. En malfrua majo de sama jaro Rusia registaro deklaris, ke ĝi fermas la Rusian-Ĉeĉenian landlimon por kontraŭstari terorismon kaj krimon. Rusiaj limgardistoj estis donitaj ordonon pafi ĉiujn homojn, kiuj alvenas el Ĉeĉenia teritorio. En 18-a de junio la militantoj respondis per atako al limgardistaj staboj en Dagestano, en kiu mortis 7 soldatoj. En 29-a de julio trupoj de MVD atakis kaj detruis Ĉeĉenian ĉeliman fortikaĵon kaj okupis ĉ. 800 metrojn de strategie grava ŝoseo. En 9-a de aŭgusto de la sama 1999-a jaro ses Rusiaj soldatoj iĝis kidnapitaj en Vladikavkaz (ĉefurbo de Norda Osetio), kaj en 22-a de aŭgusto 10 Rusiaj policistoj mortis pro eksplodo de kontraŭtanka mino en sama respubliko.

Dagestana konflikto[redakti | redakti fonton]

Inter augusto kaj septembro 1999 Ĉeĉenia komandanto Ŝamil Basajev kaj Ibn al-Ĥattab, la muĝahida gvidanto el Saŭda Arabio, gvidis du armeojn de tuta nombro de ĉ. 1400 Ĉeĉenaj, Dagestanaj, Arabaj kaj Kazaĥaj militantoj invadis el Ĉeĉenio al najbara respubliko de Dagestano por hepli al ribelo de tri Dagrstanaj vilaĝoj: Kadar, Karamaĥi kaj Ĉabanmaĥi. La vilaĝoj deklaris sendependecon de Rusia Federacio, kaj ĉar lokaj loĝantoj timis, ke responda atako de Rusia armeo detruos kaj mortigos ĉiujn, oni petis jelpon el Ĉeĉenio. En tiu ĉi konflikto Rusio unuafoje ekuzis termobarajn armilojn en loĝataj areoj, plej noteble en vilaĝo Tando. Post ĉ. monata batalo, la Ĉeĉenoj kaj muĝahidoj estis elpremitaj reen en Ĉeĉenion en mezo de septembro. Almenaŭ kelkcent (laŭ iuj fintoj eĉ kelkmil) homoj iĝis mortigitaj pro la batalo, plimulto el kiuj estis pacaj civitanoj. La federacia armeo reportis 279 soldatojn mortaj kaj ĉ. 900 vunditaj.

Eksplodoj en Rusio[redakti | redakti fonton]

Post la Dagestana milito, kiam Rusia publiko ankoraŭ estis kolera pro la milito, okazis serio de teror-eksplodoj en Rusio - en urboj Moskvo, Volgodonsk kaj Bujnaksk. En 4-a de septembro 1999 62 homoj mortis en apartamento de Rusiaj soldatoj. Dum la sekvintaj du semajnoj okazis tri aliaj eksplodoj en apartamentoj kaj unu en komerccentro. Entute ĉ. 300 homoj pereis pro la eksplodoj. Tiama Rusia registaro kaj la prezidento Boris Jelcin mem asertis ke la atakojn okazigis Ĉeĉeniaj separistoj el gruboj de Ibn al-Ĥattab kaj Ŝamil Basajev. La lastaj, tamen, rifuzis iujn konektojn kun la eksplodoj. Vere, nenio profita estis por jam-sendependa Ĉeĉenio en tiuj eksplodoj.

Multaj aŭtoritataj individuoj, inkluzive ekzilita Rusia oligarko Boris Berezovskij[19], Usona parlamentano John McCain[20] kaj oficiro de FSB Aleksandr Litvinenko konjektis, ke la eksplodoj estis planitaj kaj organizitaj de FSB por instigi publikan malamon kontraŭ la Ĉeĉenoj kaj krei pretekston por atako kaj reokupo de Ĉeĉenio[21]. En 29-a de septembro Rusio postulis ekstradicion de akuzitaj personoj el Ĉeĉenio. La sekvan tagon, sen atendi iun formalan reagon de Ĉeĉenia registaro, Rusio komencis invadon.

La juĝo pri la eksplodoj okazis en 12-a de januaro 2004 en Moskvo. En ĝi anoj de karaĉajaj Vahabistaj grupoj Adam Dekuŝev kaj Jusuf Krimŝanĥalov estis kondamnitaj pro alvenigo de eksplodaĵoj al la apartamentoj. La konjektita planinto de la atako Aĉemez Goĉijajev ne estas kaptita[22]. La juĝproceso estis fermita de publiko kaj ĵurnalistoj, kaj do neniu scias, kio vere okazis dum ĝi. Pro tio multaj internaciaj observistoj kaj humanismaj organizaĵoj pridubas objektivecon de tiu juĝo[23][24].

Komencaj Rusiaj atakoj de jaroj 1999-2000[redakti | redakti fonton]

Aerbombado[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto kaj septembro 1999, eĉ antaŭ komenco de la Dagestana milito, Rusio lanĉis amasan aerbombadon de Ĉeĉenio. En 26-a de aŭgusto Rusio agnoskis la fakton de la bombado. Formala kialo por ĝi estis mortigo de Dagestanaj partizanoj, kiuj kaŝis sin en Ĉeĉenio, fuĝinte pro Dagestana milito[25]. Kvankam deklarita nur kiel "kontraŭterorista operacio", la aerbombado plejparte celis urbojn kaj vilaĝojn, aparte Groznon. Ĝi mortigis na kelkcent da civitanoj, kaj igis na ĉ. 100000 fuĝi el siaj domoj. Najbara regiono de Inguŝio alvokis al UN kaj petis helpon por miloj de rifuĝintoj[26]. En 2-a de oktobro Rusia Ministrejo pri Eksterordaj Situacioj agnoskis ke ne malpli ol 78000 homoj fuĝis el Ĉeĉenio pro bombado. Plimulto el ili ekloĝis en tendaroj en Inguŝia teritorio, kien ili alvenas po 5 aŭ 6 mil ĉiutage.

En 22-a de septembro 1999 tiama estro de MVD Igor Zubov diris, ke Rusiaj trupoj ĉirkaŭigis Ĉeĉenion kaj estas pretaj reokupi la regionon, kaj nur la konsilo de strategiistoj, kiuj timas grandajn perdojn, retenas la atakon. En fino de septembro 1999 Rusia armeo jam faris kelkajn malgrandajn atakojn kaj okupis ioman Ĉeĉenian teritorion.

Tera milito[redakti | redakti fonton]

La Ĉeĉenia konflikto eniris novan fazon en 11-a de oktobro 1999, kiam nova Rusia ĉefministro Vladimir Putin deklaris Ĉeĉenian registaron kaj parlamenton "impotentaj" kaj ne povaj kontroli la situacion. En tiu tempo li promesis ke la Rusiaj trupoj invados en Ĉeĉenion nur ĝis Tereko, la rivero kiu apartigas nordan ebenan trionon de Ĉeĉenio de la montara teritorio. Tiam deklarita plano estis okupi la ebenan parton de Ĉeĉenio por establi sanitaran kordonon kontraŭ invadoj el Ĉeĉenio. Poste, tamen, la Rusiaj registoj deklaris ke la kordono pe si mem estis "sentaŭga kaj teknike neebla" pro Ĉeĉenia komplika landstrukturo. Laŭ diversaj Rusiaj fontoj, Putin simple rapidigis la planon de amasa invado en Ĉeĉenion, kiu estis kreita monatojn pli frue[27].

La Rusia armeo facile trairis vastajn ebenojn de Norda Ĉeĉenio kaj atingis Terekon en 5-a de oktobro 1999. En tiu tago la buso kun rifuĝintoj estas detruita per Rusia kontraŭtanka obuso, mortigante almenaŭ 11 civitanojn[28]. Du tagojn poste Rusia bombaviadilo Su-24 faligis grapolbombon sur vilaĝo de Elistanĵi, kaj la eksplodo mortigis ĉ. 35 homojn[29]. En 10-a de oktobro 1999 Masĥadov proponis pactraktaton kaj eĉ konsentis por senarmigo de ribelulaj komandantoj. Rusio neis al la propono. Ankaŭ Masĥadov provis apelacii al UN kaj NATO por fini la perforton, sed ankaŭ sen iu efiko[30].

En 12-a de oktobro 1999 la Rusiaj trupoj transiris Terekon kaj komencis movi al la ĉefurbo Grozno en la sudo. Por eviti grandajn perdojn, kiaj okazis dum la unua Ĉeĉenia milito, Rusia armeo moviĝis malrapide kaj ofte "moligis" antaŭkuŝantajn urbojn kaj vilaĝojn per artileria pafado kaj aerbombado. Multaj miloj de civitanoj, jam sciantaj pri metodoj de Rusia militmaŝino, fuĝis el la vojo de la invado kaj elmigriĝis en najbarajn respublikojn. Entute elmigrintoj kvantis ĉ. 200000 ĝis 300000 el tuta 800000 de loĝantoj antaŭ la milito. En okupitaj areoj Rusiaj militistoj kaj policistoj kreis t.n. "filtrajn koncentrejojn", en kiuj metis ĉiujn civitanojn, kiujn oni suspektis je kunlaboro kun Ĉeĉenia rezista movado (aŭ, en slango de Rusia propagando, "Ĉeĉeniaj krimbandoj").

En 15-a de oktobro 1999, Rusiaj trupoj, post intensa tanka kaj artileria kontraŭ Ĉeĉeniaj militantoj, okupis strategian pozicion je artileria pafdistanco de Grozno. Prezidento Aslan Masĥadov deklaris gazavaton (Sanktan militon) kontraŭ Rusia invado. La registaro de Iĉkerio deklaris militjuron kaj vokis helpotrupojn por kontraŭstari la invadon. Rusia registaro, tamen, ne instigis militjuron nek krizostaton nek en Rusio, nek en kontrolitaj areoj de Ĉeĉenio[31]. La sekvan tagon Rusiaj trupoj okupis strategiajn Terekajn altlandojn, mortiginte ĉ. 200 rezistantaj Ĉeĉenojn. Post granda batalo Rusio okupis Ĉeĉenian militbazon en vilaĝo Goragorskij, okcidente de la ĉefurbo[32].

En 21-a de oktobro 1999 Rusia Proksimdistanca balistika misilo landis en bazaron en centra Grozno kaj mortigis ĉ. 140 civitanojn, plejparte virinojn kaj infanojn, kaj centoj estis vunditaj. Poste Rusiaj informiloj diris, ke oni atakis la bazaron ĉar la ribeluloj vendis armilojn tie, sed neniu pruvo por tiu aserto estas ĝis nun trovita[33]. Ok tagojn poste, Rusia aviadilo atakis grandan kolumnon de rifuĝintoj, irantaj al Inguŝio, en ŝoseo Baku-Rostov. Pro tiu atako mortis anlmenaŭ 25 civitanojn, inkluzive ĵurnalistojn kaj laborantojn de Ruĝa Kruco[34]. Post du pli tagoj, Rusia artilerio kaj roketartilerio lanĉis amasan pafadon al vilaĝo Samaŝki, kiu jam multe suferis dum la unua milito. Poste anoj de la rusia armeo diris, ke la artileria atako estis venĝo por rezisto dum la unua milito[35].

En 12-a de novembro 1999 okupantoj levis Rusian flagon super Gudermes, la due plej granda urbo de Ĉeĉenio. Lokaj Ĉeĉeniaj komandantoj, fratoj Jamadaev, antaŭe konataj kiel plej kruelaj krimuloj kaj kidnapistoj en Iĉkerio, perfidis la Ĉeĉenion kaj venis al la flanko de Rusia Federacio. Ankaŭ Rusiaj trupoj tute ruinigis kaj detruis eksan kozakan vilaĝon Asinovskaja. Du tagojn poste, ĉ. 30 Rusiaj soldatoj estis mortitaj per responda atako de Ĉeĉenoj apud vilaĝo Kulari, kaj la bataloj ĉirkaŭ la vilaĝo daŭris ĝis januaro 2000. En 17-a de novembro 1999 detruis fortikaĵon Bamut, kiu ludis simbolan rolon ekde la unua milito. Multaj ĉeĉenoj mortis pro la bombado, kaj tuta la vilaĝo estas detruita per termobaraj armiloj. Du tagojn poste, post tutsemajna batalo, Rusiaj trupoj okupis vilaĝon de Aĉĥoj-Martan.

En 26-a de novembro 1999, la tiama milita ĉefo de Rusio Valerij Manilov diris ke la dua fazo de Ĉeĉenia kampanjo estas preskaŭ finita, kaj la tria komenciĝu. Laŭ Manilov, la tria fazo estas tute detrui la "banditaj grupoj" en la montoj. Post kelkaj tagoj tiama Rusia ministro pri defendo Igor Sergejev diris ke Rusiaj trupoj bezonas tri monatoj pli por kompletigi la militkampanjon en ĉeĉenio, dum kelkaj generaloj asertis ke ĉio finos antaŭ la Novjaro. La sekvan tagon la Ĉeĉenoj portempe reokupis urbon Novogroznenskij[36].

En 1-a de decembro 1999, post kelkaj semajnoj de lukto, Rusiaj trupoj sub gvido de general-majoro Vladimir Ŝamanov okupis vilaĝon Alĥan-Jurt sude de Grozno. Dum la batalo kaj la rezistantaj Ĉeĉenoj kaj la atakantaj Rusiaj soldatoj suferis grandajn perdojn. Ne malpli ol 70 Rusiaj soldatoj mortis dum la batalo[37]. Dum sekvaj du semajnoj Rusiaj soldatoj batis, rabis kaj seksperfortis la vilaĝanojn kaj publike ekzekutis na almenaŭ 17 el ili; finfine, ili tute forbruligis la vilaĝon[38].

En la sama tago la Ĉeĉenaj rezistantoj komencis serion de respondaj atakoj apud Gudermes. La defendatoj de Argun, malgranda urbo kvin kilometrojn oriente de Grozno, starigis eble la plej fortan reziston kontraŭ Rusia agreso ekde komenco de la kampanjo. Ankaŭ forta estis rezisto en urbo Urus-Martan, en kiu la defendantoj uzis taktikon de gerilo. Eĉ 9-a de decembro Rusia artilerio daŭre bombardis la urbon, kvankam la Ĉeĉeniaj komandantoj jam diris, ke ĉiuj militantoj forlasis ĝin.

En 4-a de decembro 1999 komandanto de Rusiaj trupoj en Norda Kaŭkazio generalo Viktor Kazancev asertis ke Grozno estas sub plena blokado de Rusiaj trupoj. Sekva tasko de Rusia armeo estas okupo de urbo Ŝali 20 kilometrojn sudokcidente de la ĉefurbo. La okupantoj komence okupis du pontojn kiuj ligis la vilaĝon kun la ĉefurbo, kaj poste ĉirkaŭigis na Ŝali kaj poiome elpremis la defendantojn. En 13-a de decembro rezistantoj de Ŝali detruis du Rusiajn helikopterojn, kiuj serĉis restaĵojn de aviadilo Su-25, falinta iom antaŭe. Rusia generalo Genadij Troŝev deklaris ultimaton por vilaĝanoj de Ŝali, en kiu li ordonis al ili kapitulacii aŭ "esti detruita". En mezo de decembro Rusiaj trupoj koncentriĝis ĉirkaŭ sudaj partoj de Ĉeĉenio kaj priparis duan invadon el Dagestano.

Sieĝo de Grozno[redakti | redakti fonton]

La atako al Grozno komenciĝis en frua decembro 1999. Post longa batalado en la urbo kaj en apudaj komunumoj finiĝis je okupo de urbo en 2-a de februaro 2000.

Laŭ oficiaj informoj de Rusia armeo, dum la sieĝo mortis almenaŭ 368 federaciaj soldatoj, sed tio ne inkluzivas solduloj kaj pro-Rusiaj miliciistoj. La defendantoj ankaŭ suferis grandajn perdojn, inkluzive kelkajn ĉefkomandantojn. Rusia ministro pri defendo Igor Sergejev diris ke almenaŭ 1500 ribeluloj estas mortitaj, sed nun oni suspektas ke plimulto el ili estis pacaj civitanoj. La Iĉkeriaj fontoj agnoskas nur ĉ. 400 mortintoj, kiuj pereis en minkampo apud Alĥan-Kala[39].

Ĉar la defendo de la urbo estis forta, Rusiaj trupoj ne povis eniri iun distriktojn sen tute ruinigi ĝin. Post la sieĝo Grozno estis pli detruita ol iu alia Eŭropa urbo ekde la Dua Mondmilito. En 2003 la Unuiĝintaj Nacioj nomis Groznon la plej detruita urbo sur Tero[40].

La Rusia armeo suferis grandajn perdojn dum ĝi progresis al kaj ĉirkaŭ Grozno pro minoj, embuskoj kaj gerila taktiko de Ĉeĉeniaj partizanoj. En 26-a de januaro 2000 la Rusia registaro agnoskis, ke ne malpli ol 1173 rusiaj militistoj estis mortigitaj en Ĉeĉenio ekde oktobro[41] - a more than double rise from 544 killed reported just 19 days earlier.[42]. En 4-a de februaro 2000 Rusiaj trupoj, provante haltigi retreton de partizana grupo, bombis vilaĝon Katir-Jurt kaj civitanan kolumnon sub Blanka flago kaj mortigis ne malpli ol 170 civitanojn (363 laŭ unu el fontoj[43]). Poste, en 24-a de februaro 2005, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj agnoskis tiun ĉi amasmortigon estiel milita krimo[44].

Batalo en la montoj[redakti | redakti fonton]

Ibn al-Ĥattab kaj kelkaj liaj kamaradoj kun kontraŭaviadilaj misiloj.

Grandaj bataloj kun amasaj bombadoj kaj artileriaj pafadoj daŭris tutan vintron de 2000 en montaraj regionoj de Ĉeĉenio, aparte en areoj ĉirkaŭ Argun, Vedeno kaj Ŝatoj, kie la Rusiaj atakoj kun rusiaj paraŝutistoj komencis jam en malfrua 1999.

En 9-a de februaro 2000 Rusia taktika misilo eksplodis inter grupo de civitanoj, plejparte maljunuloj, kiuj venis al la administra centro de Ŝali (la urbo, antaŭe deklarita unu el "sekuraj areoj") por kolekti siajn pensionojn. La Rusia armeo lanĉis la misilon responde al reporto ke grupo de Ĉeĉenaj militantoj eniris la urbon. La misilo mortigis na pli ol 150 civitanoj, kaj poste sekvis helikoptera atako kun pluaj viktimoj[45]. Rajtprotektanta organizaĵo Human Rights Watch petis la Rusiajn militistojn ĉesi uzon de termobaraj armiloj (konataj en Rusio kiel "vakuaj bomboj") en Ĉeĉenio, koncernante grandajn civitanajn perdojn pro "kutima kaj ofte nedistinga bombado kaj obusado fare de Rusiaj trupoj"[46]. En 18-a de februaro 2000 Ĉeĉenaj defendantoj sukcesis detrui Rusian helikopteron en sudaj regionoj de Ĉeĉenio, kaj almenaŭ 15 Rusiaj soldatoj pereis en ĝi. Tiun fakton agnoskis Rusia ministro pri interaj aferoj Vladimir Ruŝajlo, kaj tio estis unu el raraj okazoj kiam Rusio oficie agnoskis siajn perdojn en Ĉeĉenio[47].

En la 29-a de februaro 2000 la ĉefkomandanto de ĉiuj Rusiaj trupoj en Kaŭkazo Gennadij Troŝev diris ke "la kontraŭterorista operacio en Ĉeĉenio estas finita. Ni findetruos ĉiujn etajn grupojn post kelkaj semajnoj". Rusia ministro pri defendo, marŝalo Igor Sergejev diris ke entute en Ĉeĉenio estas inter 2000 kaj 2500 ribeluloj. La saman tagon trupo de Rusia VDV el Pskovo iĝis atakita fare de Ĉeĉeniaj kaj aarabaj militantoj apud vilaĝo Ulus-Kert en sudaj Ĉeĉeniaj ebenoj. Almenaŭ 84 Rusiaj okupantoj iĝis mortigitaj en la batalo. Oficia gazeto de Rusia Ministrejo pri defendo reportis ke mortitaj estis almenaŭ 400 ribeluloj, sed tiuj datumoj kontraŭdiras la aserton de Sergejev, ĉar amasiĝo de 400 el 2500 Ĉeĉenaj defendantoj en unu loko estas neebla[48]. En 2-a de marto 2000 trupo de Rusia OMON el Podolsk atakis alian trupon de OMON el Sergijev Posad en Grozno kaj almenaŭ 24 el ili estis mortigitaj. Sekvan tagon Rusiaj trupoj liberigis sian koleron al la civitanoj de la urbo, arestante kaj mortigante kelkdek hazardajn ĉeĉenojn[49].

En 4-a de marto 2000 granda grupo de pli ol 1000 Ĉeĉeniaj defendantoj sub gvido de komandanto Ruslan Gelajev, fuĝinte el Grozno, eniris vilaĝon Komsomolskoje kaj sukcesis defendi ĝin dum du semajnoj, kun granda helpo de lokaj loĝantoj. La Rusia armeo ankaŭ devis agnoski, ke ĝi perdis almenaŭ 50 soldatojn. La vilaĝo estis tute ruinigita per bombadoj kaj ĉ. 1000 Ĉeĉenoj pereis[50]. En 29-a de marto ne malpli ol 52 rusiaj policistoj el grupo de OMON el Perm pereis pro atako de Ĉeĉenaj kaj Arabaj militantoj apud Vedeno[51][52].

En 23-a de aprilo 2000 karavano de 22 vehikloj, kiu portis kartoĉojn, obusojn kaj aliajn ekipaĵojn por rusiaj paraŝutistoj, trafis embuskon de 80-100 "banditoj" (laŭ vortoj de Genadij Troŝev) apud vilaĝo Serĵen-Jurt en Vedena montfendo. Post kvarhora batalo estis mortigitaj ne malpli ol 15 federaciaj soldatoj. Generalo Troŝev ankaŭ diris, ke oni trovis kadavrojn de 4 ribeluloj[53].

Al fino de 2000, Rusio okupis preskaŭ ĉiujn rezistantajn vilaĝojn, kaj lanĉis novan kampanjon kontraŭ restantaj montaraj fortikaĵoj en decembro 2000.

Restarigo de federacia registaro[redakti | redakti fonton]

Rusia prezidento Vladimir Putin establis rektan prezidentan regon en Ĉeĉenio ekde majo 2000. Sekvan monaton li ukazis ke eksa separisto Aĥmad Kadirov estu portempa ĉefo de pro-Moskva estraro en Ĉeĉenio. Unue publiko en aliaj partoj de Rusio estis entuziasma pri tiu ĉi disvolviĝo, sed baldaŭ multaj ekkomprenis, ke la milito kaj mortoj de Rusiaj soldatoj kaj Ĉeĉenoj tute ne finiĝis. En 23-a de marto 2003 Rusio pasigis konstitucion por Ĉeĉenio per dubinda referendumo.La konstitucio donis al la respubliko formalan aŭtonomion, sed establis fortan dependon de centrala registaro je ĉiuj signifaj ekonomiaj kaj politikaj aferoj. La referendumo estis ege propagandita fare de Rusia federacia registaro, sed civitanoj de Ĉeĉenio ĝenerale oponis ĝin. Multaj ĉeĉenoj bojkotis voĉdonon, ĉar ili tute ne volis partopreni en iuj ajn Rusiaj registaraj procedoj. Internaciaj observantoj raportis multajn rompojn de demokratia procedo dum tiu ĉi referendumo, inkluzive eĉ perforton kontraŭ ĉeĉenoj por igi ilin voĉdoni. Ekde decembro 2005 filo de Aĥmad Kadirov Ramzan iĝis defakta reganto de Ĉeĉenio. Li estas gvidanto de pro-Rusia soldula grupo, konata kiel kadirovanoj. La kadirovanoj, kun subteno de Rusia armeo, kondutis grandan kvanton de perforto, kidnapo kaj banditismo. Kun subteno de Putin, Ramzan Kadirov iĝis formala prezidento de Ĉeĉenio en februaro 2007, anstataŭiginte na Alu Alĥanov.

Partizana milito[redakti | redakti fonton]

Gerilo en Ĉeĉenio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ larĝskalaj bataloj en Ĉeĉenio estas ĉesinta, partizanaj atakoj daŭre okazas preskaŭ ĉiŭtage, aparte en sudaj regionoj de Ĉeĉenio, iam tuŝante najbarajn teritoriojn de Kaŭkazo (aparte post establo de la Kaŭkaza fronto). Kutime malgrandaj ribelulaj trupoj atakis Rusiajn kaj pro-Rusiajn registojn, policistojn aŭ militistojn. Ofte la partizanoj uzas memkreitajn eksplodaĵojn kaj armilojn. Rusiaj militistoj respondas per artileriaj kaj aerbombaj atakoj kaj reprezalio kontraŭ lokaj loĝantoj.

Nun granda plimulto de Rusiaj trupoj en Ĉeĉenio estas profesiaj soldatoj kaj policistoj, anstataŭ devige varbitoj, kiuj uzatis en komencaj fazoj de la milito. Lokaj pro-rusiaj trupoj, gvidataj fare de Ramzan Kadirov kaj loke konataj kiel "kadirovci" (kadirovanoj), nun tenas plejparton de lokaj policaj kaj ŝtatsekurecaj funkcioj. Ekde 2004 la kadirovanoj formis du Ĉeĉeniajn batalionojn "Sever" (Nordo) kaj "Jug" (Sudo). Aliaj du batalionoj de pro-Rusiaj Ĉeĉeniaj trupoj estas komandataj fare de aliaj komandantoj. Bataliono "Vostok" (Oriento) estas gvidata fare de Sulim Jamadajev kaj "Zapad" (Okcidento) fare de Said-Magomet Kakijev. Ĉiuj kvar pro-Rusiaj Ĉeĉeniaj batalionoj apartenas al trupoj de Rusia Ministrejo pri internaj aferoj[54].

Memoferaj atakoj[redakti | redakti fonton]

Inter junio 2000 kaj septembro 2004 Ĉeĉenaj partizanoj ekuzis memoferajn atakojn kontraŭ okupantoj. Dum tiu periodo okazis 23 memoferaj atakoj ene kaj ekster Ĉeĉenio, kiuj estis konektaj kun Ĉeĉena Rezista movado. La bombistoj kaj cirkonstancoj de la atakoj estis ege malsamaj, sed ĉiuj la atakoj celis Rusiajn armeajn kaj registarajn objektojn.

Atencoj[redakti | redakti fonton]

Dum la milito ambaŭ flankoj okazigis multajn atencojn kontraŭ ĉefpersonoj de siaj malamikoj. La plej konataj atencoj estas mortigo de ekzilita prezidento de Iĉkerio Zelimĥan Jandarbijev en Kataro je 13-a de februaro 2004, kaj likvidigo de perfidulo Aĥmad Kadirov dum militparado en Grozno je 9-a de majo 2004.

Kaŭkaza fronto[redakti | redakti fonton]

Alsan Masĥadov kiel prezidanto de Iĉkerio oficiale malpermesis okazigi atakojn ekster Ĉeĉenio. Tamen la gerilanoj plurfoje uzis terotoriojn de la apudaj Dagestano, Inguŝio kaj aliaj kaŭkazaj respublikoj por atakoj kaj teroraj atencoj. Tiel en 2000 ili ekstermis ĉe vilaĝo Galaŝko (Inguŝio) kolumnon de la rusiaj militstoj, kiuj eĉ formale neniam partoprenis la militon en Ĉeĉenio, estis malmobilizitaj kaj veturis hejmen. En 2002 ĉe la sama vilaĝo ekbatalis Ruslan Gelajev, kies taĉmento marŝis de Kartvelio al Ĉeĉenio.

Kvankam kontraŭ-Rusiaj partizanaj movadoj en Norda Kaŭkazio havas longan historion, la ĉeĉeniaj sendependistoj oficie deklaris kreon de la unuigita Kaŭkaza fronto en majo 2005. Krom ĉeloj en Ĉeĉenio, Dagestano kaj Inguŝio la movado inkluzivis Stavropolan, Kabard-Balkarian, Krasnodaran, Karaĉaj-Ĉerkesian, Osetian kaj Adigeian ĝamaatojn. Tio esence signifas, ke preskaŭ ĉiuj regionoj de sudo de Rusio estas engaĝitaj en kontraŭimperiisma lukto.

La sendependisma movado en Ĉeĉenio nune rolas kiel oficia ideologia, logistika kaj, eble, financa centro de partizanoj en Norda Kaukazio[55]. Lokaj grupoj, tamen, estas ege ideologie diversaj kaj ne obeas rektajn ordonojn el centro. La plej akraj bataloj inter la partizanoj kaj okupantaj trupoj okazas en Dagestano, sed ankaŭ okazas tumultoj en aliaj regionoj, kun notinda ekzemplo de Nalĉika ribelo en 13-a de oktobro 2005.

Homaj rajtoj kaj terorismo[redakti | redakti fonton]

Homaj rajtoj kaj militkrimoj[redakti | redakti fonton]

Unu el multaj amasaj entomboj en Ĉeĉenio

Ambaŭ Rusia kaj Ĉeĉenia flankoj multfoje akuzis la oponantojn je diferaj militkrimoj, inkluzive mortigoj, ostaĝoprenoj, raboj, seksperfortoj kaj aliaj rompoj de militaj leĝoj. Internaciaj rajtdefendantaj organizaĵoj, inkluzive Eŭropa Konsilio kaj Amnestio Internacia, kritikis ambaŭ flankojn je daŭraj rompoj de internacia humanisma leĝaro.

Rusiaj rajtoprotektantaj grupoj kalkulis ke Rusiaj trupoj okazigis ne malpli ol 5000 kidnapoj de Ĉeĉeniaj civitanoj ekde 1999 kaj regule uzis torturon kaj seksperforton por subpremi la reziston de Ĉeĉenia popolo[56]

Usona ŝtatsekretariino Madeleine Albright dum ŝia alparolo al UN-Komisiono pri homaj rajtoj diris:

Ni ne povas ignori la fakton ke miloj de Ĉeĉeniaj civitanoj mortis kaj pli ol 200000 estis ekzilitaj el siaj hejmoj. Kune kun aliaj delegacioj ni ekspresis nian maltrankvilecon pro persistaj, kredendaj raportoj pri rompoj de homaj rajtoj fare de Rusiaj trupoj en Ĉeĉenio, inkluzive eksterjuĝaj mortigoj. ... La milito en Ĉeĉenio grave damaĝis Rusian internacian reputacion kaj izolis Rusion de internacia komunumo. Laboro por ripari la damaĝon, ambaŭ hejme kaj eksterlande, aŭ la risko por plue izoli sin, estas la plej urĝa kaj grava testo kiu staras antaŭ Rusio ĉi-momente[57].

Amnestio Internacia skribis en sia raporto de jaro 2001:

Ekzistas oftaj raportoj ke Rusiaj trupoj sendistinge bombis civitanajn areojn. Ĉeĉenaj civitanoj, inkluzive medicinan personaron, daŭre estas celo de militaj atakoj fare de Rusiaj trupoj. Centoj de Ĉeĉeniaj civitanoj kaj militmalliberuloj estas eksterjuĝe mortitaj. Ĵurnalistoj kaj sendependaj obsevantoj ne povas eniri Ĉeĉenion. Laŭ la raportoj, Ĉeĉenaj militantoj ofte minacis kaj en kelkaj okazoj mortigis membrojn de Rusia federacia registaro kaj Rusiajn militistojn[58].

En 2001 la Usona Memoriala Muzeo pri Holokaŭsto aldonis Ĉeĉenion al sia listo pri genocido:

Ĉeĉenio estas detruita, inkluzive preskaŭ tuta detruo de Grozno, la Ĉeĉenia ĉefurbo. Rusia artilerio kaj aerarmeo nedistinge batis loĝatajn areojn. Homrajtaj organizaĵoj ankaŭ dokumentis kelkajn amasmortigojn de civitanoj fare de Rusiaj trupoj. Rusia prezidento Vladimir Putin deklaris Ĉeĉenion paca en printempo de jaro 2000. Sed paco estas nevera por Ĉeĉenaj civitanoj, viktimoj de daŭra inanicia milito. Ili suferas pro krimoj fare de Rusiaj trupoj - arbitraj arestoj, ĉantaĝo, torturo kaj mortigo. Ĉeĉenoj ankaŭ suferas, ĉar estas neniuj provoj rekonstrui bazajn sociajn servojn kiel utilaĵojedukado. Ĉeĉenaj militantoj ankaŭ okazigis krimojn kontraŭ civitanoj, sed nek en sama skalo nek en sama frekvenco kiel Rusiaj trupoj[59].

La Rusia registaro rifuzas iun respondecon pri rompoj de homaj rajtoj dum konflikto en Ĉeĉenio. Nepovaj atingi ĵustecon hejmlande, centoj de viktimoj de Rusiaj militkrimoj skribis peticiojn al la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj. En marto 2005 la kortumo disvastigis unuajn decidojn pri Ĉeĉenio, trovinte la Rusian registaron kulpa je rompo de rajto por vivo kaj de malpermeso de torturo okaze de civitanoj, kiuj mortis aŭ malaperis pro fiagoj de Rusiaj okupantaj trupoj[60]. Ekde tiam, multaj similaj decidoj estas faritaj.

Teroratakoj[redakti | redakti fonton]

Fotoj de viktimoj de Ostaĝopreno en Beslana lernejo.

Inter majo 2002 kaj septembro 2004 la pro-Ĉeĉenaj militantoj, laŭ plej populara versio gvidataj fare de Ŝamil Basajev, lanĉis serion de teroratakoj kontraŭ civitanaj objektoj en Rusio. Entute pro la serio de (plejparte memoferaj) eksplodoj mortis ĉ. 200 homoj. La plej grandaj atakoj estis Eksplodo en Stavropola trajno en 2003 (46 mortitaj), Eksplodo en Moskva metroo en februaro 2004 (40) kaj Eksplodo de du Rusiaj aviadiloj en aŭgusto 2004.

Du grandskalaj ostaĝoprenoj, la Ostaĝopreno en Moskva teatro en 2002 (850 ostaĝoj) kaj Ostaĝopreno en Beslana lernejo (ne malpli ol 1200) rezultis je amasaj pereoj de civiluloj. En mezlernejo de Beslano pereis 334 homoj (inkluzive de 186 infanoj) kaj pli ol 800 estis vunditaj. La respondecon pri la terorisma atako publike prenis al si Ŝamil Basajev, kiu publikigis tiun deklaron en la retejo de la ĉeĉenaj separatistoj «Kaŭkazo-centro» la 17-an de septembro 2004[61]

Aliaj problemoj[redakti | redakti fonton]

Pankisa krizo[redakti | redakti fonton]

Rusiaj ŝtatistoj akuzis la respublikon de Kartvelio je tio, ke ili permesis al Ĉeĉeniaj ribeluloj agadon kaj interŝangon de gerilistoj kaj armiloj en Kartvelia teritorio. En februaro 2002 Usono komencis asisti Kartvelion je lukto kontraŭ "krimaj elementoj" kaj arabaj muĝahidoj en Pankisa gorĝo. Tiu asisto estas rigardata kiel parto de Usona programo de milito kontraŭ terorismo. Sen iu rezisto, Kartvelio kaptis kaj transdonis ses homojn kiuj estis markitaj kiel arabaj krimuloj kaj deklaris la regionon sub kontrolo[62]. En aŭgusto 2002 Kartvelio akuzis Rusion je serio de aerbombadoj de vilaĝoj en Pankisa gorĝo, kie, laŭ opinio de Rusia armeo, kaŝis sin Ĉeĉenaj ribeluloj. Almenaŭ unu kartvela civitano mortis pro aerbombado.

En 8-a de oktobro 2001, helikoptero de Observa Misio de Unuiĝintaj Nacioj en Kartvelio estis detruita en Kartvelio apud Kodora valo, kiu situas proksime al limo de Abĥazio, dum la Kodora krizo de 2001. En la eksplodo mortis 9 homoj, inkluzive 5 observantoj de UN[63]. Kartvelio malagnoskis ke ĝi havis iujn trupojn en tiu regiono kaj la suspekto falis al armita grupo de Ruslan Gelajev, pri kiu oni diris ke li estas dungita fare de la kartvelia registaro por kaŝita milito kun separista Abĥazio. Li revenis al Ĉeĉenio en 2002, laŭvoje perdinte parton de siaj fortoj en la batalo ĉe Galaŝko. En 2-a de marto 2004, post serio de invadoj el Kartvelio al Ĉeĉenio, Inguŝio kaj Dagestano, Gelajev estas mortigita en batalo kun Rusiaj limgardistoj inter Dagestano kaj Kartvelio.

Unuflanka batalhalto de 2005[redakti | redakti fonton]

En 2-a de februaro 2005 prezidento de sendependa Iĉkerio Aslan Masĥadov proponis batalhalton ĝis 22-a de februaro (la tago antaŭ jubileo de deporto de ĉeĉenoj fare de Stalin). La propono de batalhalto, adresata al Rusia prezidento Vladimir Putin, estis disvastigita tra separistaj retpaĝaroj kaj estis priskribata kiel ĝesto de bona volo. La Rusiaj trupoj, tamen, ne haltis la militaj operacioj. En 8-a de marto 2005 Masĥadov mem estis mortigita en Ĉeĉena vilaĝo Tolstoj-Jurt nordorienten de Grozno.

Nelonge post morto de Masĥadov la Iĉkeria ĉefkonsilio anoncis ke nova estro de Iĉkeria registaro estu Abdul-Ĥalim Sadulajev, kaj lin forte subtenis Ŝamil Basajev (Basajev mem estas mortigita en julio 2006). En 2-a de februaro 2006 faris grandajn ŝanĝojn en sia registaro kaj ordonis ĉiujn membrojn, kiuj loĝis en ekzilo, transklokiĝi al Ĉeĉenia teritorio. Interalie li eligis vicĉefministron Aĥmed Zakajev el lia posteno kaj faris lin Ministro pri Eksteraj Aferoj[64]. Sadulajev estis mortigita fare de Rusiaj okupantoj en junio 2006, kaj lian postenon prenis veterano de Ĉeĉenia gerilo Doku Umarov.

Amnestioj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ novembro 2007 okazis ne malpli ol sep amnestioj por Ĉeĉeniaj partizanoj kaj por federaciaj soldatoj, kiuj performis krimojn kontraŭ pacaj civitanoj en Ĉeĉenio, proklamitaj far Moskvo ekde komenco de la Dua milito. Unua amnestio okazis en 1999, kiam ĉ. 400 ĉeĉenaj militantoj transiris al federacia flanko. Laŭ informo de Aslambek Aslaĥanov, tiama konsilisto de Putin, preskaŭ ĉiuj ili estis poste mortigitaj aŭ far siaj eksaj kamaradoj, kiuj rigardas ilin perfiduloj, aŭ far rusiaj militistoj, kiuj suspektas ke ili estas iu kvina kolono[65]. Aliaj amnestioj okazis en septembro 2003 (post adopto de okupa konstitucio de la respubliko) kaj en malfrua 2006-a jaro. En 2006 ĉ. 600 militantoj kapitulacis pro promeso de amnestio al ĉiuj, kiuj "ne partoprenis en iuj seriozaj krimoj"[66]. En 2007 la Internacia Helsinka Federacio por Homaj Rajtoj publikis raporton sub titolo "Amnestied People as Targets for Persecution in Chechnya" (Amnestiitoj kiel objektoj de persekuto en Ĉeĉenio), kiu dokumentas fatojn de kelkaj el amnestiitoj, kiuj estis kidnapitaj, torturitaj kaj mortigitaj post amnestio.

Ŝtata cenzuro de informoj pri la milito[redakti | redakti fonton]

Dum la unua Ĉeĉenia milito, pli-malpli libera cirkulado (malgraŭ mortoj de ĵurnalistoj) de novaĵoj pri la milito kaŭzis grandajn problemojn por Rusiaj ŝtatistoj kaj militistoj, ĉar malfacilis kaŝi Rusiajn militkrimojn. La milito kondutis Kremlon al konkludo, ke pli da kontrolo kaj cenzuro estas necesa, aparte por Rusiaj naciaj gazetoj kaj televido, el kiuj plimulto de Rusianoj ĉerpas informon. Antaŭ komenco de la dua milito, la Rusia ŝtato kreis "fumoŝirmilon" ĉirkaj Ĉeĉenio - t.e. la sistemon, kiu ebligas ne lasi nelojalajn ĵurnalistojn en Ĉeĉenion kaj cenzuri la datumojn, kiuj elvenas el tie[67].

Post kelkaj atakoj al sendependaj ĵurnalistaj kompanioj, Rusia registaro gajnis kontrolon super ĉiuj televidkanaloj en Rusio kaj preskaŭ ĉiu preso. Poste, per vasta uzo de cenzuro, timigo, minacoj[68] kaj atakoj, ambaŭ fizikaj kaj psikologiaj, al ĉiuj sendependemaj ĵurnalistoj faris sendependan informon preskaŭ neatingebla por Rusia publiko. En Ĉeĉenio mem ĉiuj laŭleĝaj amasinformiloj estas sub kontrolo de federacia registaro. Kritikemaj ĵurnalistoj iĝas objektoj de atakoj kaj obstrukco[69], kio konduktas al vasta memcenzuro. Fremdlandajn ĵurnalistojn oni penas perforti cenzuri la raportojn el Ĉeĉenio[70]. En kelkaj okazoj rusaj ĵurnalistoj, kiuj skribis pri Ĉeĉenio ne en lojalisma maniero estis malliberigitaj (ekz. Boris Stomaĥin) aŭ kidnapitaj far federaciaj trupoj (ekz. Andrej Babickij). Fremdlandaj informaj kompanioj, kiuj provis raporti pri Ĉeĉenio sencenzure iĝis forbaritaj el Rusio (ekz. American Broadcasting Company)[71]. Pac-organizaĵo Societo por Rusa-Ĉeĉena Amikeco estas malpermesita pro akuzoj je "ekstremismo kaj nacia malamo". En enketo de jaro 2007 nur 11% Rusianoj diris ke ili estas kontentaj pri informo pri Ĉeĉenio en amaskomunikiloj.

Efektoj[redakti | redakti fonton]

Mortoj inter civitanoj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri civitanoj mortoj vaste varias laŭ diferaj fontoj. Laŭ informiloj de pro-Moskva registaro, ĉ. 160000 homoj mortis dum du militoj, el kiuj ĉ. 30000 estis ĉeĉenoj kaj ĉ. 100000 rusoj[72][73], kiam nun mortinta separista estro Aslan Masĥadov ade asertis, ke ne malpli ol 200000 ĉeĉenoj mortis pro la du konfliktoj[74]. Pro grandaj obstakloj por libera cirkulado de informo, nek de tiaj asertoj povas esti sendepende testitaj. En 2007 Rusia humanista organizaĵo Memorial raportis, ke ĝi havas dokumentitaj informoj pri ĉ. 25000 ĉeĉeniaj civitanoj mortigitaj aŭ "malaperintaj" ekde 1999[75]. Laŭ raprto de Amnestio Internacia de la sama jaro, sole la dua milito mortigis na ne malpli ol 25,000 civitanoj, dum aliaj 5,000 estas malaperintaj[76]. Enketoj de Societo por Rusa-Ĉeĉena Amikeco ebligis antaŭekspekti la tutan kvanton de civitanaj mortoj dum du militoj inter 150 000 kaj 200 000.

Ekologiaj damaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ekologiaj organizaĵoj atentigas, ke pro ada bombado Ĉeĉenio nun havas ekologian katastrofon. Eksa konsilisto de Boris Jelcin diris, ke pro milito la respubliko iĝis "morta lando"[77]. Krom bombado, grandaj koncernoj estas likoj de nafto kaj poluoj el damaĝitaj fifluoj. Estas informoj, ke akvo en ĉeĉenio estas malpura ĝis profundeco de 250 m[78]. Ekzistas granda kvanto de kemia kaj radioaktiva poluo pro uzo de kemiaj armiloj kaj detruo de kemiaj konservejoj rezulte de la konflikto. La ĉeĉenia faŭno ankaŭ estas ege damaĝita, ĉar bestoj, kiuj iam loĝis en Ĉeĉenia montaro, plejparte aŭ mortis aŭ transloĝiĝis al pli sekuraj regionoj[79]. En 2004 Rusia registaro agnoskis ĉ. trionon de Ĉeĉenia teritorio "zono de ekologia katastrofo" kaj aliajn 40% "zono de ekstrema ekologia damaĝo"[80].

Terminoj[redakti | redakti fonton]

Ĉeĉenio havas pli da terminoj ol iu alia regiono en la mondo[81]. Ekde 1999 landminoj estas vaste uzataj far ambaŭ flankoj (Rusio subsignis na UN Konvencio pri certaj konvenciaj armiloj en 1980, sed ne protokolon pri landminoj de 1996). La plej pakitaj per landminoj regionoj estas tiuj, kie la rezista movado ankoraŭ aktivas - t.e. la sudaj teritorioj kaj areoj apud respublikaj bordoj[82]. Humanista senminigo ne okazis en respubliko ekde elpelo de HALO Trust el Rusio en demebro 1999. En junio 2002 tiama UN-oficisto Olara Otunnu raportis, ke oni ekspektas ne malpli ol 500,000 landminojn en la regiono. UNICEF dokumentis 2,340 civitanajn mortojn en la respubliko pro landminoj kaj neeksploditaj bomboj inter 1999 kaj fino de 2003.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  2. CIA - The World Factbook - Rusio
  3. Effective human rights work is the best weapon against terrorism
  4. Armstrong, Patrick. "Conflict in Chechnya: A Background Perspective." Journal of Conflict Studies. November 1999; Evangelista, Matthew. The Chechen Wars: Will Russia Go the Way of the Soviet Union? Washington, D.C.: Brookings Institution Press, 2003. ISBN 0-8157-2498-5; Dunlop, John B. Russia Confronts Chechnya: Roots of a Separatist Conflict. Cambridge, Mass.: Cambridge University Press, 1998. ISBN 0-521-63184-X; Seely, Robert. Russo-Chechen Conflict, 1800-2000: A Deadly Embrace. Florence, Ky.: Routledge, 2000. ISBN 0-7146-4992-9.
  5. Kleveman, Lutz. The New Great Game: Blood and Oil in Central Asia. Jackson, Tenn.: Atlantic Monthly Press, 2003. ISBN 0-87113-906-5
  6. Naimark, Norman M. Fires of Hatred: Ethnic Cleansing in Twentieth-Century Europe. Cambridge, Mass.: Harvard University Press, 2001. ISBN 0-674-00994-0.
  7. Mawdsley, Evan. The Stalin Years: The Soviet Union 1929-1953. Manchester, England: Manchester University Press, 2003. ISBN 0-7190-6377-9
  8. Fischer, Ruth and Leggett, John C. Stalin and German Communism: A Study in the Origins of the State Party. Edison, N.J.: Transaction Publishers, 2006. ISBN 0-87855-822-5
  9. Conquest, Robert. The Nation Killers. New York: Macmillan, 1970. ISBN 0-333-10575-3
  10. Campana, Aurélie. "Case Study: The Massive Deportation of the Chechen People: How and why Chechens were Deported." Online Encyclopedia of Mass Violence. November 2007. Vidita la 11-an de aŭgusto 2008; Nurbiyev, Aslan. "Relocation of Chechen 'Genocide' Memorial Opens Wounds." Agence France Press. June 4, 2008; Jaimoukha, Amjad M. The Chechens: A Handbook. Florence, Ky.: Routledge, 2005. ISBN 0-415-32328-2.
  11. Second Chechnya War - 1999-???. GlobalSecurity.org. Alirita 2008-04-15.
  12. Valerij Tiŝkov (Valery Tishkov). Chechnya: Life in a War-Torn Society. Berkeley: University of California Press, 2004. Paĝo 114.
  13. The Jamestown Foundation
  14. Police tried to silence GfbV - Critical banner against Putin´s Chechnya policies wars
  15. RFERL, Russia: RFE/RL Interviews Chechen Field Commander Umarov, 27.07.2005; Doku Umarov who was the head of the Security Council of Ichkeria in 1997-1999 accused Movladi Baisarov and one of Yamadayev brothers of engaging in slave trade in the inter-war period
  16. Sergey Pravosudov. Interview with Sergei Stepashin. Nezavisimaja Gazeta, la 14-an de januaro 2000 (ruse))
  17. BBC News | EUROPE | Deadly blast hits Russian parade
  18. The Jamestown Foundation; "Chechen gunmen attack russian army unit in Dagestan".
  19. Boris Berezovsky vs. the FSB. Alirita 2006-06-10.
  20. MCCAIN DECRIES "NEW AUTHORITARIANISM IN RUSSIA". Alirita 2006-06-10.
  21. Terror 99: A Bloody September. Alirita 2006-06-10.
  22. Agence France-Presse la 8-an de septembro 2002 Alleged suspect for 1999 bombings hiding in Georgia: Russian FSB CORRECTION:. Alirita 2006-06-10.
  23. Human rights activist says Moscow blasts verdict "sheds no light". Alirita 2006-06-10.
  24. Rights activists say the true guilty parties of 1999 bombings have not been found. Alirita 2006-06-10.
  25. Russia acknowledges bombing raids in Chechnya, CNN, la 26-an de aŭgusto 1999
  26. Russia launches more air strikes against Chechnya, RTÉ news, la 27an de septembro 1999
  27. David Hoffman Miscalculations Paved Path to Chechen War Washington Post, la 20-an de marto 2000
  28. Refugee bus reportedly shelled by Russian tank CNN, la 7-an de oktobro 1999
  29. Russian warplanes kill dozens of villagers The Independent, Oct 11, 1999
  30. Russia to 'display' truth on Chechnya, Reuters, la 9-an de oktobro 1999
  31. CHAMBER JUDGMENTS IN SIX APPLICATIONS AGAINST RUSSIA Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, 24.2.2005
  32. Europe: Russians 'within sight' of Grozny BBC News, la 16-an de oktobro 1999
  33. Phase Two - The Ground Campaign - October-November 1999 Globalsecurity.org
  34. Crimes Of War Project > Expert Analysis
  35. http://www.parliament.uk/commons/lib/research/rp2000/rp00-014.pdf
  36. Can Russia win the Chechen war? BBC News, la 10-an de januaro 2000
  37. A letter of Sgt. S.Durov
  38. RUSSIA/CHECHNYA: "NO HAPPINESS REMAINS": CIVILIAN KILLINGS, PILLAGE, AND RAPE IN ALKHAN-YURT, CHECHNYA
  39. Russia may withdraw some troops from Chechnya
  40. Scars remain amid Chechen revival BBC News, la 3-an de marto 2007
  41. Russia admits heavy casualties. Alirita 2006-06-10.
  42. Russian army battered in Grozny. Alirita 2006-06-10.
  43. http://www.guardian.co.uk/russia/article/0,2763,191798,00.html
  44. https://archive.is/20120529015343/www.echr.coe.int/Eng/Press/2005/Feb/ChamberjudgmentsChechencases2422005.htm
  45. Oleg Orlov War Crimes and Human Rights Violations in Chechnya la 26-an de majo 2000
  46. Russians urged to stop 'vacuum' bombings BBC News, la 15-an de februaro 2000
  47. Chechens down Russian helicopter BBC News, la 19-an de februaro 2000
  48. Reassessing Strategy: A Historical Examination
  49. CASE OF BAYSAYEVA v. RUSSIA
  50. Remembering Komsomolskoye
  51. Rebel Ambush In Chechnya One of Worst For Russians, The New York Times, April 2, 2000
  52. Deadlocked: Russia's Forgotten War
  53. Captain Adam Geibel Ambush at Serzhen Yurt: Command-Detonated Mines in the Second Chechen War Engineer: The Professional Bulletin for Army Engineers, februaro 2001
  54. Land of the warlords | World news | guardian.co.uk
  55. Beslan's unanswered questions International Herald Tribune, la 30-an de majo 2006
  56. Russia censured over Chechen man BBC
  57. U.S. Response to Human Rights Commission Resolution on Chechnya U.S. Mission Geneva
  58. Russian Federation 2001 Report Amnesty International
  59. Chechnya Overview Holocaust Memorial Museum
  60. European Court Rules Against Moscow Institute for War and Peace Reporting, la 2-an de marto 2005
  61. Абдаллах Шамиль: «Операция Норд-Вест в Беслане…» (ruse). Kaŭkazo-centro (2004-09-17). Arkivita el la originalo je 2012-05-19. Alirita 2011-03-30.
  62. Georgia says gorge 'under control' BBC News, la 2-an de septembro 2002
  63. UN helicopter shot down in Georgia BBC News, la 8-an de oktobro 2001
  64. Указы Президента ЧРИ А-Х. Садулаева, Chechenpress, 27.05.06
  65. "Убивал -- не убивал, попал -- не попал", Kommersant, 07.08.2006
  66. Law enforcers killed 72 militants in Chechnya in 2007, RIA Novosti, 16/ 01/ 2008
  67. Smokescreen Around Chechnya The Moscow Times, la 18-an de marto 2005
  68. Russian TV accuses military of censorship, BBC News, la 23-an de januaro 2000
  69. KREMLIN STIFLES CRITICAL COVERAGE OF CHECHNYA
  70. Silencing Chechnya Moscow Times, la 27-an de januaro 2005
  71. Russia Bars ABC News for Interview With Rebel, The New York Times, la 2-an de aŭgusto 2005
  72. Chechen official puts death toll for 2 wars at up to 160,000 International Herald Tribune, la 15-an de aŭgusto 2005
  73. Russia: Chechen Official Puts War Death Toll At 160,000 RFE/RL, la 16-an de aŭgusto 2005
  74. Death Toll Put at 160,000 in Chechnya The Moscow Times, la 16-an de aŭgusto 2005
  75. Chechnya war, Reuters AlertNet, 11-04-2007
  76. Amnesty International Issues Reports on Disappearances Jamestown Foundation, la 24-an de majo 2007
  77. Chechnya Conflict and Environmental Implications
  78. Chechen Republic // GENERAL INFORMATION, Kommersant, la 10-an de marto 2004
  79. Military operations greatly alter Chechen mountain life, Prague Watchdog, la 4-an de majo 2003
  80. 'In the Caucasus, you can buy anything', Al-Ahram Weekly, 2004
  81. Chechnya: Land Mines Seen As Continuing Scourge RFE/RL, la 19-an de oktobro 2004
  82. Chechnya, LM Report 2004, la 8-an de februaro 2005