Marem Arapĥanova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Марем

infanĝardena edukistino, Heroo de Rusio
Persona informo
Naskiĝo 20-a de aprilo 1963
en Alkuno, Sunĵa distrikto, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR, Sovetunio
Morto 26-a de septembro 2002
en Galaŝko, Sunĵa distrikto, Inguŝio, Rusio
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
vdr

Marem Arapĥanova (ruse Марем Ахметовна Арапханова; la 20-a de aprilo 1963, Alkuno, Sunĵa distrikto, Ĉeĉena-Inguŝa ASSR, RSFSR, Sovetunio — la 1-a de oktobro 2002, Galaŝko, Sunĵa distrikto, Inguŝio, Rusio) estis infanĝardena edukistino, kiu pereis kontraŭstare al ĉeĉenaj gerilanoj kaj estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marem Arapĥanova naskiĝis la 20-an de aprilo 1963 en vilaĝo Alkuno en inguŝa familio. Ŝia patro Aĥmed Saralijeviĉ Ĥamĥojev (ruse Ахмед Саралиевич Хамхоев) estis aŭtoritata homo kaj interpacigis dekojn de sangovenĝantoj[1]. En 1981 ŝi finis mezlernejon en la gepatra vilaĝo. Ekde 1996 ŝi laboris kiel edukistino en infanĝardeno N 1 de vilaĝo Galaŝko, kien ŝi translokiĝis post edziniĝo.

Komence de septembro 2002 ĉirkaŭ 300 ĉeĉenaj gerilanoj invadis Inguŝion de Kartvelio por penetri Ĉeĉenion.

Nokte de la 25-a de septembro al la 26-a de septembro la gerilana taĉmento ekbatalis kontraŭ rusiaj trupoj ĉe vilaĝo Galaŝko[2]. Nokte grupoj da gerilanoj eniris la vilaĝon por rabado, ĉar post plursemajna marŝo ili bezonis manĝaĵojn kaj aliajn provizojn. Laŭ nekonfirmita atesto de iu «inguŝa gerilano Valid», publikigita en rusia tagĵurnalo Komsomolskaja Pravda, la rabadon partoprenis ĉefe ĉeĉenoj kaj araboj. Post reveno rabistoj rakontis ke la Arapĥanov-familio dum la batalo kaŝis sin en kelo, sed kiam ili forportis sakojn kun manĝaĵoj de ilia malriĉa domo, Marem elkuris por kontraŭi ilin. Ŝi konsilis al la edzo ne eliri, ĉar apenaŭ banditoj pafus kontraŭ virino. Ŝi baris vojon al la rabistoj. Elkuris ankaŭ ŝia edzo. Por silentigi ŝin la banditoj direktis kontraŭ lin mitraleton. Marem ŝirmis per sia korpo la edzon kaj falis, trafita de mitraleta pafo. Ŝiaj krioj altiris plurajn najbarojn[3]. Marem mortis sur la manoj de sia edzo. Ŝi edziniĝis al vidvo kaj havis kvar neplenkreskajn infanojn: du siajn filinojn 5 kaj 8 jarojn aĝajn, kaj du idojn de sia edzo[3][4]. La artikolon en Komsomolskaja Pravda oni akre kritikis en la oficiala retejo de Inguŝio (interalie oni rimarkigis, ke Valid ne estas inguŝa nomo), sen refuti la ĉefajn faktojn[5].

La 26-an de septembro prezidanto de Inguŝio Murat Zjazikov vizitis la vilaĝon kaj ordonis pagi 50 mil rublojn al ŝia familio por enterigo[6].

Honorigo[redakti | redakti fonton]

Per ukazo de la prezidanto de Rusio N 598 la 3-an de junio 2003 Marem Arapĥanova estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte)[7][8]. La 10-an de decembro 2002 Murat Zjazikov enmanigis la medalon al ŝia edzo[9]. Ŝi estis la unua kaŭkazanino, ricevinta tiun premion[10].

Memoro[redakti | redakti fonton]

La nomon de Marem Arapĥanova portas la unua infanĝardeno «Skazka» (esperante Fabelo) en respublika ĉefurbo Magaso, malfermita en 2012[11][12].

Erara mortodato[redakti | redakti fonton]

En unuaj publikaĵoj menciiĝis la ĝusta mortodato — la 26-a de septembro 2002[13]. Sed poste pro ies fuŝo aperis tiu erara — la 1-a de oktobro 2002, kiu nun dominas en publikaĵoj dediĉitaj al tiu ĉi historio[14]. En realo la 1-an de oktobro la batalo ĉe Galaŝko jam finiĝis kaj rusiaj militistoj persekutis la gerilanojn tra arbaroj kaj montaro[15].

Kontraŭaj versioj[redakti | redakti fonton]

Laŭ aliaj versioj, marĝene menciitaj, Marem Arapĥanova estis hazarda viktimo de rusiaj militistoj: ŝi pereis pro hazarda kuglo aŭ sub falinta kaj estingata milithelikoptero Mi-24[16].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Во имя жизни (ruse). журнал "Финансы, экономика, безопасность". №2 (2). (2004-08-16). Arkivita el la originalo je 2015-03-17. Alirita 2015-03-17.
  2. В районе ингушского села Галашки федералы окружили банду Абдул-Малика (ruse). Lenta.ru (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2016-04-07. Alirita 2015-03-24.
  3. 3,0 3,1 . Как Мариам Арапханова приняла неравный бой с головорезами (ruse). Komsomolskaja Pravda (2002-10-1). Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.
  4. Марем Арапхановой посмертно присвоено звание Героя России (ruse). RIA Novosti (2003-06-05). Arkivita el la originalo je 2015-03-17. Alirita 2015-03-17.
  5. Евтушенко ведет себя не по-комсомольски (ruse). Respubliko Inguŝio: oficiala retejo. Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.
  6. Мурат Зязиков лично выезжал в Галашки (ruse). Respubliko Inguŝio: oficiala retejo. Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.
  7. Указ Президента РФ О присвоении звания Героя Российской Федерации Арапхановой М. А. (ruse). Prezidanto de Rusio (2003-06-03). Arkivita el la originalo je 2015-03-17. Alirita 2015-03-27.
  8. День Героев Отечества.У подвига нет порядкового номера (ruse). Газета «Ингушетия» (2012-12-09). Arkivita el la originalo je 2015-03-15. Alirita 2015-03-15.
  9. Президент Ингушетии Мурат Зязиков вручил высшие награды Российской Федерации и Республики Ингушетия (ruse). Gazetara servo de la Prezidanto de Inguŝio (2003-12-10). Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.
  10. Отважной ингушке Марем Арапхановой присвоено высокое звание «Герой России» (ruse). Respubliko Inguŝio: oficiala retejo. Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.
  11. 20 лет Ингушетии. Первый детский сад в Магасе (ruse). Ministerio pri konstruado, arkitekturo kaj komunumaj servoj de Inguŝio (2012-06-01). Arkivita el la originalo je 2015-03-16. Alirita 2015-03-16.
  12. Infanĝardeno «Skazka» (ruse). infanĝardeno «Skazka». Arkivita el la originalo je 2015-04-02. Alirita 2015-03-17.
  13. В окрестностях ингушского села Галашки федеральные войска уничтожают остатки вторгшегося туда в четверг крупного чеченского бандформирования (ruse). RIA Novosti (2002-09-26). Arkivita el la originalo je 2015-03-28. Alirita 2015-03-28.
  14. . Арапханова Марем Ахметовна (ruse). Herooj de la lando. Arkivita el la originalo je 2015-03-17. Alirita 2015-03-17.
  15. Боевики Гелаева звонят в Саудовскую Аравию (ruse). Lenta.ru (2002-09-29). Arkivita el la originalo je 2016-03-16. Alirita 2015-03-25.
  16. Боевые действия у села Галашки (ruse). Kaŭkaza nodo (2002-09-27). Arkivita el la originalo je 2015-03-27. Alirita 2015-03-27.