Aleksandr Jesenin-​Volpin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Aleksandr Jesenin-​Volpin
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1924 (1924-05-12)
en Sankt-Peterburgo
Morto 16-an de marto 2016 (2016-03-16) (91-jara)
en Bostono
Lingvoj rusa lingvo
Ŝtataneco UsonoSovetunio
Alma mater MSU Faculty of Mechanics and Mathematics
Familio
Patro Sergej Jesenin
Patrino Q4124717
Profesio
Profesio matematikisto • poeto • verkisto • homrajta aktivulo
v  d  r
Information icon.svg

Aleksandr Jesenin-​Volpin, ruse: Александр Сергеевич Есенин-Вольпин (naskiĝis la 12-an de majo 1924 en Leningrado, mortis la 16-an de marto 2016 en Bostono) – rusa-usona matematikisto, opozicia aganto en Sovetunio, unu el ĉefideologoj de naskiĝanta disidenta movado en la 2-a duono de la 60-aj jaroj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj estis Sergej Jesenin kaj Nadeĵda Volpin. De 1933 loĝis kun la patrino en Moskvo. En 1946 finis matematikajn studojn en Mekanika-Matematika Fakultato de Moskva Universitato, en 1949 defendis tie doktoran disertaĵon. Julie 1949 estis arestita (li legis al konatoj siajn proprajn versaĵojn konsideritaj kontraŭsovetaj), agnoskita psikmalsanulo kaj direktita al deviga kuracado. En 1950 en laŭvica verdikto kondamnita al 5 jaroj de ekziligo. Li restis en Provinco Karagando. En 1953 estis liberigita, gvidis en Moskvo matematikajn esplorojn, disvolvis teorion de t.n. ultraintuiciismo, samtempe daŭrigis poezian agadon. En 1959 denove estis fermita en psikiatria malsanulejo, kie restis dum ĉ. du jaroj. En 1961 liaj versaĵoj estis kolektitaj en la volumo Printempa letero kaj la eseo Libera filozofia traktato kaj publikigitaj en Usono (la dua kazo, kiam soveta civitano publikigis eksterlande sub sia nomo, sen konsento de sovetaj regopovoj – la unua koncernis Boris Pasternak).

De 1961 kunlaboris kiel neplenenlabora laboranto kun Tutsovetia Instituto de Scienca kaj Teknika Informo. Aŭtune 1965 engaĝiĝis al defendo de arestitaj poetoj, Andrej Sinjavskij kaj Juli Daniel. Li estis ideodonanto de la t.n. manifestacio de publikeco, en kiu la 5-an de decembro 1965 oni manifestaciis kun postulo de malkaŝa proceso de tiuj personoj, kio estis simbola komenco de la movado favora al homrajtoj en Sovetunio. En la laŭvicaj jaroj li plurfoje rolis defende de la homrajtoj, interalie lige kun aresto de Aleksandr Ginzburg kaj liaj kamaradoj juĝataj en t.n. proceso de la kvaro. Li publikigis Konsilaron por tiuj, kiuj atendas enketadon (Памятка для тех, кому предстоят допросы). Februare 1968 laŭvican fojon estis fermita en psikiatria hospitalo, kio kaŭzis vastan protestan kampanjon de matematikaj medioj en la tuta mondo. En 1970 iĝis spertulo de la Komitato de Homrajtoj en Sovetunio. Devigita elmigri, en majo 1972 forveturis al Usono. Li laboris en universitatoj en Buffalo kaj Bostono, apogis la movad-agadon pri homrajtoj en Sovetunio.

En la pola lingvo, en la volumo Wstyd było milczeć. Świadectwa radzieckich dysydentów (Honte estis silenti. Atestoj de sovetiaj disidentoj), elekto kaj enkonduko Marek Radziwon, eldonejo Instytut Książki-Novaja Polŝa, Kraków-Warszawa 2013 oni publikigis liajn rememorojn el la 5-a de decembro 1965.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]