Viktor Suvorov

Viktor Suvorov | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Владимир Богданович Резун |
Aliaj nomoj | Viktor Suvorov • Виктор Суворов • Віктор Суворов |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1947 (73-jara) en Barabash |
Lingvoj | rusa lingvo • angla lingvo • ukraina lingvo • germana lingvo |
Ŝtataneco | Sovetunio • Unuiĝinta Reĝlando |
Alma mater | Kiev Military College of Frunze |
Okupo | |
Okupo | historiisto • romanisto • verkisto • army scout • milita historiisto |
Verkoj | Aquarium Icebreaker |
TTT | |
Retejo | http://suvorovrezun.com/ |
Viktor SUVOROV (ruse Виктор Суворов) estas pseŭdonimo de la iama sekretserva agento kaj pridubita rusa verkisto Vladimir Bogdanoviĉ Rezun (ruse Владимир Богданович Резун) (naskiĝis la 20-an de aprilo 1947 en vilaĝo Barabaŝ, Ĉemara Regiono, Sovetunio).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Viktor Suvorov estis oficiro de la Ruĝa Armeo kaj laboris en GRU, militista sekretservo de Sovetunio. Li estis pli poste sovetia diplomato ĉe UN en Ĝenevo. Li fuĝis el Ĝenevo la 10-an de junio 1978 al Britio, kie li petis politikan azilon. Suvorov laboris en Britio kiel novaĵagenteja konsilisto kaj docento. Li akiris famon kaj atenton per pridubitaj verkoj pri la Historio de Sovetunio, la Ruĝa Armeo, GRU kaj Specnazo.
Suvorov publikigis diversajn librojn pri siaj spertoj en la sovetia armeo kaj la militista novaĵagentejo. Krom tiuj, li publikigis plurajn librojn fine de la 1980-aj jaroj, en kiuj li skizis hipotezon pri preventa milita tezo, laŭ kiu Stalin volis post aneksoj de la 1939-40-aj jaroj preventan militon kontraŭ Mezeŭropo kaj Okcidenta Eŭropo.
Lastfoje li aperigis duan parton de trivoluma kritika trilogio pri marŝalo Georgij Ĵukov sub la titolo Mi reprenas miajn vortojn kaj ekrolis en filmo de pola reĝisoro Grzegorz Braun.