HALO Trust

El Vikipedio, la libera enciklopedio
HALO Trust
emblemo
Ŝtono instalita far HALO Trust post purigo de teritorio de minoj, Oĉamĉira distrikto, Abĥazio
Ŝtono instalita far HALO Trust post purigo de teritorio de minoj, Oĉamĉira distrikto, Abĥazio
neprofitcela organizaĵone-registara organizaĵokaritata organizaĵo
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Thornhill, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agareo

senminigado

Retejo Oficiala retejo
Jura formo karitata organizaĵo
vdr
Afiŝoj en Karabaĥa lernejo, edukantaj la infanojn pri minoj kaj neeksploditaj eksplodaĵoj.

La HALO Trust estas brita-usona bonfara neprofita organizaĵo kies celo estas forigi danĝerajn aĵojn restantajn post militoj, aparte terajn minojn kaj neeksploditajn eksplodaĵojn. HALO estas siglo de frazo Hazardous Area Life-Support Organisation (Organizaĵo por Viv-Subteno en Danĝeraj Areoj). Ĝi estas fondita en 1988 de Colin Campbell Mitchell, membro de Brita parlamento kaj eksa kolonelo de Brita armeo. Ĝi estas la plej malnova humanista organizaĵo, kiu okupiĝas pri senminigo.

Slogano de HALO "Getting mines out of the ground - now" (Eligi minojn el tero - nun!). Ĝi estas fidela al tiu slogano kaj dum sia ekzisto elterigis pli da minojn ol iu alia nearmea organizaĵo.

HALO operacias en naŭ landoj kaj havas pli ol 7,000 senminigistojn. La plej granda operacio de HALO estas en Afganujo, kie ĝi realigas programon United Nations Afghanistan's New Beginnings Program (UNANBP).

HALO Trust forigis pli ol 30,000 minojn, bombojn kaj obusojn en Angolo ekde 1994, dum lastaj jaroj de Angola civitana milito[1].

Rusio akuzis na HALO Trust je sekreta kunlaboro kun liberuloj en Ĉeĉenio kaj malpermesis funkcion de la organizaĵo en Rusia teritorio en 1999. Post Rusia-Kartvelia konflikto en Suda Osetio en 2008, Rusio akuzis la organizaĵon je trejnado kaj ekipado de Kartveliaj soldatoj, kiuj partoprenis en atako al Cĥinvalo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Work Intensifies to Clear Angola's Landmines, July 24, 2007. Voice of America News