Balistika misilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SCUD balistika misilo de la usona armeo

Balistika misilo estas misilo kiu mempropulsas sin nur dum la komenca parto de sia trajektorio kaj ne uzas sian aerodinamikon por ŝanĝi sian trajektorion (ĉar sia movo baziĝas sur la leĝoj de balistiko). Ĉiuj ili uzas raketmotorojn kaj ĝenerale estas nomataj raketoj. Ili atingas altojn multe pli grandaj ol la krozmisiloj. Ili ne disponas de levofortaj mekanismoj ĉar la tuta vertikala puŝforto estas donita dum la lanĉo.

La avantaĝoj de ĉi sistemo estas pli da rapideco dum vojo kaj multe pli da malfacileco por detrui ĝin.

La kosmaj raketoj estas raketoj kun diferenco, ke ili ne portas armilojn kaj estas pli grandaj ol la balistikaj misiloj.

Hodiaŭ la balistika misilo reprezentas la solan strategian malkuraĝigon ĉe plej multaj militfortoj; tamen iuj balistikaj misiloj estas adaptitaj por konvenciaj roloj, kiel la rusia Iskander aŭ la ĉina kontraŭŝipa balistika misilo DF-21D.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

La V-2[redakti | redakti fonton]

Maketo de V-2 en Peenemünde

La V-2 estis unuŝtupa, likvidfuela balistika raketo, evoluigita dum la Dua Mondmilito en Germanio. Germanio uzis ĝin kontraŭ Grand-Britio kaj Belgio. Post la Dua Mondmilito, la Sovetunio kaj Usono uzis la V–2-raketojn kaj germanajn spertulojn en sia raketa programo. V–2 raketo estis la unua, kiu atingis la kosmon.

La LGM-118A Peacekeeper[redakti | redakti fonton]

Misilo MX (La LGM-118A Peacekeeper) estante lanĉata ekde Vandenbergo.

La LGM-118A Peacekeeper, kutime konata en militista medio kiel MX estis evoluigita kaj uzita de Usono ekde 1986. Oni disfaldis entute 50 en la tuta lando, sub la traktato START II oni devus elmulti ĉi misilojn por la fino de 2005 lasante nur LGM-30 Minuteman ene de la armilaro de Usono. La lasta misilo estis forigita la 19-an de septembro 2005.

Bukkeukseong[redakti | redakti fonton]

Timo antaŭ progreso de la nuklearmila programo de Nord-Koreio dum longa tempo mildiĝis danke al manko de misiloj, kapablaj liveri nordkoreajn nukleajn bombojn je mezaj kaj longaj distancoj. Tamen ankaŭ tiukampe la nordkoreaj militistoj atingas ĉiam pli grandajn sukcesojn. La 2-an de oktobro 2019 Nord-Koreio testis balistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo. La sudkoreaj militistoj supozis, ke temas pri la Bukkeukseong-tipo lanĉebla el submarŝipo. La lanĉo okazis en la maro apud la marborda urbo Vonsano en la provinco Kangŭon. Seulo asertas ke la misilo flugis ĉirkaŭ 450 kilometrojn, sed atingis altecon de 910 kilometroj, kio signifas ke ĝi estis lanĉita laŭ alta trajektorio kaj ke ĝia flugdistanco povus esti multe pli longa. Se ĝi flugus laŭ ordinara trajektorio kun la sama ŝarĝo, la plej longa flugdistanco de la misilo estus ĉirkaŭ 1900 kilometroj, do temas pri la mezdistanca (1000 ĝis 3500 km) misilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]