Batalo ĉe Galaŝko (2002)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Batalo ĉe Galaŝko (2002)
Konflikto: Dua Ĉeĉenia milito
Daŭro: la 26-a de septembro 2002 (aeratakoj ĝis la 29-a de septembro)[1]
Loko: Inguŝio, Rusio
Rezulto: gerilanoj perdis parton de siaj fortoj kaj foriris al Ĉeĉenio
Flankoj
Rusio Iĉkerio
Komandantoj
Valerij Gerasimov Ruslan Gelajev
Forto
la 58-a armeo
Internaj Trupoj
Milico
5000 homoj
Armitaj Fortoj de Iĉkerio
200 ĝis 300 homoj
Perdoj
21 mortigitoj, 25 vunditoj[2] (laŭ aliaj datumoj — 21 mortigitoj, 16 vunditoj)[3][4])
1 helikoptero Mi-24 (paffaligita per portebla kontraŭaviadila sistemo, skipo pereis), 2 KT
70 mortigitoj, 50 vunditoj, 8 kaptitoj[2] (laŭ aliaj informoj 5 ĝis 110 mortigitoj[5], 6 kaptitoj[6][7][8])
Information icon.svg
vdr

Batalo ĉe Galaŝko (2002) okazis dum la Dua Ĉeĉenia milito forme de batalo ĉe vilaĝo Galaŝko (Inguŝio, Rusio). Ĉirkaŭ 300 ĉeĉenaj gerilanoj subestre de Ruslan Gelajev invadis de la teritorio de Kartvelio al Nord-Osetio kaj poste al Inguŝio por pluiri al Ĉeĉenio. La 25-an de septembro ili ekbatalis kontraŭ rusiaj trupoj ĉe Galaŝko, paffaliginte per portebla kontraŭaviadila sistemo «Igla» helikopteron Mi-24, damaĝinte per bombokanonoj du kirasitajn transportilojn kaj mortiginte 17 ĝis 21 rusiajn militistojn. Rusiaj trupoj aktive uzis artilerion, aviadon, kirasveturilojn. Oni ekstermis 5 ĝis 110 gerilanojn, 6 estis kaptitaj. La resto de la gerilanoj disiĝis je etaj grupoj kaj kaŝis sin en Ĉeĉenio. Oni diris, ke inter la kaptitoj estis du araboj[9].

Disvolviĝo de la eventoj[redakti | redakti fonton]

Foriro de Kartvelio[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 2002 Kartvelio komencis polico-militistan operacon en la Pankisa interkrutejo, kie dum jaroj loĝis ĉeĉenaj rifuĝintoj kaj kaŝis sin gerilanoj. Do la ĉeĉenaj gerilanoj devis forlasi la landon. La 2-an de aŭgusto ili ekiris kaj dum du semajnoj zigzagis laŭ Kartvelio por kaŝi sin de rusiaj spionaj satelitoj[3]. Poste ili sekvis tra Nord-Osetio kaj Inguŝio serĉante eblecon penetri Ĉeĉenion[10][11][12]. La taĉmento konsistis el 250 homoj subestre de Ruslan Gelajev. Ili marŝis en grupoj po 30 ĝis 40 homoj, inter la grupoj estis 50-metra distanco. Grupoj (la gerilanoj nomis ilin ĝamaatoj) formiĝis en Kartvelio laŭ etna kriterio: 4 estis ĉeĉenaj, po unu grupo araba, turka, kabarda, karaĉaja, kistina, dagestana[3]. Aparte iris taĉmento subestre de Abdul-Malik Meĵidov, kiu anis en la Islama Frataro. La gerilanoj havis ĉirkaŭ 20 porteblajn kontraŭaviadilajn sistemojn, preskaŭ duono da gerilanoj havis bombokanonojn kaj radiostaciojn Kenwood[3]. Vic-ĝenerala prokuroro de Rusio Sergej Fridinskij diris, ke ĉe Galaŝko interalie batalis 20 turkoj, 11 araboj, du kartveloj kaj aliaj alilandanoj[11] Poste oni diris, ke en la taĉmento estis almenaŭ 40 alilandanoj[13].

Nokte de la 11-a de septembro al la 12-a de septembro sub ŝirmo de densa nebulo la taĉmento transpasis la rusian ŝtatlimon kaj post marŝi 4 km laŭ interkrutejo nord-okcidenten haltis por plurtaga ripozo. Ĉirkaŭ 50 gerilanoj tro malfortiĝis kaj estis resenditaj al Kartvelio. Abdul-Malik Meĵidov kverelis kun Gelajev, do lia taĉmento foriris laŭ aparta itinero[3][14].

La 15-an de septembro la Gelajev-taĉmento ekmarŝis profunden en la rusia teritorio. Nokte de la 17-a de septembro al la 18-a de septembro dum ili transpasis riveron Armĥi dronis du turkoj. Vespere la 19-an de septembro ili alvenis al vilaĝo Tarskoje (Nord-Osetio), situanta 10-12 km for de Galaŝko. La tutan tempon ili ne uzis radiostaiojn. La lastaj du semajnoj estis aparte penigaj, manĝaĵoj elĉerpiĝis. Do la 20-an de septembro apud Tarskoje ili sendis kelkajn batalantojn por prirabi bestofarmon[3]. Laŭvoje tiuj renkontis kelkajn osetajn milicanojn kaj du militistojn — suboficiron kaj soldaton, kiuj en UAZ revenis de pafejo al sia milittrupo. Ili senarmigis kaj liberigis milicanojn, kaj murdis la militistojn[15], sed tiuj sukcesis sendi per radio alarmosignalon. Persekutataj de alvenintaj militistoj la gerilanoj fortiriĝis al arbaro kaj saviĝis grandparte danke al forglito de glaĉero en Nord-Osetio, okazinta tiunokte, ĉar pro tio pluraj militistoj estis forsenditaj helpe al savistoj[16]. De tiu tempo la taĉmento estis senmaskigita[15].

Unuaj konfrontiĝoj[redakti | redakti fonton]

La 20-an de septembro surloken alvenis generalo Valerij Gerasimov kun oficiroj de la stabo de la 58-a armeo. Vespere ili komprenis, ke la gerilanoj sekvas lau itinero MuĵiĉoGalaŝkoBamuto. Do milico blokis la limon inter Inguŝio kaj Nord-Osetio. Artilerio komencis pripafi la taĉmenton en arbaro.

La 21-an de septembro skoltogrupoj komencis persekutadon de la gerilanoj kaj daŭrigis ĝin sekvan tagon. Samtempe okazis aera skoltado. Oni sendis armeajn trupojn al Inguŝio, kie ili okupis poziciojn sur la okcidenta bordo de rivero Assa.

Unue rusiaj oficialuloj neis la konfrontiĝojn kun la gerilanoj[17], sed poste agnoskis tion[18]. Poste ili plurfoje nomis kiel taĉmentestron jen Ruslan Gelajev, jen Abdul-Malik Meĵidov.

Nokte al la 23-a de septembro kelkaj skoltogrupoj po 2 ĝis 3 gerilanoj alfrontis poziciojn de la 58-a armeo. Oni ekpafis kontraŭ ili per pafiloj kaj bombokanonoj. Poste eklaboris artilerio.

La 23-an de septembro ĝis la 25-an de septembro skoltistoj trovis en arbaro gerilanajn spurojn: unufojajn injektilojn kun maldolorigiloj, sangomakulitajn bandaĝojn, spurojn de trenitaj korpoj ktp. Artilerio kaj aviado bombardis trovitan gerilanan tendaron. Samtempe okazis unuaj gravaj konfrontiĝoj de la skoltistoj kaj la gerilanoj. Rusia skoltogrupo trafis embuskon kaj estis disbatita. Tri militistoj estis mortigitaj (du estis senkapigitaj)[19], kvar estis vunditaj. La gerilanoj perdis, laŭ rusiaj fontoj, pli ol 30 homojn (mortigitoj kaj vunditoj)[3].

Citaĵo
 В среду вечером моя разведгруппа из 13 человек получила задачу преследовать группировку боевиков по горам в сторону Чечни, — рассказывает капитан спецназа Александр Кузнецов. — Мы устремились за ними, но вскоре сами оказались в роли добычи. Боевики — порядка полутора сотен человек — поднялись в гору и, когда мы с ними поравнялись, открыли шквальный огонь из пулеметов, гранатометов. Мы залегли, пытались отстреливаться. Куда там, головы не поднять. Я скомандовал отход. И тут меня ранило в ногу, в бок и спину. Остался ли кто жив из моих, я тогда не знал. Но думал, убиты все. И пополз по направлению к базе. Слышу — следом голоса боевиков. Все ближе и ближе. Догадался: идут по моему кровавому следу. Залез в кусты, замаскировался. «Духи» ходили вокруг до утра — все меня искали. Порой в пяти метрах шарились: рослые, лет по 35-40, веселые, в новеньком западном обмундировании. Ушли с рассветом. И я снова пополз. Несколько раз терял сознание. Но к обеду все же выбрался к нашему блокпосту у Галашек. Потом узнал, что из моей группы вернулись еще десять человек. Троих «духи» убили. У двоих из них отрезали головы.   En merkredo vespere mia skoltogrupo el 13 homoj ricevis taskon persekuti grupon da gerilanoj laŭ montaro direkte al Ĉeĉenio, — rakontas kapitano de la specialaj fortoj Aleksandr Kuznecov. — Ni impetis post ili, sed baldaŭ ni mem okazis esti predo. La gerilanoj — proksimume centkvindek homoj — supreniris al la montaro kaj, kiam ni atingis ilin, ekpafis per mitraloj, bombokanonoj. Ni kuŝiĝis, provis repafi. Sed tio ne eblis, ni eĉ kapon levi ne povis. Mi ordonis retiriĝon. Kaj tiam mi estis vundita ĉe la kruro, flanko kaj dorso. Ĉu restis iu el la miaj viva, mi tiam ne sciis. Sed mi pensis, ke ĉiuj estis mortigitaj. Kaj mi ekrampis direkte al bazo. Jen mi aŭdas — post mi estas voĉoj de la gerilanoj. Ĉiam pli proksime. Mi divenis: ili iras laŭ mia sangospuro. Mi enŝoviĝis en arbustojn, maskis min. «Muĝaĥoj» iradis ĉirkaŭe ĝis matene — min serĉis. Fojfoje kvin metrojn for oni vagadis: plenstaturaj, 35 ĝis 40-jaraj, gajaj, en novaj okcidentaj kamufloj. Ili foriris matene. Kaj mi denove ekrampis. Kelkfoje mi senkonsciiĝis. Sed tagmeze mi tamen atingis nian kontrolejon ĉe Galaŝko. Poste mi eksciis ke el mia grupo revenis pliaj dek homoj. Tri «muĝaĥoj» mortigis. Al du el ili oni fortranĉis la kapojn. 
— Aleksandr Kuznecov, kapitano de specialaj fortoj[19]

Nokte de la 25-a de septembro al la 26-a de septembro la taĉmento subestre de Ruslan Gelajev eniris vilaĝon Galaŝko[20].

La batalo[redakti | redakti fonton]

Nokte de la 25-an de septembro 2002 al la 26-a de septembro la gerilana taĉmento eniris Galaŝkon. Lokanoj atestis, ke alvenis 300 gerilanoj. Inter ili estis inoj. Antaŭ la taĉmento veturis UAZ, poste marŝis ŝarĝitaj ĉevaloj. La gerilanoj petis akvon kaj manĝon, ili estis lacaj kaj diris, ke marŝas jam du semajnojn, malsatis kaj eĉ manĝis herbojn[13] kaj krudan hundaĵon[21].

Ili planis transpasi laŭ tri pontoj riveron Assa kaj atingi vilaĝon Bamuto, situanta sur la transa bordo, jam en Ĉeĉenio. Inguŝaj milicanoj, kies posteno troviĝis ĉe enirejo al Galaŝko, rimarkis ilin, sed ne ekbatalis pro sia malmulteco, nur retiriĝis kaj vokis taĉmentojn de la Internaj Trupoj, kiuj deĵoris sur apuda altaĵo. Tiuj vokis por pafsubteno helikopterojn kaj ĉirkaŭ la 6-a matene[16] (je la 4-a matene laŭ la moskva tempo)[22] komenciĝis la batalo, kiun unue partoprenis milicanoj de la Sunĵa distrikta milicejo kaj loka OMON[23]. Unue la gerilanoj pafis per mitraletoj kaj subfustaj bombokanonoj. Poste alvenis kirasitaj transportiloj (KT), do ili ekuzis bombokanonojn. Unu KT estis trafita kaj forbrulis. Je 7-40 matene la gerilanoj post kvin pafoj sukcesis faligi per portebla kontraŭaviadila sistemo helikopteron Mi-24, ambaŭ (foje menciiĝas tri) skipanoj pereis[3][16]. Ili pripafis alian helikopteron, sed maltrafis. Tagmeze sub artileria pafado ili devis forlasi la vilaĝon[24] kaj estis blokitaj ĉe farmo apud Galaŝko[25]. Tamen kelkaj grupoj sukcesis transvadi la riveron kaj atingi la okcidentan bordon de Assa. Nokte ilin bombardis artilerio, kiun gvidis helikoptero kun varmokamerao[3].

Citaĵo
 Уже после обеда, когда я приехала в Галашки, здесь все было тихо. У въезда в село был усиленный пост республиканского ОМОНа, а на всех ближайших высотках находились позиции военных. В небе на малой высоте барражировали несколько боевых вертолетов. На небольшой поляне у въезда в село в ряд лежали трупы четырех боевиков. Это были молодые люди в новой камуфляжной форме с отличной экипировкой. Еще один тяжелораненый боевик чуть в стороне лежал на брезентовых носилках. Но шансов выжить у него, по всей видимости, не было: ему перебили позвоночник. Трое из этих пяти, судя по лицам, были арабы: темнокожие, с черными бородами. Неподалеку лежали и четыре ручных пулемета, которыми были вооружены убитые.   Jam posttagmeze, kiam mi alveturis al Galaŝko, ĉi tie ĉio estis trankvila. Ĉe enirejo al la vilaĝo staris plifortigita posteno de la respublika OMON, kaj sur ĉiuj plej proksimaj altaĵoj troviĝis pozicioj de militistoj. En la ĉielo sur malalta flugnivelo soris kelkaj batalhelikopteroj. Sur eta senarbejo ĉe la enirejo al la vilaĝo enviciĝis kadavroj de kvar gerilanoj. Tio estis junaj homoj en novaj kamuflaj uniformoj kun bonega ekipaĵaro. Plia grave vundita gerilano kuŝis iom for sur brezenta brankordo. Sed li apenaŭ havis ŝancojn postvivi: oni trabatis lian vertebraron. Tri el tiuj kvin, laŭ iliaj vizaĝoj, estis araboj: brunhaŭtaj, kun nigraj barboj. Nemalproksime kuŝis kvar porteblaj mitraloj, per kiuj estis armitaj mortigitoj. 
— Madina Kodzojeva, kunlaborantino de la gazetara servo de la Ministerio pri internaj aferoj de Inguŝio[16]

Postbatala persekutado[redakti | redakti fonton]

Vespere en la blokita Galaŝko komenciĝis trarastado kaj kontrolado de la pasporta reĝimo[24].

La 27-an de septembro skoltogrupoj kaj cinologoj kun hundoj komencis persekutadon de la gerilanoj, kiuj retiriĝis direkte al Bamuto. Al la komandejo de la 58-a armeo alvenis stabestro de la Nord-Kaŭkaza militdistrikto generalo-kolonelo Vladimir Bulgakov kaj komandestro de la Unuigita Armea Grupo generalo-kolonelo Vladimir Moltenskij. Ili gvidis la persekutan operacon[3].

De la 28-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro daŭris serĉado de etaj gerilanaj grupoj en montaro kaj ilia ekstremado per aviado kaj artilerio. Kelkfoje oni kontrolis pasportan reĝimon en Galaŝko, Muĵiĉo, Alkuno kaj Alĥasto[3].

Ĝis la 29-a de septembro oni daŭrigis aeratakojn kontraŭ gerilanaj grupoj en apuda arbaro[1]. La 29-an de septembro la Internaj Trupoj komencis traserĉadon de terenoj laŭlonge de rivero Aĥta[26]. Oni kaptis radiointerparolojn de la gerilanoj, en kiuj tiuj diris pri vundo de Gelajev[27]. Ĉeĉenaj fontoj refutis tion[15] kaj stabestro de la 58-a armeo agnoskis, ke informoj pri la vundo estas malrektaj[28].

Poste oni sciigis pri aresto de du loĝantoj de vilaĝo Slepcovskaja, kiuj regule veturante en siaj aŭtoj UAZ-452 kaj VAZ-2107, provizis la gerilanojn per kuraciloj kaj manĝaĵoj, kaj poste trakondukis ilin tra la montaro[13][29]. Somere de 2004 oni arestis kartvelon, kiu kondukis la taĉmenton al Galaŝko kaj partoprenis la batalon[30].

Poste rusiaj oficialuloj diris, ke Abdul-Malik Meĵidov estas vicestro de Ruslan Gelajev kaj ke li vere komandis la taĉmenton, kiu batalis ĉe Galaŝko, sed faris tion de la Pankisa interkrutejo[31]. Neniu poste konfirmis aŭ ripetis tiun informon.

Fine de septembro 2002 aktiviĝis gerilanoj en regionoj de Ĉeĉenio apudaj al Dagestano. Oni supozis, ke tiel ili provis fortiri parton de la rusiaj militfortoj, kiuj persekutis la taĉmenton de Ruslan Gelajev[32].

Restaĵoj de la bando estis blokitaj ĉe la limo de Ĉeĉenio. Bombardado daŭris ĝis mateno de la 10-a de oktobro. Oficialuloj diris, ke plejparto de la gerilanoj estis ekstermitaj[2].

Kontraŭ la gerilanoj batalis trupoj de la 19-a motorpafista divizio kaj skoltotrupoj de la 58-a armeo sub komuna komandado de generalo-leŭtenanto Valerij Gerasimov. Krome en la batalo partoprenis milicanoj de la Sunĵa distrikta policejo[33]. Entute la operacon partoprenis 5000 militistoj kaj milicanoj[13]. Ĝenerale ĝin gvidis Anatolij Kvaŝnin, komandestro de la Ĝenerala Stabo de Rusio[7].

Perdoj de la batalantoj[redakti | redakti fonton]

Prezidanto de la Ĉeĉena kontraŭmilita kongreso, prezidanto de la plenumkomitato de la Eŭrazia partio de Rusio, Salambek Maigov asertas, ke la batalo okazis hazarde, ĉar Aslan Masĥadov oficiale malpermesis militadon ekster Ĉeĉenio. Do malsataj gerilanoj alvenis Galaŝkon por trovi manĝaĵojn, sed alfrontis lokan milicon kaj post mallonga batalo foriris al arbaro. Li diras, ke laŭ lokaj milicanoj, la gerilanoj perdis ne pl ol kvin homoj kaj ke neniu vidis pli da kadavroj surloke[34].

Retejo kavkaz.org publikigis telefonan intervjuon kun Gelajev, kiu asertis, ke li perdis 11 homojn mortigitaj kaj malaperintaj, 13 estis vunditaj. Perdojn de la rusia flanko li pritaksis je 50 ĝis 100 homoj[5].

Tion malrekte konfirmas Madina Kodzojeva, kunlaborantino de la gazetara servo de la Ministerio pri internaj aferoj de Inguŝio, kiu alvenis Galaŝkon jam la 26-an de septembro posttagmeze kaj vidis nur kvar kadavrojn de la gerilanoj kaj unu kaptiton[16]

Retejo Ingushetia.org la 26-an de septembro reference al reprezentantoj de la inguŝa prokurorejo, revenintaj de Galaŝko diris, ke la rusia flanko perdis 17 soldatojn mortigitaj kaj 20 vunditaj. Krome estis damaĝitaj helikoptero kaj du kirasveturiloj. Loka virino Marem Arapĥanova estis pafmortigita. Estis trovitaj 5 mortigitaj gerilanoj (inter ili brita ĵurnalisto) kaj 3 estis militkaptitaj (el ili du vunditaj, inkluzive de unu grave vundita)[35].

Komence de oktobro 2002 stabestro de la 58-a armeo generalo-majoro Vladimir Ĉirkin informis, ke la gerilanoj perdis 70 mortigitojn, 50 vunditojn kaj 8 kaptitojn. La rusia flanko perdis 21 mortigitojn kaj 25 vunditojn[2]

Civilulaj damaĝoj[redakti | redakti fonton]

Edukistino de loka infanĝardeno Marem Arapĥanova dum la nokta rabado, okazigita de la gerilanoj la 26-an de septembro en Galaŝko, baris vojon al la rabistoj kaj estis mortpafita per mitraleto. Ŝiaj krioj altiris plurajn najbarojn[36]. Ŝi havis kvar neplenkreskajn infanojn[36][37]. Per ukazo de la prezidanto de Rusio N 598 la 3-an de junio 2003 pro sia kuraĝo Marem Arapĥanova estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte)[38][39]. Ŝi estis la unua kaŭkazanino, ricevinta tiun premion[40].

Loka loĝanto Ozdojev estis trafita de hazarda kuglo al ventro[41].

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La prezidanto de Inguŝio Murat Zjazikov diris dum gazetarkonferenco la 9-an de oktobro ke la gerilanoj havis eblecon preteriri Galaŝkon kaj rekte iri al Ĉeĉenio, sed anstataŭe ili intence penetris la vilaĝon por «semi panikon inter la loĝantaro» kaj tiele «vastigi la konfliktozonon»[42].

Rilatoj inter Rusio kaj Kartvelio[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi kazo plu streĉigis rilatojn inter Rusio kaj Kartvelio. Rusio denove akuzis Kartvelion pri manko de politika volo rilate persekutadon de la teroristoj, kiuj dum jaroj kaŝis sin en ĝia teritorio, ĉefe en la Pankisa interkrutejo. Interalie oni memorigis pri pluraj postuloj ekstradicii Ruslan Gelajev[43]. Rusiaj oficialuloj diris, ke la gerilanoj estis alvenigitaj de kartvela ĉiĉerono kaj neoficiale sugestis, ke ilin transportis helikopteroj de la kartvela armeo kontraŭ pago[44]. La 27-an de septembro ambasadoro de Kartvelio en Rusio Zurab Abaŝidze estis vokita al la Ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio, kie li alfrontis oficialan proteston kaj akuzojn pri maldeziro de Kartvelio kunlabori kun Rusio pri kontraŭterorisma agado[45].

Ministro pri internaj aferoj de Kartvelio Koba Narĉemaŝvili diris, ke ĉiuj ĉeĉenaj gerilanoj forlasis la Pankisan interkrutejon, foririnte al Ĉeĉenio sen alfronti iun kontraŭon de rusiaj limgardistoj kaj militistoj. Neoficiale oni asertis, ke la Gelajev-taĉmento povintus alveni Inguŝion nur helpe de rusiaj militistoj[46]. La iama ministro pri defendo de Kartvelio Tengiz Kitovani asertis, ke li plurfoje raportis al prezidanto Eduard Ŝevardnadze pri ĉeĉenaj gerilanoj en la Pankisa interkrutejo, sed neniuj reagoj sekvis, ĉar Eduard Ŝevardnadze supozeble planis uzi ĉeĉenojn por siaj celoj. Militkaptita gerilano Murtaz Manija konfirmis, ke Ruslan Gelajev veturis al Tbiliso por renkontiĝi kun Eduard Ŝevardnadze, kaj ke kartvelaj altrangaj militistoj ofte vizitis ilin en la Pankisa interkrutejo kaj provizis per manĝaĵoj, municioj kaj armiloj[47].

Vic-ministro pri ŝtata sekureco de Kartvelio Laŝa Nacvliŝvili deklaris, ke lia lando «celkonscie liberiĝas de neinvititaj armitaj gastoj, transirintaj al la landa teritorio de Rusia Federacio. Se la gelajevanoj transiris la kartvelo-rusian ŝtatlimon, do tio jam estas problemo de Rusio, kun kiu Kartvelio pretas kunlabori laŭmezure de sia kompetento». Li aldonis ke Kartvelio «ne malhelpas la naturan deziron de la ĉeĉenoj reveni al la patrujo»[48]. Rusia ministro pri defendo Sergej Ivanov eĉ diris, ke tiu invado povus elvoki reagon forme de preventa aeratako kontraŭ gerilanoj, kiuj kaŝas sin en la kartvela teritorio[49].

Ĵurnalistoj de rusia tagĵurnalo Kommersant asertas, ke pluraj iĉkeriaj oficialuloj, demanditaj kial Ruslan Gelajev gvidis sian taĉmenton de Kartvelio al Inguŝio anstataŭ rekte iri al Ĉeĉenio, sugestis ke tiu ĉi komandestro jam plurfoje strange kondutis, kelkfoje kunlaboris kun la rusia flanko, kaj tiu ĉi sensenca de milita vidpunkto atako estis provoko, kiu donis al Rusio fortajn argumentojn por premi sur Kartvelion, postulante forigon de la ĉeĉenaj gerilanoj de ĝia teritorio[16]. Prezidanto de Iĉkerio Aslan Masĥadov akre kritikis Ruslan Gelajev pro perdo de pluraj batalantoj kaj malboniĝo de rilatoj al Kartvelio[50].

Stato de ĉecenaj rifuĝintoj[redakti | redakti fonton]

Prezidanto de Inguŝio Murat Zjazikov klarigis, ke Galaŝko estis elektita de la gerilanoj, ĉar ĝi apudas al Ĉeĉenio kaj estas alirebla de Nord-Osetio[13]. Li promesis, ke tio neniel malbonigos staton de la ĉeĉenaj rifuĝintoj en Inguŝio kaj rilatojn inter Inguŝio kaj Nord-Osetio[51][52]. Tamen post tio en rifuĝejoj de Inguŝio okazis pluraj arestoj kaj detenoj[53]. En Galaŝko mem loĝis ĝis 300 ĉeĉenaj rifuĝintoj[54].

Juĝa kondamno[redakti | redakti fonton]

La atako ĉe Galaŝko, same kiel la tiu ĉe Komsomolskoje, estis kvalifikitaj de rusia juĝejo kiel terorismaj. Do post morto, Ruslan Gelajev kiel teroristo ne estis redonita al parencoj, sed enterigita en sennoma tombo[55].

En septembro 2003 en la Supera Kortumo de Nord-Osetio oni aŭskultis atestojn de sep gerilanoj de la taĉmento de Ruslan Gelajev, kiuj partoprenis la batalon ĉe Galaŝko[56].

Brita ĵurnalisto[redakti | redakti fonton]

Oni informis, ke ĉe unu el mortigitaj gerilanoj estis trovita brita pasporto N 500301639 je la nomo Gerveys Roderick John Scott kun kartvela vizo N 364496 valida de la 13-a de junio ĝis la 15-a de septembro 2002[57]. Apude kuŝis videokamerao kun filmitaj kasedoj. Poste oni eltrovis, ke li laboris por Frontline Television News[7]. Oficialuloj unue diris, ke la pasporta foto ne kongruas kun la mortigito, do li ne estis brita ĵurnalisto[58], sed ne plu ripetis tion.

Tamen la 2-an de novembro la Administracio de la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio en Norda Kaŭkazo deklaris, ke enterigo de la mortigita ĵurnalisto okazos en tombejo de vilaĝo Orĝonikidzevskaja, ĉar parencoj rezignis preni lian korpon kaj eĉ rekoni ĝin kaj ĉeesti la enterigon. La 4-an de novembro la enterigo estis lastmomente nuligita, kvankam amikoj kaj kolegoj jam alvenis al la vilaĝo. Tio okazis ĉar aŭtoritatoj de Inguŝio refutis la enterigon, dirinte ke ankaŭ li estis teroristo[59]. Direktoro de Frontline Television News Vaughan Smith diris, ke rifuzo de la parencoj preni la korpon estas ne strangaĵo, sed parto de la brita tradicio, laŭ kiu pereinton oni enterigas laŭeble pli proksime al loko de lia pereo[60]. La televidkompanio diris, le Gerveys Roderick John Scott ses jarojn laboris por ĝi, filmis en Afganio, Kosovo, Kartvelio, Kamboĝo, sed ĉefe en Ĉeĉenio[61][62].

La 2-an de decembro oni informis, ke ĉerko kun lia kadavro estis transportita al Moskvo por esti transdonita al britaj oficialuloj[63].

Iu amiro Sultan, kiu partoprenis la batalon, asertis, ke la brito volis kapitulaci antaŭ la rusiaj militistoj kaj tiel de Inguŝio reveni hejmen kun filmitaj materialoj. La 26-an de septembro en iu relative kvieta strato de Galaŝko li levis blankan litotukon kaj ekiris al la rusiaj militistoj. De tiam la gerilanoj ne plu vidis lin[64]. Iuj diris, ke li estis mortigita de celpafisto, kies kuglo trabatis la kameraon kaj eniris lian okulon. Tio signifas, ke li filmis ĝis la lasta momento[65].

La 2-an de oktobro prezidanto de la Ĉeĉena kontraŭmilita kongreso, prezidanto de la plenumkomitato de la Eŭrazia partio de Rusio, Salambek Maigov, kiu dum la batalo troviĝis en Inguŝio, diris, ke la ĵurnalisto pereis ne dum la batalo, sed falis en abismon en la Tarska interkrutejo en Nord-Osetio kaj la gerilanoj dum tri tagoj portis lian korpon[66]. Neniu ripetis aŭ konfirmis tion.

Alternativaj versioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ aliaj versioj, rusiaj militistoj forte bombardis ĉirkauaĵojn jam antaŭ la batalo, kiu komenciĝis ĉirkaŭ la 5-a matene la 26-an de septembro kaj estis mallonga. La granda (ĝis 500 homoj) gerilana taĉmento disiĝis je du grupoj kaj foriris direkte al Ĉeĉenio. Alvenis busoj, kiuj evakuis vilaĝanojn, restis nur viroj por gardi domojn de marodistoj. Vespere la rusiaj militistoj denove bombardis ĉirkauaĵojn. Krome oni asertas, ke vunditaj estis ne unu, sed tri vilaĝanoj kaj ke Marem Arapĥanova estis viktimo ne de la gerilana krueleco, sed de la rusiaj militistoj[67] kaj pereis pro hazarda kuglopafo aŭ eĉ dum estingi la helikopteron Mi-24, kiu falis pro teknikaj kialoj kaj trafis vilaĝan legomejon, kie ekbrulis[68]. Plejparto da fontoj ne konfirmas tion.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Убегая от преследования в Ингушетии, боевики теряют ПЗРК (ruse). Lenta.ru (2002-09-30). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Андрей Пилипчук (2002-10-11)Возмездие свершилось (ruse). Krasnaja Zvezda. Arkivita el la originalo je 2015-06-12. Alirita 2015-06-12.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 Александр Веклич, Андрей Пилипчук (2002-10-18)Разгром (ruse). Krasnaja Zvezda. Arkivita el la originalo je 2015-03-29. Alirita 2015-03-29.
  4. Вадим Речкалов (2004-03-01)«Гелаев вылез из пещеры и наткнулся на пограничный наряд...» (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  5. 5,0 5,1 Илья Жегулев (2002-09-28)Гелаев отдыхает в горах (ruse). Gazeta.ru. Arkivita el la originalo je 2015-03-29. Alirita 2015-03-29.
  6. Пленные боевики рассказали, как шли из Грузии в Ингушетию (ruse). Lenta.ru (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  7. 7,0 7,1 7,2 Чеченские террористы устали ждать (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-22. Alirita 2015-03-22.
  8. Двоих боевиков из Галашек переправили в Москву (ruse). Lenta.ru (2002-09-28). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  9. Банду Абдул-Малика разогнали артиллерией (ruse). Lenta.ru (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  10. Шеварднадзе утверждает, что выгнал боевиков из Панкиси более месяца назад (ruse). Lenta.ru (2002-09-30). Arkivita el la originalo je 2015-03-26. Alirita 2015-03-26.
  11. 11,0 11,1 В районе Галашек убито и ранено в общей сложности 110 боевиков (ruse). Lenta.ru (2002-09-28). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  12. Пленные боевики рассказали, как шли из Грузии в Ингушетию (ruse). Lenta.ru (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 Гелаев ранен. К нему из Панкиси вышли все боевики (ruse). Newsru.com (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-26. Alirita 2015-03-26.
  14. Сергей Юрьев (2002-09-28)Из протокола допроса Д. Алиева — боевика группировки Руслана Гелаева, прорывающейся из Ингушетии в Чечню (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  15. 15,0 15,1 15,2 Руслан Исаев (2002-10-16)Чеченский боевик рассказывает о переходе отряда Гелаева в Чечню (ruse). Kaŭkaza nodo. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 Муса Мурадов, Максим Варывдин (2002-09-27)Своевременная вылазка Руслана Гелаева (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  17. МВД Ингушетии не верит в приход Гелаева (ruse). Lenta.ru (2002-09-25). Arkivita el la originalo je 2015-03-22. Alirita 2015-03-22.
  18. Банда Гелаева обнаружена в Ингушетии (ruse). Gazeta.ru (2002-09-25). Arkivita el la originalo je 2015-03-22. Alirita 2015-03-22.
  19. 19,0 19,1 Александр Евтушенко (2002-09-28)Сержант Денис Рыбкин выжил в бою под Галашками, а двум его товарищам бандиты отрезали головы (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  20. В районе ингушского села Галашки федералы окружили банду Абдул-Малика (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-24. Alirita 2015-03-24.
  21. Александр Чуйков (2002-10-01)"Мы ели сырое собачье мясо" (ruse). Izvestija. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  22. Ми-24 сбит боевиками, которыми руководит русский по фамилии Смирнов (ruse). Newsru.com (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-24. Alirita 2015-03-24.
  23. Во время боя в Ингушетии сбит российский военный вертолет (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-24. Alirita 2015-03-24.
  24. 24,0 24,1 Боевики Абдул-Малика могли добраться в Ингушетию на грузинских вертолетах (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-24. Alirita 2015-03-24.
  25. Банда боевиков отступила из Галашек. В селе идет зачистка (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-24. Alirita 2015-03-24.
  26. Боевики Гелаева звонят в Саудовскую Аравию (ruse). Lenta.ru (2002-09-29). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  27. В Сунженском районе Ингушетии найдены тела 40 убитых боевиков (ruse). Lenta.ru (2002-09-30). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  28. Военные заявляют о завершении войсковой операции в Ингушетии (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-10-09). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  29. Проводник боевиков в Ингушетии оказался рецидивистом (ruse). Lenta.ru (2002-09-30). Arkivita el la originalo je 2015-03-26. Alirita 2015-03-26.
  30. Задержан проводник бандгруппы Гелаева (ruse). Izvestija (2004-07-23). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  31. Чеченские сепаратисты перенесли свой штаб в Панкиси (ruse). Lenta.ru (2002-10-3). Arkivita el la originalo je 2015-03-26. Alirita 2015-03-26.
  32. Муса Мурадов (2002-09-30)Пограничников отвлекли от главного (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  33. Чеченские полевые командиры руководят действиями боевиков в России из Панкиси (ruse). Newsru.com (2002-10-03). Arkivita el la originalo je 2015-03-22. Alirita 2015-03-22.
  34. Илья Максакова (2002-10-04)«Путин и Масхадов могут найти компромисс» (ruse). Nezavisimaja gazeta. Arkivita el la originalo je 2015-03-29. Alirita 2015-03-29.
  35. Окончательные итоги событий в Галашки (ruse). Ingushetia.org (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-29. Alirita 2015-03-29.
  36. 36,0 36,1 Николай Ростин (2002-10-1)Как Мариам Арапханова приняла неравный бой с головорезами (ruse). Komsomolskaja Pravda. Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.
  37. Марем Арапхановой посмертно присвоено звание Героя России (ruse). RIA Novosti (2003-06-05). Arkivita el la originalo je 2015-03-17. Alirita 2015-03-17.
  38. Указ Президента РФ О присвоении звания Героя Российской Федерации Арапхановой М. А. (ruse). Prezidanto de Rusio (2003-06-03). Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.
  39. День Героев Отечества.У подвига нет порядкового номера (ruse). Газета «Ингушетия» (2012-12-09). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  40. Отважной ингушке Марем Арапхановой присвоено высокое звание «Герой России» (ruse). Respubliko Inguŝio: oficiala retejo. Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.
  41. Среди боевиков, блокированных в селе Галашки, может быть Гелаев (ruse). Newsru.com (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-26. Alirita 2015-03-26.
  42. Чеченские боевики хотели спровоцировать войну в Ингушетии (ruse). Kommersant (2002-10-09). Arkivita el la originalo je 2015-10-11. Alirita 2015-10-11.
  43. Отряд Гелаева прорвался в Ингушетию (ruse). Lenta.ru (2002-09-25). Arkivita el la originalo je 2015-03-22. Alirita 2015-03-22.
  44. Командующий 58-й армией: Боевики добрались до Галашек за семь тысяч долларов (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  45. Тбилиси вновь обвинили в пособничестве террористам (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-09-28). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  46. Грузия завершила войсковую операцию в Панкиси (ruse). Lenta.ru (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  47. Пленный боевик утверждает, что Гелаев встречался с Шеварднадзе (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-10-03). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  48. Грузия решила не мешать террористам перебираться в Россию (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-24. Alirita 2015-03-24.
  49. Сергей Иванов: Россия может нанести превентивные удары по Грузии (ruse). Lenta.ru (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  50. Ольга Алленова (2002-10-07)Черный Ангел (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  51. Президент Ингушетии — за любые переговоры, направленные на прекращение чеченского конфликта (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-10-10). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  52. Томас де Ваал (2002-10-07)Ингушский лидер успокаивает чеченских беженцев (ruse). Kaŭkaza nodo. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  53. В Ингушетии проводятся несанкционированные задержания беженцев (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-09-28). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  54. Милрад Фатуллаев (2002-10-15)Маленькая война в Галашках (ruse). Nezavisimaja gazeta. Arkivita el la originalo je 2015-03-29. Alirita 2015-03-29.
  55. Сергей Дюпин (2004-06-18)Руслана Гелаева выдали уши (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  56. Процессы (ruse). Kommersant (2003-09-15). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  57. Под Галашками убит воевавший на стороне боевиков британец (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-22. Alirita 2015-03-22.
  58. Генпрокуратура опровергла сообщения об убитом в Ингушетии британском журналисте (ruse). Lenta.ru (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-25. Alirita 2015-03-25.
  59. Илья Максаков (2002-11-25)Нарушения прав журналистов в Чечне в октябре 2002 года (ruse). Kaŭkaza nodo. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  60. Ольга Алленова (2002-11-05)Похороны отменяются (ruse). Kommersant (№ 202). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  61. Георгий Двали (2002-09-27)В Ингушетии убит "свободный журналист" (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  62. Нарушения прав журналистов в Чечне в сентябре 2002 года (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-11-05). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  63. Тело журналиста отправлено в Москву (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-12-02). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  64. Родственники британского журналиста признали факт его гибели (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-09-30). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  65. Война до последнего кадра (ruse). Kommersant (2002-12-03). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  66. Илья Максаков (2002-11-05)Нарушения прав журналистов в Чечне в сентябре 2002 года (ruse). Kaŭkaza nodo. Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  67. Боевые действия у села Галашки (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  68. Боестолкновение в селе Галашки Республики Ингушетия 26 сентября 2001 г. (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.