Anna Politkovskaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Anna Stepanovna Politkovskaja (ruse: Анна Степановна Политковская), naskiĝnome Mazepa (ukraine kaj ruse: Мазепа), naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1958 en Novjorko, murdita la 7-an de oktobro 2006[1] en Moskvo, estis rusia ĵurnalisto konata pro sia opono al la politiko kaj administracio de la rusia prezidento Vladimir Putin, ŝia trarigardo de la milito en Ĉeĉenio kaj siaj akraj kritikoj kontraŭ la nunaj aŭtoritatoj de la kaŭkazia respubliko.

La ĝenerala prokuroro de Rusio, Juri Ĉajka, estras la enketon pri tiu murdo, konfidita al la oficejo de la apartaj gravaj aferoj de la generala publika justica ministrejo de Rusio. La enketistoj privilegias la hipotezon laŭ kiu ŝia morto estas ligata kun ŝiaj profesiaj agadoj. La 9-an de oktobro 2007 la ĝenerala prokuroro Ĉajka deklaris ke la "afero Politkovskaja" estas solvita. Antaŭe, li anoncis la areston de dek suspektinduloj kies la nomoj ne estis malkaŝitaj. Dume, la publika justica ministrejo deklaris ke ĝi estas serĉanta la komanditanton de la murdo[2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Politkovskaya naskiĝis en Novjorko en 1958, kie ŝiaj ukrainaj gepatroj estis diplomatoj ĉe la UN. Ŝi studis ĵurnalismon ĉe la Moskva Ŝtata Universitato, diplomiĝis en 1980, kaj komencis sian karieron en la ĵurnalo Izvestija. Ekde junio de 1999 ŝi verkis artikolojn por ĵurnalo Novaja Gazeta. Ŝi publikigis kelkajn premiitajn librojn pri Ĉeĉenio kaj la regado de prezidento Putin, plej lastatempe la libron Rusio de Putin.

En 2001, ŝi rifuĝis dum kelkaj monatoj en Aŭstrion, post ricevo de minacoj per retmesaĝoj. Mesaĝoj asertis ke polica oficiro, kiun ŝi akuzis pri la sentigo de abomenaĵojn al civitanoj, volis venĝi. Serguej Lapin estis arestita en 2002 pri tiuj akuzoj, sed la akuzoj forviŝiĝis je la sekva jaro. Tiuj ĉi komencis denove je 2005 kaj Lapin estis kondamnita je puno de enprizonigo por 11 jaroj.

Kelkfoje ŝi helpis intertrakti kun kaptantoj de ostaĝoj, inkluzive de krizo en oktobro de 2002 kiam ĉeĉenaj ribeluloj atakis teatron en Moskvo. Ŝi ankaŭ aktivis pri la rajtoj al familioj de viktimoj.

Ŝi ricevis multajn murdminacojn dum sia vivo. En 2003 rusa armea oficiro aperis en juĝejo pro minaco kontraŭ la vivo de Politkovskaja, sed li estis juĝita nekulpa.

Dum la ostaĝa krizo en lernejo en Beslano en 2004, Politkovskaja suferis misteran venenadon per teo en aviadilo. La kazo restas nesolvita kaj ekzistas suspektoj, ke temas pri provo murdi ŝin pro politikaj kialoj (estis ankaŭ aliaj supozoj).

Sia lasta verko "Dolora Rusio", aperis septembre de 2006 (Douloureuse Russie ĉe eldonejo Buchet-Chastel en Francio). En tiu libro, vera listo de riproĉoj kontraŭ la politiko de Putin en Rusio hodiaŭ, la ĵurnalistino aŭguras, ke se revolucio okazos en Rusio, ĝi estos nek oranĝkolora, nek milda — sed ruĝa kiel la sango.

Ŝi ricevis plurfoje premiojn pro ŝiaj referoj, interalie en 2002 de la PEN-klubo, kaj en 2003 en Danio, kie ŝi ricevis la premion de ĵurnalismo kaj demokratio, atribuitan de la Organizo por la Sekureco kaj la Kunlaboro en Eŭropo (OSKE)[3]. En 2004, Anna Politkovskaja ricevis la Premion Olof Palme por la Rajto de Homoj[4]. Ŝi kunhavigis tiun premion kun siaj samnaciuloj Ludmila Aleksejeva kaj Sergej Kovalov. La premio Olof Palme, kun 50 000 dolaroj, rekompencis antaŭe la organizon Amnestio Internacia .

Morto[redakti | redakti fonton]

Oni trovis ŝin mortpafita en lifto de ŝia apartamentaro en centra Moskvo sabate la 7-an de oktobro (kiu hazarde estas la naskiĝtago de Putin), la korpo estis trovita ĉ. la 17-a horo. Polico raportas ke pafilo kaj 4 kugloj kuŝis apud ŝi.

Anna Politkovskaja rolas en la lasta filmo de Andrej Nekrasov sub la titolo Ribelo. Afero de Litvinenko (2007). La filmo celas montri la veran vizaĝon de la hodiaŭa Rusio, en kiu homoj neoportunaj por la regopovoj estas iom post iom likvidataj. En ĝi oni montris i.a. la plej freŝdatajn opiniojn de la kontraŭkremla opozicio pri la morto de Politkovskaja.

En la unua jardatreveno de la morto de Anna Politkovskaja organizo "Raportistoj se Limoj" aranĝis protestan marŝon en Parizo kontraŭ manko de progreso en la juĝa enketado pri ŝia murdigo kaj murdigo de aliaj 17 rusaj ĵurnalistoj. Eŭrodeputitoj polo Konrad Szymański kaj litovo Vytautas Landsbergis la 2-an de oktobro 2007 aranĝis en Eŭropa Parlamento ekspozicion prezentantan rusajn krimojn dum la militoj en Ĉeĉenio, kun la komentarioj de i.a. Anna Politkovskaja. La ekspozicio, malgraŭ oficiala pretigado, en neklaraj cirkonstancoj venontan nokton estis forigita de ordigaj servoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Libroj eldonitaj ruslingve

  • Вторая чеченская (Zakharov (Захаров), Moskvo, 2002)
  • Чужая война, или Жизнь за шлагбаумом. Чечня (eld. R. Valent (Р. Валент), Moskvo, 2002)
  • Путинская Россия (publikigita en Novaja Gazeta, 2007)
  • За что (Novaja Gazeta, 2007)

Pollingvaj libroj

  • Anna Politkovskaya, Rosja Putina (Putin's Russia, elangligis: T. Korecki, Studio Emka, Warszawa 2005, ISBN 83-88931-64-4, Путинская Россия; en interreto legebla ruslingve)
  • Anna Politkowska, Druga wojna czeczeńska(Вторая чеченская, elrusigis: I. Lewandowska, Znak, Kraków 2006, ISBN 83-240-0644-3)
  • Anna Politkowska, Udręczona Rosja. Dziennik buntu(A Russian Diary, elangligis: A. Michalska, Noir sur Blanc, Warszawa 2007, ISBN 978-83-7392-246-4)

Alilingvaj libroj

  • Anna Politkovskaïa, Voyage en enfer. Journal de Tchetchénie (traduko: G. Ackerman kaj P. Lorrain. Robert Laffont, Paris, 2000) – franclingva eldono
  • Anna Politkovskaya, A Dirty War. A Russian Reporter in Chechnya (traduko: J. Crowfoot. The Harvill Press, 2001) – anglalingva eldono
  • Anna Politkovskaya, A Small Corner of Hell. Dispatches from Chechnya (traduko: A. Burry, T. Tulchinsky. University Of Chicago Press, 2003) – anglalingva eldono (parto de raportaĵoj en La dua ĉeĉena milito)
  • Anna Politkovskaïa, Tchétchénie, le déshonneur russe (traduko: G. Ackerman. Buchet Chastel, 2003) – franclingva eldono
  • Anna Politkovskaya, Nothing but the Truth: Selected Dispatches (traduko: Arch Tait. Harvill Secker, 2010) - anglalingva eldono
  • Hommage à Anna Politkovskaïa [1] (Buchet-Chastel, 2007)


Biografiaj filmoj

  • Anna, Seven Years on The Frontline (Anna. Sep jaroj en la fronto), dokumenta filmo, reĝ. Maŝa Novikova, Nederlando 2008

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iuj atentigis ke tio estas naskiĝtago de Vladimir Putin.
  2. http://fr.rian.ru/russia/20071009/83127829.html La murdo de Anna Politkovskaja "solvita" (generala prokuratoro). RIA Novosti. La 9-an de oktobro 2007.
  3. « La journaliste Politkovskaïa tuée pour "son travail" », Le Monde (Amnesty International) AFP 7-a de oktobro 2006
  4. « Lauréats du prix Olof Palme 2004 »