Terekaj kazakoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Terekaj kozakoj)
Saltu al: navigado, serĉo

Terekaj kazakoj estas etna grupo de rusoj en Norda Kaŭkazio, unu el pluraj kazakaj grupoj. Specifaĵo de la terekaj kazakoj estis kaj restas ĝia multetneco: krom rusdevenaj kazakoj en la grupo estis reprezentantoj ankaŭ de la aliaj popoloj, plej signife osetoj. Historie kazakaj grupoj estis ankaŭ specife rusiaj sociaj klasoj: viroj de la kazaka loĝantaro preskaŭ senescepte militservis en la imperia armeo kaj estis alte taksataj kiel profesiaj militistoj.

Ne estas precize konata la jaro, kiam ĉe la rivero Terek aperis la unuaj rusaj transloĝiĝintoj. Dekomence ili estis nomataj гребенцы [grebenCI] "montoĉenuloj", ĉar iliaj setlejoj komence de la 16-a jarcento situis sur la deklivoj de la Tereka montoĉeno. Oficiale la Tereka Kazaka Armeo ekzistas ekde la jaro 1577. Ĉe la komenco de la Unua mondmilito la Tereka Kazaka Armeo havis 260 mil homojn, ili uzis ĉ. 2,1 hektarojn da fekunda grundo.

Proksimeco de kazakoj al la kaŭkaziaj montaranoj, partopreno de la montaranoj en la kazaka armeo, multaj (kaj fakte instigataj, kontraste al aliaj etnaj grupoj) miksitaj geedziĝoj kaŭzis profundan penetron de la kaŭkazia kulturo en la ĉiutagan vivon de kazakoj. Tio speciale videblas laŭ tradicia vesto (burkoj, papaĥoj) kaj armilaro (ponardoj ka.), ankaŭ en popola muziko kaj kanta fokloro. Multaj kazakoj, kiel i. a. atestas Leo Tolstoj en sia verko "Kazakoj", parolis krom la rusa ankaŭ la lokajn lingvojn de siaj najbaroj: Tolstoj mencias "tataran" lingvon, subkomprenante tjurkan lingvon (eble la kumikan), kiu supozeble servis kiel interlingvo en la regiono.

Dum la interna milito (1917-1922) terekaj kazakoj batalis ĉe ambaŭ kontraŭstarantaj flankoj, sed plejmulto estis kontraŭ bolŝevismo. Tio estas komprenebla, ĉar en Rusia Imperio kazakoj estis tradicie privelegiita klaso, kies teron kaj posedaĵojn bolŝevikoj volis transdoni al montaraj malriĉuloj. Jam en 1917, kiam kazakoj ankoraŭ militis en la frontoj de la Unua mondmilito, multaj iliaj vilaĝoj estis atakitaj de montaraj (ĉefe ĉeĉenaj kaj inguŝaj) milicoj.

Terekaj kazakoj iĝis la unua reprezaliita etna grupo de Sovetunio: en 1920-aj jaroj plejparto de ili estis perforte translokigitaj el siaj tradiciaj loĝlokoj ĉe rivero Sunĵa al teritorio de la nuna Stavropola regiono kaj Arĥangelska provinco. La vakiĝintaj teritorioj estis disdividitaj inter aliaj nord-kaŭkaziaj etnoj (i. a. inter ĉeĉenoj, inguŝoj kaj osetoj), kio poste kaŭzis konfliktojn inter tiuj etnoj en la dua duono de la 20-a jarcento.

En la jaroj 19911994 terekaj kazakoj suferis etnan purigon flanke de tiam reginta en Ĉeĉenio naciisma reĝimo. Rezulte de tio tri nordaj distriktoj de la respubliko, antaŭe havintaj plejparte rusan (ĉefe kazakan laŭ deveno) loĝantaron, preskaŭ tute seniĝis je kazaka loĝantaro. Plejparto de kazakoj devis forlasi Ĉeĉenion, ofte postlasante sian havaĵon sen ebleco vendi ĝin. Miloj da viroj, virinoj kaj infanoj pereis kaj neniam estis retrovitaj.

Post Perestrojko okazas renaskiĝo de kazaka kulturo. Krome en la rusia armeo ekde mezo de la 2000-aj jaroj aperis kazakaj trupoj, kie, proksime al siaj loĝlokoj, servas junuloj el kazakaj regionoj.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]