Grzegorz Braun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grzegorz Braun
Persona informo
Grzegorz Braun
Naskiĝo 11-an de marto 1967 (1967-03-11) (57-jaraĝa)
en Toruń
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj polaĉeĥaangla vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Vroclavo • Silezia Universitato en Katovico vd
Partio Confederation of the Polish Crown vd
Familio
Patro Kazimierz Braun vd
Gefratoj Monika Braun • Justyna Braun vd
Edz(in)o Aleksandra Gruziel vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo reĝisoro • filmreĝisoroscenaristoĵurnalistopublikigistopolitikisto vd
Verkado
Verkoj Gietrzwałd 1877 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grzegorz Michał Braun (naskiĝis la 11-an de marto 1967 en Toruń) estas pola reĝisoro de dokumentaj filmoj, scenaristo, universitata lekciisto kaj publicisto. Li estis kandidato por la posteno de la Prezidanto de Pollando en la balotoj de 2015.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de reĝisoro Kazimierz Braun kaj Zofia Reklewska. Diplomito de la fakultato pri la pola lingvo en Universitato de Vroclavo, kie eklaboris. En 1993 finis postdiplomajn studojn en la Fakultato de Radio kaj Televido en Silezia Universitato en Katowice.

De 1987 kunorganizis agadon de Oranĝa Alternativo, pro kio estis persekutata de la regopovoj de Pola Popola Respubliko. En 1988 kaj 1989 partoprenis studentajn protestojn en Vroclava Universitato. Ankaŭ aktivis en la movado Pola-Ĉeĥa-Slovaka Solidareco. Poste laboris kiel gazeta kaj radia publicisto. En la jaroj 1990–1994 estis membro de kvaronjara revuo Fronda. Ĝis 2007 instruis ĵurnalismon en Vroclava Universitato.

Li kunlaboras kun Organizaĵo de Polaj Monarkiistoj por kiu kelkfoje prelegis en Varsovio kaj Vroclavo. Kontraŭulo de Eŭropa Unio, kiun plurfoje komparis al Sovetunio, ĉar kiel asertas la institucio baziĝas sur similaj valoroj kiel la soveta ŝtato. Li ankaŭ esprimas sin kiel teoriisto de deziderataj sistemaj ŝanĝoj en Pollando, evoluo de demokratio al monarkio.

En 2005 reĝisoris dokumentan filmon pri kontaktoj de Lech Wałęsa kun Sekureca Servo.

Kunaŭtoro de televida ciklo Errata do biografii (Eratumo al biografio), malkaŝanta kunlaborajn fadenojn en vivkuroj de konataj poloj. Aprile 2007 anoncis, ke konata lingvisto, profesoro Jan Miodek estis konfidento de Sekureca Servo, pro kio malgajnis juĝan proceson. Pli superaj juĝejoj ordonis al li gazet-radian pardonpeton. Fine de majo 2010 Grzegorz Braun plendis al Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj, kiu novembre 2014 konstatis, ke pola procedado kontraŭis al libereco de opinio kaj kondamnis Pollandon al repago de rekompenco.

En prezidentaj balotoj de 2010 membris en apogkomitato de Jarosław Kaczyński.

Januare 2015 anoncis decidon kandidatiĝi al la posteno de la Prezidanto de Pollando en la prezidentaj balotoj. En okaziĝintaj la 10-an de majo balotoj okupis la 8-an lokon el inter 11 kandidatoj, sekve de kio anoncis redonon de akiritaj voĉoj por Andrzej Duda.

Post la prezidentaj voĉdonoj elpaŝis kun iniciato „Pobudka” (Veksignalo), kies celo estas realigo de la programo pri la organika laboro favore al libereco, sekureco kune kun spirita, intelekta kaj materia emancipo de poloj. Slogano de „Pobudka” estas: EklezioLernejoPafistejoMonfarejo.

Li publikigas artikolojn en la revuo „Opcja na Prawo”, kies konstanta kunlaboranto estas - kune kun Wojciech Cejrowski, Janusz Korwin-Mikke, Stanisław Michalkiewicz kaj aliaj.

Dokumentaj filmoj pri Smolensk[redakti | redakti fonton]

  • Atenco de Smolensk - ciklo de dokumentaj filmoj pri unu el la plej grandaj krimoj kaj unu el la plej grandaj politikaj intrigoj.
  • Tempo: n x 15 minutoj
  • Produkto: Bon-Tv LLC 2015 & FILM OPENGROUP
  • Scenaro kaj reĝisorado: Grzegorz Braun
  • www.bon-tv.com

La 10-an de aprilo 2010 la mondon cirkulis sciigo pri la aviada katastrofo, en kiu mortis prezidento de Pollando Lech Kaczyński kun preskaŭ cent akompanantaj al li personoj. La prezidenta aviadilo estis kraŝinta dum laŭvica provo alteriĝi sur la rusa aviadilejo Norda Smolensk. Dum sekvaj tagoj kaj monatoj post la akcidento oni respondecigis antaŭ ĉio polajn pilotojn , poste iliajn superulojn kaj eĉ la mortintan prezidenton mem. Ĉiuj ĉi versioj montriĝis mensogoj: "kvarfoje ili provis alteriĝi", "mankis al ili rajtigiloj kaj sperto", "ili ne scipovis la rusan lingvon", "generalo en la pilotejo igis premon", "la prezidento premis" - neniu el tiuj ruzaj duonkomprenigoj konfirmiĝis. Publikaĵoj de oficialaj raportoj estas kontraŭdiraj. Vrako kaj nigra skatolo restas en Rusio. En la serio pli klariĝos la tezo, ke prezidentoj ne pereas en hazardaj katastrofoj.

La labortitoloj: 1. 10.04.2010, 2. Du delegitaroj, 3. Ĉerkoj (jam realigitaj)

4. Vrako, 5. Vulkano, 6. Anekso, 7. Hangaro, 8. Seria memmortiginto, 9. Neĝo de Smolensk

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]