Retreto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La retreto de Napoleono de Moskvo en 1812.

La retreto estas speco de armea operacio, kiu ĝenerale implikas rezigni la okupitan pozicion kaj retiriĝi al alia, aŭ al aliaj pli sekuraj.

La retreto povas esti parto de ĝenerala returniro de armeo por firmigi fortojn, por okupi la landon, por defendi sin pli facile aŭ gvidi la malamikon en embusko. Ĝi estas konsiderata relative riska kaj danĝera kaj postulas disciplinon por eviti senorganizan fuĝadon.